Carl Wilhelm Scheele
Carl Wilhelm Scheele | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Carl Wilhelm Scheele | |||||
Naskiĝo | 9-an de decembro 1742 en Stralsund, Sveda Pomerio | ||||
Morto | 21-an de majo 1786 (43-jaraĝa) en Köping | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Upsalo vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Sara Margarethe Pohl (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto apotekisto farmakologo vd | ||||
Laborkampo | Kemio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Carl Wilhelm SCHEELE, foje ankaŭ: Karl Wilhelm SCHEELE [Karl vilhelm ŝele] (naskiĝis la 9-an de decembro 1742 en Stralsund, mortis la 21-an de majo 1786 en Köping) estis sveda kemiisto.
Scheele naskiĝis en Stralsund, kiu tiutempe apartenis al Svedio (nuntempe al Germanio). Li laboris kiel apotekisto en Göteborg, Malmö, Stokholmo, Uppsala kaj Köping, kie li en la jaro 1786 mortis. Siajn sciojn pri kemio li grandparte akiris aŭtodidakte.
Li malkovris plurajn kemiajn elementojn kaj kombinaĵojn. En la jaro 1772 li malkovris la oksigenon, sed publikigis sian eltrovon nur en 1777, ne sciante ke sendepende de li Joseph Priestley faris la saman malkovron en 1774.
Li krome kontribuis al la eltrovoj de aliaj elementoj (ekz. kloro en 1771) kaj de pluraj organikaj acidoj.
Kuriozaĵoj
[redakti | redakti fonton]Kiel ne malmultaj kemiistoj siatempaj Scheele kutimis gustumi kemiaĵojn. Tio eble kontribuis al lia morto en lia 44-a vivjaro; ĝi montris simptomojn de hidrarga veneniĝo.
Anekdoto rakontas, ke reĝo Gustavo la 3-a aŭdis pri la famo de Scheele kaj ordonis igi lin grafo; sed liaj administrantoj eraris kaj anstataŭe grafigis junan leŭtenanton samnoman.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- P. Walden: Carl Wilhelm Scheele (geb. 19. Dezember 1742, gest. 21 Mai 1786). Die Chemie (Angewandte Chemie, neue Folge) 55(51/52), S. 379 – 380 (1942), ISSN 1521-3757.