Celio Aŭreliano
Caelii Aureliani Siccensi | ||
---|---|---|
"Pri la malsanoj akutaj kaj kronikaj",
verko reeldonita en 1722. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 410 en Sicca Veneria aŭ El Kef, Numidio | |
Morto | 490 en Romo, Italio | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Roma regno vd | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto verkisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | On Acute and Chronic Diseases vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Caelii Aureliani Siccensi (410-490) estis romia kuracisto kaj primedicina verkisto en la latina lingvo, li naskiĝis en Afriko kaj vivis en Romo. Kelkaj kredas ke temas pri samtempulo de Klaŭdo Galeno
Li estas ĉefe konata pro sia traduko el la greka ĝis la latina de verko de Sorano de Efezo (2-a jarcento), "Pri akutaj kaj kronikaj malsanoj". Verŝajne li vivis en la 5-a jarcento, kvankam kelkaj aŭtoroj lokas lin du aŭ tri jarcentojn pli frue. Favore al la posta dato estas la naturo de lia latino, kiu montras fortan tendencon al la romantiko, kaj la similecon de lia lingvo kun tiu de Cassius Felix (floris ĉ.447-450), ankaŭ konata afrika medicina verkisto, kiu ĉirkaŭ 450, verkis malgrandan traktaĵon, bazitan ĉefe sur Galeno.
Oni posedas tradukon de Aŭreliano el du verkoj de Sorano de Efezo, la ĉefa reprezentanto de la metodika lernejo pri medicino, pri kronikaj kaj akraj malsanoj — Malrapidaj aŭ Kronikaj Pasioj, en kvin libroj, kaj Rapidaj aŭ Akuta Pasioj en tri. La traduko, kiu estas aparte valora ĉar la originalo estis perdita, montras ke Sorano posedas konsiderindajn praktikajn kapablojn en la diagnozo de malsanoj, kaj ordinaraj kaj eksterordinaraj. Ĝi estas grava ĉar ĝi enhavas multajn referencojn al la metodoj de primitivaj medicinaj aŭtoritatoj.
Ni posedas konsiderindajn fragmentojn de liaj "Medicinales Responsiones", ankaŭ adaptitaj el Sorano, ĝenerala traktaĵo pri medicino en formo de demandoj kaj respondoj; la verko ankaŭ pritraktas regulojn de sano (salutaria praecepta) kaj la patologion de internaj malsanoj (Anecdota Graeca et Latina, 1870). Kie estas eble kompari la tradukon de Aureliano kun la originalo - kiel ekzemple fragmento de lia Ginaecia kun tiu de Sorano "Περὶ γυναικείων Παθῶν" - oni malkovras ke ĝi estas laŭvorta, sed densigita.
Ekzistas ŝajne neniuj manuskriptoj de la pluekzistantaj traktaĵoj.
En siaj tekstoj Aŭreliano skribas pri la greka kuracisto de la 2-a jarcento, Apollonius Glaucus, aŭtoro de pluraj verkoj pri internaj malsanoj. Aureliano citas fragmenton pri la temo de vermoj.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Artis medicinae principes, Hippocrates, Aretaeus, Alexander, Aurelianus, Celsus, Rhazeus, 1772
- De morbis acutis & chronicis, 1755
- Caelii Aureliani, Siccensis, medici vetusti, secta Methodici, De morbis acutis & chronicis libri VIII., 1709
- Artis medicinae principes, Hippocrates, Aretaeus, Alexander, Aurelianus, Celsus, Rhazeus, 1772
- Acutorum morborum libri tres ; chronicorum libri quinque, 1774
- Methodici siccensis liber celerum vel acutarum passionum, 1569
- Medici Antiqui Omnes, kune kun Empiricus Marcellus, Antonius Musa, Apuleius (Madaurensis), 1547
- Gynecia aŭ Gynaikeia ("Pri Ginekologio")
- Caelius Medicinales responsiones[1], kiu inkludas "De salutaribus praeceptis" ("Pri instrukcioj rilatitaj al sano") kaj "De significatione diaeticarum passionum" ("Pri la signoj de malsanoj kiu estas traktotaj per dieto")
- Caelii Aureliani Tardarum passionum ("Malrapidaj pasioj") libri V, Bazelo, Johannes Sicardus, 1529
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Apollonius Glaucus, (1-a kaj 2-a jarcento p. K.)
- Cassius Felix (5-a jarcento)
- Sorano de Efezo (98-138)
- Klaŭdo Galeno