19-a de marto
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 19-a de marto estas la 78-a tago de la jaro (la 79-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 287 tagoj restas.
Je la 19-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 1227: Gregorio la 9-a iĝis papo
- 1238: Papo Gregorio la 9-a eldonis buleon, en kiu li konfirmis transdonon, fare de la princo de Pomerio kaj Szczecin Bogusław la 1-a, de posedaĵoj apud Stargard favore al Malta Ordeno - en ĝi unuafoje aperis mencio pri Bogusław kiel la princo de Kaŝubio
- 1279: Venko de mongola ŝiparo super la ĉina en la batalo sur Perlorivero apud Yamen (provinco Gŭangdongo) - falo de la Dinastio Song
- 1452: Frederiko la 3-a kroniĝis kiel imperiestro de la Sankta Romia Imperio
- 1454: Piastoj: princo de Oświęcim Johano la 4-a omaĝis al reĝo Kazimiro la 4-a
- 1514: Tristão da Cunha en procesio dum la palmodimanĉo en Romo, donacis, krom aliaj ekzotaj bestoj, azian elefanton-albinon, nome de la portugala reĝo Emanuelo la 1-a al la papo Leono la 10-a
- 1563: Francio: oni subskribis en Amboise pactraktaton post fino de la unua hugenota milito
- 1611: Moskvo: eksplodo de armita ribelo, gvidata de komercisto Kuzma Minin kaj princo Dmitrij Poĵarskij, kontraŭ la pola okupantaro de Moskva Kremlo, kiu estis forigita de la urbo
- 1616: Navigisto kaj verkisto Walter Raleigh - enkarcerigita en la Turo de Londono pro partopreno en komploto kontraŭ reĝo Jakobo la 1-a - post 13 jaroj estis liberigita
- 1682: Reĝo Ludoviko la 14-a devigis francan klerikaron akcepti galikanismon
- 1687: Franca esploristo René Robert Cavelier de La Salle estis murdita borde de Teksaso fare de ribelintaj membroj de lia ekspedicio al riverdelto de Misisipo
- 1697: Sub gvido de vojaĝanta neidentigeble caro Petro la Granda ekveturis diplomatia misio de rusaj diplomatoj tra Okcidenta Eŭropo
- 1729: Johano Nepomuka estis kanonizita
- 1769: Bara Konfederacio: batalo apud Pakość
- 1799: En Helveta Respubliko estis enkondukita svisa franko
- 1808: Reĝo de Hispanio Karlo la 4-a abdikis favore al sia filo Fernando la 7-a
- 1812: Hispana parlamento la Kortumo de Kadizo publikigas en Cádiz la unuan hispanan konstitucion, popolnome La Pepa
- 1833: Duonjaron post malvenko de la Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio al la rusa aneksaĵo venis grupo de partizanoj sub gvido de kolonelo Józef Zaliwski, kune kun Artur Zawisza, pendumita en la 24-a vivjaro
- 1842: En Turkio oni fondis polan vilaĝon Adampol/Polonezköy (unua kabano ekstaris proksime al Istanbulo, nun kuracloko), fondita de Michał Czajkowski kun partopreno de la princo Adam Jerzy Czartoryski
- 1848: Printempo de la Popoloj: nokte eksplodis stratbataloj en Berlino
- 1853: Tajpingoj konkeris Nankinon
- 1856: Bahá'u'lláh, la profeto fondinta Bahaan Kredon, kiu ermitiĝis dum du jaroj en Kurdistano sur la monto Sar-Galú ĉe la urbo Sulejmanijo, revenas al Bagdado por gvidi la baban komunumon
- 1863: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: diktatoro generalo Marian Langiewicz estis arestita de aŭstroj post trapaso de landlimo apud Opatów — la regopovon transprenis Provizora Nacia Registaro
- 1885: En semajnrevuo "Wędrowiec" (Migranto) aperis unua fragmento de la romano Placówka de Bolesław Prus
- 1896: En Prago ekfunkciis unua elektrigita tramlinio de Karlín al Vysočany
