Carla Bruni
Carla BRUNI, realnome Carla Bruni-Tedeschi (naskiĝis la 23-an de decembro 1967 en Torino en Italio) estis komence manekeno, poste kantistino. Ŝi estas ekde la 2-a de februaro 2008 edzino de la franca prezidento Sarkozy.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Carla Bruni naskiĝis la 23-an de decembro 1967 en Torino (Italio). Ŝi estas la filino de Oper-komponisto kaj riĉa industriisto Alberto Bruni Tedeschi kaj de aktorino, pianistino, koncertistino Marysa Borini. Ŝia fratino estas aktorino, scenaristino kaj reĝisorino Valeria Bruni-Tedeschi. Ŝia plej aĝa frato, Virginio, mortis la 4-an de julio 2006.
En januaro 2006 ĵurnalistoj de la brazila gazeto O Estado hazarde malkovris, ke la vera patro de Carla Bruni fakte estas iu itala entreprenisto Maurizio Remmert, kiu nun delonge vivas en San-Paŭlo, kiu travivis amaventuron kun ŝia patrino Marisa Tedeschi, kiam li estis 19- kaj ŝi estis 32-jaraĝa.
En 1973, ŝi estis 5-jara, ŝia familio transloĝiĝis al Francio, timante ostaĝo-prenojn fare de italaj Ruĝaj Brigadoj. Junaĝe ŝi lernis ludi pianon kaj gitaron. Ŝi frue trempiĝis en muzika etoso kaj heredis el sia familio emon al tiu arto. Pasiigita de literaturo kaj verkado, ŝi komponas siajn kanzonojn, skribaĉante tekstojn inter du aktivecoj. En 2001, ŝi naskis filon Aurélien al Raphaël Enthoven.
Carla Bruni-Tedeschi edziniĝis kun Nicolas Sarkozy la 2-an de februaro 2008 en Parizo. La privata ceremonio okazis en la Palaco Elizeo, rezidejo de la franca prezidento. Sekve, ŝia nomo ŝanĝiĝis al Carla Bruni-Sarkozy. La 19-an de oktobro 2011, ŝi naskis filinon Giulia[1].
Manekeno – 1985–1997
[redakti | redakti fonton]Kiam ŝi estis 19-jara, ŝi ĉesigis siajn studojn pri arĥitekturo por fariĝi plentempa manekeno. Ŝi atingis rangon de pinta modelo en 1988 fariĝante internacia stelulino de mod-magazinoj en la 1990-aj jaroj kaj marŝante sur la podioj de la plej grandaj tajloroj. En 1997, tiam 29-jara, ŝi ĉesigis sian karieron de manekeno, kiu daŭris 10 jarojn. Ŝi decidis dediĉiĝi al muziko.
Kantistino – 2000–...
[redakti | redakti fonton]En 1999 ŝi renkontis Julien Clerc dum vespermanĝo kaj konfidis al li, ke ŝi verkas kanzonojn. Kelkajn semajnojn poste ŝi sendis al li tekston titolitan Si j’étais elle. Julien Clerc komponis la muzikon de tiu kanzono kaj aperigis albumon Si j'étais elle, por kiu Carla Bruni verkis 5 aliajn titolojn. En 2000 la albumo vendiĝis en pli ol 250.000 ekzempleroj.
Dum ŝi vivis kun beletra eldonisto Jean-Paul Enthoven, ŝi kokris lin kun lia filo Raphaël Enthoven, edzo de Justine Lévy, de kiu li eksedziĝos. En 2004 Justine Lévy publikigos sukcesan libron pri tiu afero.
En 2002, helpate de Louis Bertignac, ŝi verkis kaj komponis albumon Quelqu'un m'a dit. Ŝi interpretis tiun albumon unuope akompanante sin per gitaro. Ŝia albumo estis favore akceptita de recenzo kaj vendiĝis en pli ol 2 milionoj da ekzempleroj.
En 2004 ŝi estis unu el la herooj de la unua furor-libro de Justine Lévy Rien de grave (nenio grava). La aŭtoro, filino de Bernard-Henri Lévy (kies historia eldonisto kaj plej bona amiko estas la patro de Raphaël Enthoven), montris en ĝi sian grandan trairon tra vakuo kaj sian periodon de rekonstruo sekvante sian eksedziĝon de Raphaël Enthoven, elirinta kun Carla Bruni.
La 15-an de januaro 2007 ŝi aperigis sian duan albumon No Promises, kie ŝi akompanis sian muzikon de tekstoj de anglalingvaj poetoj kiel William Butler Yeats, Wystan Hugh Auden, Emily Dickinson, Christina Rossetti, Walter de la Mare kaj ankaŭ Dorothy Parker.
Albumoj
[redakti | redakti fonton]Albumo Si j'étais elle (se mi estus ŝi), de Julien Clerc (2000)
[redakti | redakti fonton]Tekstoj de Carla Bruni, muziko de Julien Clerc
- Si j’étais elle
- Aussi vivant
- On serait seuls au monde
- Se contenter d'ici-bas
- Silence caresse
Albumo Quelqu'un m'a dit (Iu diris al mi), unuope (2002)
[redakti | redakti fonton]Albumo |
---|
Quelqu'un m'a dit
Registrita kaj produktita de Louis Bertignac (P) Naïve NV 43411 |
Albumo Sol en cirque (2003)
[redakti | redakti fonton]Kompilaĵo por "Sol En Si" (Solidarité Enfants Sida) kun Axel Bauer, Francis Cabrel, Calogero, Louis Chedid, Maurane, Antoine...
- Même si je suis top
Carla Bruni duope kun Louis Bertignac (2005)
[redakti | redakti fonton]El la albumo de Louis Bertignac Longtemps
- Les frôleuses
- Sans toi
Albumo No Promises, unuope (2007)
[redakti | redakti fonton]Albumo |
---|
No Promises
|
Albumo Comme si de rien n'était (Kvazaŭ nenio okazis) (2008)
[redakti | redakti fonton]Albumo |
---|
Comme si de rien n'était
(P) Naïve NV 814311 |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.carlabrunisarkozy.org/en/
- Oficiala retejo de Carla Bruni
- Biografio de Carla Bruni Arkivigite je 2011-02-19 per la retarkivo Wayback Machine, (Radio France internationale|RFI Musique).
- Carla Bruni en IMDB