Cadrete
Cadrete | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50420 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 486 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 378 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 33′ N, 0° 58′ U (mapo)41.5556662-0.96119279999999Koordinatoj: 41° 33′ N, 0° 58′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 304 m [+] | ||
Areo | 11,856611 km² ( 118 5.6 611 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cadrete [+] | |||
Cadrete [kaDREte] estas municipo de Hispanio, en la sudokcidenta parto de la Komarko Zaragozo kies ĉefurbo estas Zaragozo mem, sed ankaŭ oni konsideras kiel ĉefurbo Utebo-n, se oni ne konsideras tia Zaragozon, kiel provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas en la centroriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Cadrete estas municipa teritorio en la sudokcidenta parto de la Komarko Zaragozo, kie ĝi okupas teritorion norde de María de Huerva, kaj ĉe la rivero Huerva. Ĝi limas kun la teritorioj de Cuarte de Huerva kaj María de Huerva kaj kun la zaragoza kvartalo Casablanca.
La loĝloko Cadrete mem estas je 16 km sude de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas sur 304 msm. La loĝloko estas tute inter Cuarte de Huerva nordoriente kaj María de Huerva sudokcidente laŭ la fluejo de la rivero Huerva.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estis iam setlejo de araboj, kiuj lasis irigacian reton kaj la hereditan loknomon. La loknomo estas dokumentita por la unua fojo en arabaj fontoj kiel Qadrit, kiu signifas nenion en araba, pro kio oni supozas ĝin kiel adapto al araba fonetiko de antaŭa loknomo, ĉu de antaŭromia lingvo kun signifo de "kalkoŝtrono", ĉu el vulgarlatina cateracta, devena siavice de la klasiklatina cataracta, nome "akvofalo".[1]
La araboj havis kastelon sur kruta monto kaj tipan loĝlokon kun moskeo, sur kiu oni konstruis preĝejon.
La konkero de Zaragoza fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ tiu areo estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. Post la konkero granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610, kio rezultis en ekonomia kaj demografia krizo. Tiutempe la loko apartenis al la Ordeno de la Hospitalanoj de Sankta Johano, kies kruco aperas sur la municipaj flago kaj blazono sur ruĝa fono.
Cadrete demografie kreskiĝis precipe ekde la dua duono de la 19-a jarcento, parte pro la epidemio de filoksero en Francio. Poste tamen multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en Cadrete oni plialtiĝis ĝis nunaj 4 473 loĝantoj (2022) pro proksimeco al la ĉefurbo kaj al la komunikvojoj de la akso de la valo de Ebro.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (ĉefe kardo), brutobredado, kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.
El vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la kastelo, kaj naturaj lokoj ĉe la rivero kaj ĉe karstaj montetoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Iturbe March, Mikel (2011). Los nombres de Aragón: sus poblaciones. Heraldo de Aragón. ISBN Z-1051-2011