- 1892: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Tamara
- 1898: En Sankt-Peterburgo ekfunkciis la Rusa Muzeo
- 1900: En Torino fondiĝis la itala aŭtomobila firmao Fiat
- 1911: Socialisma germana politikisto Clara Zetkin helpis establi la unuan Internacian Tagon de la Virinoj
- 1911: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Boliviano
- 1915: Unua foto de Plutono - 15 jarojn antaŭ ties malkovro
- Unua mondmilito:
- 1918: Usona Kongreso dividis la landon laŭ horzonoj kaj enkondukis por milita periodo someran tempon por ŝpari energion; hazarda eksplodo apud la brita marbordo de profundaj bomboj dum konvojo sur la destrojero USS Manley mortigis ŝipestron kaj 33 skipanojn; en Minsko establiĝis eldona kooperativo "Zaranka"
- 1919: Pola-bolŝevika milito: bolŝevikoj subpremis 5-tagan ribelon de la pola loĝantaro de Nieśwież (Minska regiono), eksplodigita pro malbona pritakso de la pola ofensivo — la ribeluloj likvidis lokan soveton kaj mortigis estron de Ĉeka kaj du judajn komisarojn
- 1919: Dum la konferenco de Parizo: Gdańsk iĝis Libera Urbo Dancigo
- 1919: Germana astronomo Karl Wilhelm Reinmuth malkovris asteroidon Agamemno
- 1920: Józef Piłsudski iĝis unua marŝalo de Pollando - la sceptron akceptis la 14-an de novembro, post la pola-bolŝevika milito
- 1922: En Svedio okazis unua Vasa-kuro pri skikurado - la plej malnova, longa kaj granda
- 1937: Papo Pio la 11-a en sia encikliko Divini Redemptoris kondamnis kontraŭreligian karakteron de komunismo
- 1938: Rezulte de pola ultimato, Litovio ligis diplomatiajn rilatojn kun Pollando - dum eksterordinara kunsido de litova registaro, kunvokita de la prezidento Antanas Smetona
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: germana polico forveturigis de malliberejo en Lodzo ĉirkaŭ 100 personojn en nekonatan direkton kaj de tiu tempo ĉia spuro post ili perdiĝis (ili verŝajne estis pafmortigitaj); germanaj regopovoj decidis neniigi librojn el librovendejo en Poznań (valoraj 1 438 mil zlotojn); Pola Rezistomovado: kolonelo Stefan Rowecki eldonis la ordonon: Agodirektivoj pri sabotado kaj flankatako
- 1941: Berlino: laŭ deklaro en la revuo de la germana armeo "Die Wehrmacht": kiom eble plej severa puno estu direktita kontraŭ ĉiuj poloj kaj ĉeĥoj (...) kiuj batalante en britaj aŭ aliancanaj vicoj trafos al la germana mallibero; Britio: pola 315-a Ĉasaviadila Diviziono "Dębliński" atingis batalpretecon; en Klerigejo por Rifuĝintoj en Tel-Avivo aŭdiĝis porokaza parolo "Nomtage de la unua marŝalo de Pollando"; nokte Luftwaffe atakis Londonon per 479 aviadiloj, 467 tunoj da bomboj, 3 397 grapolbomboj; Mediteraneo: britoj sen perdoj kondukis konvojon MV-9 de Aleksandrio sur Malton
- 1942: Al koncentrejo Aŭŝvico venis unua transporto de 144 polinoj; regopovoj de Ĝenerala Gubernio decidis krei en Lublin koncentrejon por 150 000 militkaptitoj; en Lvovo, en neklarigitaj cirkonstancoj, mortis subkolonelo Jan Włodarkiewicz, oficiro de pola konspiro post la defenda milito, kunorganizanto kaj komandanto de Sekreta Pola Armeo; Gestapo transportis al koncentrejo Gross-Rosen 10 polojn de malliberejo en Piotrków Trybunalski kaj 19 de Tomaszów Mazowiecki; Francio: germanoj en Villard-de-Lans arestis direktoron de la pola gimnazio kaj Liceo "Cyprian Norwid"
