A.F.Th. van der Heijden
A.F.Th. van der Heijden | |||||
---|---|---|---|---|---|
nederlanda verkisto
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Adrianus Franciscus Theodorus van der Heijden | ||||
Naskiĝo | 15a de oktobro 1951 en Geldrop, Nederlando | ||||
Lingvoj | nederlanda vd | ||||
Loĝloko | Amsterdamo vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando vd | ||||
Partio | Partio por la Bestoj vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Mirjam Rotenstreich | ||||
Infanoj | Tonio van der Heijden | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto | ||||
Verkado | |||||
Ĝenroj | roman-arto | ||||
Verkoj | De Tandeloze tijd (la sendenta tempo) | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
A.F.Th. van der Heijden [van der hejden] (naskiĝis la 15-an de oktobro 1951 en Geldrop estas nederlanda verkisto, ĉefe de romanoj. Li ankaŭ uzis la pseŭdonimojn Patrizio Canaponi kaj A.F.Th.
La ĉefa verkaro de Van der Heijden konsistigas el du riverromanoj. La unuan, De Tandeloze Tijd (La sendenta tempo) li komencis en 1983, origine kiel triparta verko. En tiu jaro aperis de tiu verko 'prologo' kaj la unua parto. Tamen post la dua parto (1985) kaj antaŭ la tria (1996) aperis kvara parto (1990); kaj la tria parto konsistas el du grandaj libroj. Post tio aperis la volumoj 5a (2013), 6a (2016), 7a (2017), 8a (2021), 10a (2021) kaj 13a (2023). Estas anoncataj ankoraŭ pliaj volumoj.
Krom tio, A.F.Th. van der Heijden ankaŭ prilaboras alian grandan riverromanon, Homo Duplex (duobla homo), pri juna huligano, kiu deziras esti alia persono. Ĝis nun aperis 4 partoj. En la 10a parto de La Sendenta Tempo, tiu homo ankaŭ aperas.
Legantoj aprezas Van der Heijden pro lia stilo kaj pro lia maniero priskribi la ĉiutagan vivon en Nederlando en tia maniero ke ĝi leviĝas al preskaŭ mitologia nivelo.