28978 Iksiono
Iksiono | |
Transneptuna objekto | |
astronomia simbolo
| |
28978 Iksiono
| |
asteroido • ebla nanplanedo • transneptuna objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 28978 Ixion |
Aliaj nomoj | 2001 KX76 vd |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Iksiono vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Robert L. Millis Marc W. Buie Eugene Chiang ... |
Dato de malkovro | 22-a de majo 2001 |
Loko de malkovro | Inter-Amerika observatorio de Cerro Tololo, Ĉilio |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | plutoneno transneptuna objekto vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
5 910,9 ×106 km 4 483,9 ×106 km 7 337,79 ×106 km |
Discentreco | 0,241 |
Meza anomaliangulo | 264,157° |
Klinangulo | 19,621° (sur la ekliptiko) |
Periodo | 90 717,327 t (248,37 j) |
Meza cirkulrapido | 4,67 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
71,026° |
Argum. de periapsido | 299,793° |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 759 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
2,3 ×1020 kg ~ 1 000 kg/m3 ~ 0,1 m/s2 ~ 0,28 km/s |
Rotacia periodo | ? |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 61 K |
Geometria albedo | 0,15 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 3,2 |
Videbla magnitudo | 19,84 vd |
28978 Iksiono (Ixion) estas objekto de la Kujper-zono malkovrata la 22-an de majo 2001 de teamo de la Deep Ecliptic Survey: (Robert L. Millis, Marc W. Buie, Eugene Chiang, James L. Elliot, Susan D. Kern, David E. Trilling, R. Mark Wagner kaj Lawrence H. Wasserman).
Nomo
[redakti | redakti fonton]Maldaŭre nomita 2001 KX76, ĝi ricevis la nomon de Iksiono, lapita reĝo de la helena mitologio.
Ecoj
[redakti | redakti fonton]Iksiono aperas iome ruĝa, (iom pli ruĝa ol 50000 Kvavaro), ĝia albedo (0,15) estas pli granda ol tiu de la kubevanoj. Laŭ spektra observo, ĝia surfaco estus mikso da karbono kaj tolino (kunpolimeroj rezultantaj de la ultraviolaj radiadoj sur akvo-klatratoj kaj aliaj organikaj kemiaĵoj)
Ĝia diametro estis unue taksita inter 1200 kaj 1055 km. Sed ĉar ĝia albedo estas granda, oni nun taksas ĝian grandon al 759 km, iom pli malgranda ol Cereso[1].
Per la "Very Large Telescope", oni ekzamenis, ĉu Iksiono ne havus kometan econ[2]; oni ne trovis "voston". Iksiono estas nun ĉirkaŭ 41 AU for de Suno, kaj eblas, ke, kiam ĝi proksimiĝos sian perihelion (en 2070), voston aŭ maldaŭran atmosferon oni observus ĉe ĝi.
Orbito
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas unu el la plutonenoj, objektoj en orbita resonanco 2:3 kun Neptuno. Ĝia orbito similas tiun de Plutono, sed alimaniere direktigata: ĝia perihelio estas "sub" la ekliptiko, Iksiono povas proksimiĝi al Plutono, male al aliaj plutonenoj kiel 90482 Orko.
Noto kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Albedoj kaj diametroj de iaj TNOj kaj centaŭroj. Arkivita el la originalo je 2010-06-12. Alirita 2010-06-21 .
- ↑ Serĉo de kometa aktiveco sur ti "centaŭroj" (60558 Eĥeklus, 2000 FZ53 kaj 2000 GM137) kaj du transneptunaj objektoj ((29981) 1999 TD10 kaj 28978 Ixion) (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle Nova objekto rigardita kiel plej granda asteroido (el CNN.com/Space) Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (28001 - 29000) | Poste: |
---|---|---|
(28977) 2001 KP73 | 28978 Iksiono | (28979) 2001 LW |
|