- 1943: En malliberejo en Katowice germanoj plenumis verdikton de mortpuno al 15 poloj, en Poznań ekzekutis 7 polojn, kaj la polico pafmortigis en Kazanów 7 virojn, en Sarzyna 5 polojn; en Radom dum surstrata homkaptado subite mortis pola poetino kaj dramistino; Pola Rezistomovado: taĉmento de Kamparanaj Batalionoj embuskis kontraŭ kolumno de germana ĝendarmaro en arbaro apud Tomaszów Lubelski, mortigante 17 ĝendarmojn kaj SS-oficiron; en areo Puławy Kamparanaj Batalionoj transprenis de Gvidantaro de Specialaj Operacoj aerĵeton por Pola Enlanda Armeo kun armilaro kaj municio (6 pakaĵoj); laboranto de ministerio pri eksteraj aferoj de Tria Regno jene priskribis siajn impresojn post la 4-taga vojaĝo tra la Provinco Vartlando: Preĝejoj estas fermitaj. En multaj distriktoj estas nek nuptoj nek baptoj. Germanaj regopovoj montras despotan reĝimon; Komunista Partio de Makedonio estas fondita, kiel makedona filio de la Ligo de Komunistoj de Jugoslavio
- 1944: Germanoj decidis evakui koncentrejon Majdanek; kontraŭpartizana operaco de la taĉmento de SS-Galizien, Orstschutz, ukraina polico, Schupo kaj ĝendarmaro - 800 soldatoj atakis taĉmenton de "Błyskawica", al kiu alvenis kun helpo batalionoj de Pola Enlanda Armeo kaj Kamparanaj Batalionoj - en 3-a fazo de 2-taga batalo poloj forpuŝis bazojn de ukraina memdefendo el 7 vilaĝoj de la distrikto Hrubieszowski (nur kelkaj mortfalintoj kaj vunditoj); germanaj naziaj trupoj okupis Hungarion pro ties provoj retiriĝi de la milito; Orienta Fronto: la soveta 13-a Armeo "liberigis" Krzemieniec (nun en Ternopila provinco)
- 1945: En Jagelona Universitato okazis unua inaŭguro de la akademia jaro; Pomerio: 1-a Armeo de Pola Soldataro komencis organizi defendon sur la linio de Kołobrzeg ĝis Stepnica (apud laguno de Szczecin), koncentrita apud Gorzów 2-a Armeo de Pola Soldataro ricevis ordonon koncentriĝi en Trzebnica-regiono, kadre de 1-a Ukraina Fronto, por likvidi malamikon ĉirkaŭigitan en Vroclavo; en koncentrejo Mittelbau-Dora (proksime al Nordhausen) SS pafmortigis 57 malliberulojn, kune kun poloj; rezulte de alianca aeratako al germana Jena pereis ĉirkaŭ 140 personoj; Adolf Hitler ordonis detrui en Germanio ĉion, kion kontraŭulo povus utiligi por daŭrigi la bataladon; en sinagogo de Romo okazis pola-juda funebra ceremonio memore al ribelantoj de la varsovia geto kun preĝoj "por bonŝanca reveno de la polaj soldatoj al libera kaj sendependa Pollando"
- 1946: Komunista krimo: en Varsovio armea juĝejo anoncis verdikton pri mortkondamno de 7 el 23 aktivuloj de la Pola Subtera Ŝtato apartenantaj al Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando kaj Nacia Militista Unuiĝo en Lublinio, murditaj de sovetiaj okupantoj
- 1946: Franca Gujano, Gvadelupo, Martiniko kaj Reunio iĝis Transmaraj departementoj
- 1950: Stokholma alvoko: iniciatita de komunisto Frédéric Joliot-Curie kaj la Monda Konsilio de Paco, peticio kontraŭ atombombo estis lanĉita
- 1958: Asembleo de Eŭropa Ekonomia Komunumo (antaŭulo de Eŭropa Parlamento) establiĝis
- 1964: Alpoj: svisa-itala aŭtoŝosetunelo sub la Montpasejo Granda Sankta Bernardo malfermita
- 1968: Marto 1968: unua sekretario de Pola Unuiĝinta Laborista Partio Władysław Gomułka faris kontraŭcionisman paroladon por membroj de la partio - pro la kampanjo en la jaroj 1968-1969 el Pollando forveturis ĉirkaŭ 13 mil judoj kaj personoj juddevenaj
