Antal Seidl
Antal Seidl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 7-an de majo 1850 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | 28-an de marto 1898 en Nov-Jorko |
Mortokialo | Venenado per manĝaĵo |
Tombo | Fresh Pond Crematory and Columbarium (en) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Usono (1891–) Reĝlando Hungario Aŭstra imperio Hungario |
Alma mater | Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko (1870–1872) |
Familio | |
Edz(in)o | Auguste Seidl-Kraus (en) (1884–) |
Okupo | |
Okupo | dirigento kapelmajstro |
Antal Seidl, laŭ hungarlingve kutima nomordo Seidl Antal estis hungardevena usona dirigento, instrumentadisto. Lia usona persona nomo estis Anton.
Antal Seidl[1] naskiĝis la 7-an de majo 1850 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 28-an de marto 1898 en Novjorko.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Antal Seidl studis en gimnazio, poste en seminario en sia naskiĝurbo, fine inter 1870-1872 en Konservatorio de Lepsiko. Li ankaŭ sendis muzikajn artikolojn al Hungarlando. Ekde 1872 li estis helpanto de Richard Wagner, post 4 jaroj li jam helpis al Festivalo de Bayreuth. En 1879 li akceptis dirigentan statuson en operejo de Lejpcigo. En 1885 li translokiĝis al Novjorko, kie li dirigentis la germanlingvajn operojn en Metropola Operejo. Tamen li kelkfoje reiris dirigenti al Eŭropo. En 1891 li iĝis dirigento de la Novjorka Filharmonio. Tiutempe li faris ankaŭ instrumentadajn laborojn. Li dirigentis ĉefe operojn de Wagner. Lia edzino estis sopranino de la Metropola Operejo.
Elektitaj dirigentaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Lejpcigo (1879)
- Berlino (1881, 1883)
- Germana Teatro (Peŝto) (1883)
- Metropola Operejo (1885)
- Bayreuth (1886)
- Carnegie Hall (1893)
- Londono (1897)