Cevico Navero
Cevico Navero | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34247 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 178 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41.861111111111-4.1841666666667Koordinatoj: 41° 52′ N, 4° 11′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 823 m [+] | ||
Areo | 44 km² (4 400 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cevico Navero [+] | |||
Cevico Navero [zeBIko naBEro] estas municipo en la sudoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos en la subkomarko El Cerrato. La loknomo Cevico Navero estas komprenebla etimologie kiel Fortikita Altebenaĵo. La iamaj lokanoj elfosis kavernajn loĝejojn, kelkaj el kiuj estas nun vinkeloj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 43,74 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 186 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 750 loĝantojn el la jaro 1950. Ĝi distas 40 km de Palencio, provinca ĉefurbo, 12 km de Baltanás, ĉefurbo de El Cerrato, kaj 50 km de Aranda de Duero (Burgos).
Ĝi limas kun Hérmedes de Cerrato, Castrillo de Don Juan, Villaconancio kaj Tórtoles de Esgueva.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas restaĵoj de antaŭromia kaj de romia setlado. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. El la murego de tiu epoko restis du pordegoj. En la 13-a jarcento oni konstruis preĝejon. En la 18-a jarcento Cevico Navero ekdependiĝis de la Senjorlando de la Grafo de Castrillo, kiu rajtis nomumi la urbestron de la municipo.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis forstado, agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, monaĥejo, vinkeloj, pilorio, montokabanoj, paŝtistaj bestokortoj, kolombejoj ktp.