- 1970: En Erfurto unuafoje renkontiĝis ĉefoj de la registaroj de Germana Demokratia Respubliko kaj Federacia Respubliko Germanio
- 1972: Barato kaj Bangladeŝo kontraktis 25-jaran traktaton pri amikeco, kunlaboro kaj paco
- 1981: Pollando: milico kaj sekureca servo perforte forigis delegitaron de Solidareco de konferencejo en Bydgoszcz — oni batis tri delegitojn, kiuj pro tio ektroviĝis en malsanulejo
- 1982: Argentino hisis flagon de Argentino en Sud-Georgio, kio kaŭzis la Falklandan Militon
- 1990: Japanio, kiel tria lando en la historio, fiksis artefaritan sateliton sur orbito de la Luno – la kosmosondilon Hiten
- 1990: Rumanio: perforta interetna konflikto eksplodis en Târgu Mureș - 5 mortitigoj kaj 278 vunditoj
- 1994: Metroo de Bakuo: pro eksplodo de bombo pereis 14 homoj kaj 42 vundiĝis
- 1998: Atal Behari Vajpayee refoje iĝis ĉefministro de Barato
- 1999: 60 personoj pereis kaj pli ol 100 vundiĝis en bomba atenco en Vladikavkaz, la ĉefurbo de Sud-Osetio
- 2000: Senegalio: Abdoulaye Wade gajnis prezidentan balotadon
- 2002: Zimbabvo estis suspendita kiel membro de la Komunumo de Nacioj
- 2003: Iraka milito: la Tria Golfa Milito komenciĝis (0100 UTC 20-a de marto)
- 2006: Aleksandro Lukaŝenko la trian fojon gajnis prezidentajn balotojn en Belorusio
- 2007: Siberio: en mineja akcidento de Uljanovsk (proksime al Novokuzneck) pereis 108 ministoj; la plej granda mineja katastrofo en Rusio
- 2008: Libia diktatoro Muamar Kadafi malfermis fonditan de li moskeon en la ĉefurbo de Ugando Kampalo - la duan laŭ grandeco en Afriko
- 2008: En konstelacio Bovisto oni ekvidis gamo-radian ekbrilon GRB 080319B
- 2009: Aŭstra seksperfortulo Josef Fritzl estis kondamnita por ĝismorta puno en psikiatriejo
- 2011: En la aĝo de kvar jaroj, blanka urso Knut formortis en Zoologia Ĝardeno de Berlino
- 2011: Libia enlanda milito: internacia koalicio komencis militistan operacon apogantan ribelantojn
- 2013: Inaŭguro de pontifikado de la papo Francisko
- 2015: Profesoro Jerzy Duszyński, biokemiisto iĝis prezidanto de Pola Scienca Akademio
- 2016: Rusio: dum alteriĝo kraŝis Boeing 737 de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, fluginta de Dubajurbo al la urbo Rostov-na-Donu (Rusio) — ĉiuj 62 personoj pereis (55 pasaĝeroj kaj 7 skipanoj)
- 2018: Sudano: lasta vira norda larĝbuŝa rinocero formortis
- 2019: Pollando: Instituto pri Nacia Memoro akuzis 7 juĝistojn kaj akuzistojn pri komunistaj krimoj dum la milita stato en Pollando
- 2019: Usona matematikistino Karen Uhlenbeck kiel unua virino ricevis Abel-Premion
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 24-a tago de la rusa agreso: pro ĉirkaŭado de Mariupolo Ukrainio provizore perdis aliron al Azova Maro; pasinttage rusoj elpafis kontraŭ celoj en Ukrainio 14 raketojn kaj faris pli ol 40 aeratakojn — en Mikolajiv ne malpli ol 40 ukrainaj soldatoj pereis en kazerno; ukrainoj detruis ne malpli ol 12 rusajn aercelojn (i.a. 2 aviadilojn, 3 helikopterojn kaj 4 krozmisilojn); Volodimir Zelenskij: ĝis nun pere de humanitaraj koridoroj estis evakuitaj pli ol 180 mil personoj; dum bataloj en Ukrainio pereis la 5-a rusa generalo — de la komenco de invado ĉ. 14,4 mil rusiaj soldatoj perdis la vivon, estis detruitaj 95 rusaj aviadiloj kaj 115 helikopteroj; laŭ Ukraina Akuzistejo ĝis nun 112 ukrainaj infanoj estis mortigiaj, en Kievo - 57, Ĥarkivo - 36, Donecko - 28, Ĉernihiv - 30, Mikolajivo - 21, Ĵitomiro - 15, Sumio - 14 kaj Ĥersono - 14, 140 infanoj estis vunditaj; en Kievo ĝis nun estis haltigitaj 127 sabotistoj (inter ili 14 grupoj); rusoj detruis magazenon da greno en Ĵitomira provinco
