Carmen Kurtz
Carmen Kurtz | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 18-an de septembro 1911 en Barcelono | ||||
Morto | 5-an de februaro 1999 (87-jaraĝa) en Barcelono | ||||
Tombo | Montjuïc Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | kataluna • hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto verkisto de porinfana literaturo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Carmen de Rafael Marés (Barcelona, 18 de septiembre de 1911-Barcelona, 5 de febrero de 1999) estus hispana verkistino kiu subskribis kun la familinomo de sia edzo, Pedro Kurtz, nome Carmen Kurtz, kio estas tute malkutima en Hispanio. Ŝi ricevis literaturajn premiojn pro siaj romanoj - inter kiuj la Premio Planeta - kaj atingis grandan popularecon en la 1960-aj jaroj per serio de porinfanaj libroj kies ĉefrolulo estis knabo, nome Óscar, kiu havis kiel dombeston anserino, nome Kina.
Ŝi estis verkistino kiu kritikis la situacion de virinoj dum la hispana postmilito.
Biografio kaj kariero
[redakti | redakti fonton]Ŝi devenis de kosmopolita familio, veturis tra pluraj landoj kaj vivis kun sia franca edzo en Francio eĉ dum la Dua Mondmilito; li estis malliberigita en koncentrejo dum du jaroj. Ili translokiĝis al Hispanio en 1943. Ŝi estis ĉiutaga kolumnisto en Barcelono.
En 1955 ŝi publikigis sian unuan romanon, nome Duermen bajo las aguas (Ili dormas subakve), kiu ricevis la premion Ciudad de Barcelona[1] en kiu ŝi rakontas iom memvivitajn historion de virino vivanta en Francio kun edzo en la milito, pro kio ŝi devas vivteni sin kaj sian filon. Pilar defendas la memoron de sia edzo kontraŭ siaj pretendantoj, kaj revenas kun siaj filoj en Hispanio, esperante la revenon de la edzo.
El desconocido (La nekonato, 1956), kiu ricevis la Premion Planeta,[2] rakontas la historion de viro, reveninta en Hispanio militinte en la Blua Divizio, trafas sian virinon fidela dum 12 jaroj de lia foresto, sed nun nekapabla restarigi la geedzajn ligojn.
En 1958 ŝi publikigis Detrás de la piedra (Malantaŭ la ŝtono), historio de senkulpulo enkarcerigita pro arbitra akuzo.[3]
Entre dos oscuridades (Inter du malheloj, 1959) temas pri la kontrasto inter ŝajno kaj realo rilate al la homa justico ĉe kvin mortokondamnitoj kiuj je la agonio de la ekzekutisto venas respondi la demandojn kiuj ĉiam obsedis lin.
En 1962 ŝi startigis la serion de noveloj por infanoj protagonistigita de Óscar. Óscar cosmonauta (Oskar kosmonaŭto) rakontas la historio de knabo kiu havas dorlotbeston anserino, Kina, kiu klopodas por konstrui rakedon. Óscar veturas al aliaj planedoj en kiuj li trafas civilizaciojn socie antaŭeniĝintaj.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Romanoj
[redakti | redakti fonton]- Duermen bajo las aguas, 1955. Premio Ciudad de Barcelona
- La vieja ley, 1956.
- El desconocido, 1956. Premio Planeta
- Detrás de la piedra, 1958.
- Tres muchachos en la manigua, 1961
- Al lado del hombre, 1961.
- El becerro de oro, 1964.
- Las algas, 1966.
- En la punta de los dedos, 1968.
- Entre dos oscuridades, 1969.
- Al otro lado del mar, 1973.
- El viaje, 1975.
- El regreso, 1975.
- Cándidas palomas, 1975. Novela. Premio Ciudad de Barbastro.
Noveloj
[redakti | redakti fonton]- Huevos de Pascua, 1947.
- La falsa sirena, 1952.
- El barco pirata, 1952.
- El último camino, 1961.
- En la oscuridad, 1963. Finalisto de la Premio Café Gijón
- Color de fuego, 1964. Premio Lazarillo
- Siete tiempos, 1964.
- Primer camino: Conocimientos sociales, 1965
- El conde sol, 1980.
- Piedras y trompetas, 1981.
- Veva, 1981.
- La paloma, el cuervo y otros cuentos, 1981
- La ballena, el cordero y otros cuentos, 1981
- Fanfamús, 1982.
- Dudú y Pepé, 1983.
- Pitos y flautas, 1983.
- Los mochuelos, 1983.
- Querido Tim, 1983.
- Piedras y trompetas, 1984.
- Chepita, 1985.
- Brun, 1985.
- Dame la mano, Habacuc, 1989.
- ¿Habéis visto un huevo?, 1990.
- Pachu, perro guapo, 1992.
- Cosas que se pierden, amigos que se encuentran, 1992.
Serio de Óscar
[redakti | redakti fonton]- Óscar cosmonauta, 1962.
- Óscar espía atómico, 1963.
- Óscar y el Yeti, 1964.
- Óscar y Corazón de Púrpura, 1964.
- Óscar espeleólogo, 1966.
- Óscar, Kina y el láser, 1966.
- Óscar y los OVNI, 1967.
- Óscar y los hombres rana, 1967.
- Óscar, agente secreto, 1968.
- Óscar en el Polo Sur, 1970.
- Óscar en el laboratorio, 1971.
- Óscar en los Juegos Olímpicos, 1972.
- Óscar en África, 1974.
- Óscar en las islas, 1977.
- Óscar, Buna y el rajá, 1981.
- Óscar y la extraña luz, 1984.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gurruchaga, Lucía Montejo (30a de junio 2006). «La narrativa de Carmen Kurtz: compromiso y denuncia de la condición social de la mujer española de posguerra». Arbor 182 (719): ``. 407-415. ISSN 1988-303X. doi:10.3989/arbor.2006.i719.40. Konsultita la 26an de aprilo 2022.
- ↑ «Edición 1956 del Premio Planeta». www.premioplaneta.es. Konsultita la 26an de aprilo 2022.
- ↑ Puig, Valentí (8a de februaro 1999). «Mujeres al borde de la rebelión». El País. ISSN 1134-6582. Konsultita la 26an de aprilo 2022.