- Mondreago" António Guterres, Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, avertis pri nutro-krizo en la mondo; sudkorea konzerno LG Group ĉesis liveri al Rusio, pli frue Samsung, Dell, Apple kaj Nokia decidis rompi sendon de elektronika hejma ilaro; 8 600 ukrainaj rifuĝintoj ricevis britajn vizojn; rusa rapisto n-ro 1, Morgenshtern, surbendiginta kontraŭmilitan videon kolektis en Turkio monon por Ukrainio; grupo de sendependaj ĵurnalistoj Bellingcat funkciigis mapon de eblaj rusaj militkrimoj; UNICEF avertis ke la infanoj fuĝantaj el Ukrainio povas iĝi viktimoj de la homvendado; 11 belorusaj diplomatoj kune kun ambasadoro forlasis Ukrainion; al Pollando fuĝis 2 057 114 ukrainoj
- 2023: 389-a tago de la rusa agreso: De la komenco de invado pereis 164 910 rusiaj soldatoj, inkluzive de 710 el la lasta tago, dum kiu oni rebatis 83 rusajn atakojn al 5 lokoj de la fronto; post pasinttaga rusa atako al Kramatorsk la nombro de vunditoj kreskis ĝis 10; oni matene informis, ke Putin vizitis okupatan Mariupolon (laŭleĝa urba konsilio kritikas viziton de "internacia krimulo"), kaj rusan komandejon en Rostov-na-Donu; en Luganska provinco rusa rekognoska senpilota aviadilo estis neŭtraligita; pro pripafo pere de Grad en Kamjansko 3 personoj pereis kaj 3 estis vunditaj; el Ĉasiv Jar estis evakuitaj infanoj; en Ukrainio ĝis nun pereis 68 savistojn, kaj 201 estis vunditaj; Rusio pripafas apudlimajn terenoj de Sumia provinco kaj Ĉernihiva provinco;
- Mondreago: Volodimir Zelenskij: pere de platformo United24 oni jam kolektis pli ol 300 mln da dolaroj de homoj el pli ol 100 landoj de la mondo; Estonio instruis 600 ukrainajn soldatojn, trifoje po unu kompanio, kun medicinistoj kaj kaŝpafistoj; ĉeĥa medicina volontulo, kiu kadre de projekto Phoenix helpis kuraci ukrainajn soldatojn en la unua frontlinio, estis serioze vundita en Donbaso
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1534: José de Anchieta, hispana jesuito kaj misiisto, beatigita (m. 1597)
- 1542: Jan Zamoyski, pola magnato, hetmano de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, granda kanceliero, reĝa sekretario, humanisto, filologo, oratoro (m. 1605)
- 1593: Georges de La Tour, franca pentristo de baroko el Loreno (m. 1652)
- 1601: (bapto) Alonso Cano, hispana skulptisto, pentristo kaj arkitekto (m. 1667)
- 1629: Aleksej Miĥajloviĉ, caro de Rusio el dinastio Romanovoj (m. 1676)
- 1658: Joseph Schaitberger, aŭstra inĝeniero pri minejoj, publicisto kaj protestantisma predikisto (m. 1733)
- 1661: Francesco Gasparini, itala komponisto de baroko, kapelmajstro, ĥorestro kaj pedagogo, aŭtoro de pli ol 60 operoj (m. 1727)
- 1721: Tobias Smollett, skota verkisto kaj kuracisto
- 1734: Vicente García de la Huerta, hispana poeto kaj dramaturgo, reprezentanto de klerismo (m. 1787)
- 1738: Tupak-Amaru la 2-a, gvidanto de indiana ribelo kontraŭ hispanoj en Peruo, murdita per kvaronumo (m. 1781)
- 1739: Charles-François Lebrun, franca politikisto, Tria Konsulo de la Franca Respubliko kaj Princo de la Imperio (m. 1824)
- 1770: Šebestián Hněvkovský, ĉeĥa verkisto kaj poeto (m. 1847)
- 1782: József Lázár, hungara soldato-poeto, kapitano (m. 1865)
- 1813: David Livingstone, skota vojaĝisto kaj protestantisma misiisto (m. 1873)
- 1817: Jozef Miloslav Hurban, slovaka politikisto kaj verkisto (m. 1888)
- 1819: Károly Vida, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (m. 1862)
- 1821: Richard Francis Burton, brita konsulo, esploristo, orientalisto, verkisto, tradukisto i.a. de Mil kaj unu noktoj kaj Kamasutro (m. 1890)
- 1832: Ármin Vámbéry, hungara orientalisto kaj esploristo vojaĝanta en derviŝ-vesto, kolektinto de hirudoj (m. 1913)
- 1834: Józef Hauke-Bosak, pola nobelo, generalo, partoprenanto de la Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio (m. 1871)
- 1839: António Gonçalves da Silva, brazila misiisto kaj apostolo de spiritismo (m. 1909)
- 1844: Minna Canth, finna verkistino kaj socia aktivulino (m. 1897)
- 1846: Béla Mátrai Betegh, hungara aktoro kaj reĝisoro (m. 1912)
- 1856: Friedrich Holbein, germana pentristo kaj grafikisto (m. 1940)
- 1858: József Abonyi, hungara dentkuracisto kaj fakverkisto (m.1914)
- 1860: Fernand Doré, franca industriisto kaj esperantisto el Troyes (m. 1922)
- 1873: Max Reger, germana komponisto kaj dirigento (m. 1916)
- 1880: Menyhért Kiss, hungara poeto verkinta pri la unua mondmilito (m. 1934)
- 1895: Maksim Rilskij, ukraina poeto, tradukisto, publicisto kaj socia aganto, konata de ukraina traduko de Sinjoro Tadeo, esperantigata de Andreo Rogov (m. 1964)
- 1899: Aksel Sandemose, dana verkisto verkanta en la norvega lingvo, en sia romano enkondukis faman en Skandinavio regularon de Jante (m. 1965)
- 1900: Frédéric Joliot-Curie, franca fizikisto, Nobelpremiita pri kemio, prezidanto de la Monda Pac-Konsilio (m. 1958)
- 1905: Albert Speer, germana arkitekto kaj nazia oficisto, militkrimulo (m. 1981)
- 1906: Adolf Eichmann, germana nazia militkrimulo, unu el ĉefaj organizantoj de holokaŭsto (m. 1962)
- 1907: Gerhard Kirchner, germana orgenkonstruisto (m. 1975)
- 1909: Elżbieta Zawacka, pola kurierino de Pola Enlanda Armeo, mutobskurulo, generalo, profesorino de homa scienco (m. 2009)
- 1910: Pál Salgó, rumania hungara ĵurnalisto el Arad (m. nekonata)
- 1912: Gábor Glück, hungara pentristo en Ukraino (m. 1983)
- 1915: José Siquara da Rocha, brazila kuracisto kaj verkisto, propagandanto de Esperanto en Bahio (m. 2020)
- 1917: Dinu Lipatti, rumana pianisto kaj komponisto (m. 1950)
- 1917: László Szabó, hungara ŝakisto, grandmajstro (m. 1998)
- 1928: Hans Küng, svisa verkisto, katolika teologo iniciatinta la projekton Monda Etiko (m. 2021)
- 1930: Lina Kostenko, ukraina disidenta poetino, laŭreatino de la Ŝevĉenka ŝtata premio, honora profesoro de Kijiva Mohila Akademio, Lviva Universitato kaj Ĉernivca Universitato, esperantigata de Volodimir Pacjurko
- 1931: Emma Andijevska, ukraina poetino, prozistino kaj pentristino, esperantigata de Olga Kerzjuk kaj Kris Long
- 1933: Philip Roth, usona romanverkisto (m. 2018)
- 1937: Egon Krenz, orientgermana politikisto, lasta ĝenerala sekretario de la Socialista Unueca Partio de Germanio
- 1937: Elżbieta Dzikowska, pola historiistino pri arto
- 1938: Zoltán Sinkó, hungara verkisto kaj humuristo (m. 2002)
- 1940: Carlo Minnaja, itala matematikisto kaj denaska esperantisto, vortaristo, membro de literatura rondo La Patrolo, de la Akademio de Esperanto, Itala Interlingvistika Centro kaj membro, senatano kaj vicprezidanto de AIS San-Marino, Esperanto-vortaristo, kunlaboranto de "Literatura Foiro" kaj literatura recenzanto de "Monato"
- 1940: János Venczel, rumania hungara grafikisto kaj redaktoro de porinfanaj gazetoj
- 1941: István Eszteró, hungara instruisto, poeto, ano de la Ligo de Transilvaniaj Hungaraj Verkistoj
- 1941: István Zsugán, hungara filmhistoriisto kaj ĵurnalisto (m. 1995)
- 1943: Mario Monti, itala politikisto, fondinto de la partio Civitana Elekto, membro de Eŭropa Komisiono, ĉefministro
- 1944: János Abkarovits, hungara pentristo kaj fotoartisto
- 1951: Jürgen Treutler, germana politikisto
- 1952: Wolfgang Ambros, aŭstra kantaŭtoro kaj muzikisto
- 1953: Károly József Konecsnyi, rumania hungara geografo
- 1954: József Balázs, rumania hungara pentristo, instruanta en Gheorgheni
- 1955: Bruce Willis, usona aktoro rolinta en la filmo La kvina elemento
- 1955: László Zólya, rumania hungara geologo kaj fakverkisto
- 1956: Jegor Gajdar, ekonomikisto, ĉefministro de Rusio (m. 2009)
- 1960: Eliane Elias, brazila pianistino, komponistino kaj kantistino
- 1969: Gary Jules, usona kantisto kaj kantaŭtoro
- 1979: Éva Farkas Wellmann, hungara poeto, anino de la Ligo de Transilvaniaj Hungaraj Verkistoj
- 1995: Héctor Bellerín, kataluna futbalisto, membro de la hispana nacia teamo de futbalo
- 1997: Rūta Meilutytė, litova naĝistino
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 235: Aleksandro Severo, romia imperiestro religie sinkretismema (n. 208)
- 800: Ealhmund, anglosaksa sanktulo kaj verŝajne filo de Alhred, reĝo de Northumbria, Anglio (verŝajna mortodato; n. nekonata)
- 1238: Henryk la 1-a Brodaty, pola reganto por princlandoj Vroclavo, Opole, Kalisz, Lebus, Krakovo (n. 1165/1170)
- 1286: Aleksandro la 3-a, reĝo de Skotlando, filo de Aleksandro la 2-a (n. 1241)
- 1314: Jacques de Molay, lasta grandmajstro de la templanoj, ekzekutita, konata pro la fama malbeno kontraŭ papo kaj franca reĝo (n. ĉirkaŭ 1243)
- 1623: Uesugi Kagekatsu, japania daimio kaj samurajo (n. 1556)
- 1637: Péter Pázmány, hungara filozofo, teologo, kardinalo, kontraŭreformaciisto (n. 1570)
- 1656: Georgius Calixtus, luterana teologo kaj profesoro pri teologio de la Universitato de Helmstedt (n. 1586)
- 1687: René Robert Cavelier de La Salle, franca vojaĝisto, esploristo de Grandaj Lagoj kaj la rivero Misisipo (n. 1643)
- 1697: Nicolaus Bruhns, germana komponisto kaj orgenisto (n. 1665)
- 1721: Klemento la 11-a, papo fiksinta feston pri Senmakula koncipiĝo (n. 1649)
- 1759: Sebastian Bodinus, germana baroka komponisto kaj violonisto (n. 1700)
- 1797: Sophie von Kühn, fianĉino de la germana verkisto Novalis (n. 1782)
- 1834: Pierre-Auguste Adet, franca kuracisto, diplomato kaj kemiisto, kunlaboranto de Antoine Lavoisier (n. 1763)
- 1869: Lajos Gyulay, hungara politikisto kaj taglibro-verkisto (n. 1800)
- 1871: József Salamon, hungara instruisto kaj verkisto aktivanta en pedagogio, eklezihistorio kaj tipografio (n. 1790)
- 1884: Elias Lönnrot, finna kuracisto, poeto, lingvisto, kompilinto de epopeo Kalevala (n. 1802)
- 1886: Miksa Mayer, hungara verkisto, pedagogo, redaktoro kaj ĵurnalisto (n. 1842)
- 1887: Józef Ignacy Kraszewski, plej fekunda pola verkisto, aŭtoro de pli ol 600 libroj, pentristo, grafikisto, historiisto, socia kaj politika aganto, eldonisto (n. 1812)
- 1897: Antoine d'Abbadie, franca geografo kaj esploristo (n. 1810)
- 1902: Lajos Tolnai, hungara verkisto, kunfondinto de la societo Kemény Zsigmond (n. 1837)
- 1904: Lajos Goró, hungara grafikisto kaj ilustraciisto (n. 1865)
- 1906: Kosta Ĥetagurov, oseta poeto, pentristo, publicisto, socia aganto kreinta en la oseta lingvo (n. 1859)
- 1916: Vasilij Surikov, rusa pentristo, membro de la komunumo Peredviĵniki (n. 1846)
- 1926: Emil Ramann, germana grundosciencisto (n. 1851)
- 1928: Nora Bayes, usona aktorino kaj kantistino, komediistino (n. 1880)
- 1930: Arthur James Balfour, brita ĉefministro, filozofo, kungvidanto de Konservisma Partio, konata de la Balfour-deklaro (n. 1848)
- 1930: Wilfrid Michael Voynich, pola kemiisto, apotekisto, bibliofilo, malkovrinto de t.n. Voynich-manuskripto (n. 1865)
- 1932: Georg Dehio, germana historiisto kaj arhistoriisto (n. 1850)
- 1943: Béla Schmidt, hungara, rumania hungara kuracisto (n. 1881)
- 1945: Marcel Callo, franca presisto kaj martiro, beatigita (n. 1921)
- 1950: Edgar Rice Burroughs, usona verkisto de aventuraj kaj sciencfikciaj romanoj (n. 1875)
- 1950: Alexandru Vaida-Voevod, rumana politikisto kaj ĉefministro (n. 1872)
- 1954: Wacław Komarnicki, pola juristo kaj politikisto, profesoro de Universitato Vilno, kunfondinto de Pola Scienca Societo Eksterlande, lekciisto de Universitato St. Andrews kaj Universitato de Oksfordo (n. 1891)
- 1954: Károly Czédly, rumania hungara publicisto, tradukisto (n. 1899)
- 1955: Mihály Károlyi, hungara nobelo, diplomato, ĉefministro kaj prezidento (n. 1875)
- 1965: Gheorghe Gheorghiu-Dej, ĉefministro kaj prezidento de Rumanio (n. 1901)
- 1968: Fedde Schurer, nederlanda verkisto, ĵurnalisto kaj politikisto, verkanta ankaŭ en la frisa (n. 1898)
- 1971: Antonina Żabińska, pola verkistino ligita kun la Varsovia Bestoĝardeno, justulino inter la popoloj (n. 1908)
- 1985: Leopold Tyrmand, pola verkisto kaj publicisto, kontraŭkomunisto, teoriulo de ĵazo, sporta raportisto, modisto, vojaĝisto, filozofo, aŭtoro de furorlibroj, pilgrimo (n. 1920)
- 1987: Louis de Broglie, franca Nobelpremiita fizikisto konata de la hipotezo de Broglie (n. 1892)
- 1996: Chen Jingrun, ĉina matematikisto specialiĝanta pri nombroteorio (n. 1933)
- 1999: José Agustín Goytisolo, hispana verkisto kaj tradukisto, laŭreato de la Premio Adonais (n. 1928)
- 2008: Arthur C. Clarke, brita sciencfikcia verkisto, aŭtoro de la romano 2001: Kosma Odiseado (n. 1917)
- 2008: Hugo Claus, flandra poeto kaj verkisto (n. 1929)
- 2009: Gertrud Fussenegger, aŭstra verkistino, membrino de la literatura revivigo katolika (n. 1912)
- 2011: Mohammed Nabbous, libia ĵurnalisto kaj blogisto, murdita (n. 1983)
- 2014: Fred Phelps, usona juristo, gvidanto de Baptista Eklezio de Vestboro, predikisto kontraŭa al samseksemo (n. 1929)
- 2018: Keith O'Brien, skota kardinalo, ĉefepiskopo de Edinburgo (n. 1938)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Jozefo, fianĉo de la beata Virgulino Maria
- Marcel Callo, franca presisto, kredomartiro kaj laika apostolo, beatigita
- Fajro-Festo en Valencio (Hispanio)
- Hispanio: Patro-Tago - oni pridonacas patrojn
- Pollando: Unuec-Tago de Kaŝuboj - de 2004
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 19-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.