Saltu al enhavo

Andrej Konĉalovskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrej Konĉalovskij
Persona informo
Андрей Сергеевич Кончаловский
Naskonomo Andron Sergheievici Mihalkov
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1937 (1937-08-20) (87-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj germanarusaangla vd
Ŝtataneco Sovetunio
Rusio
Usono
Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Moskva Ĉajkovskij Konservatorio (1957–1959)
Academic Music College of the Moscow Conservatory (en) Traduki (–1957)
Centra muziklernejo ĉe la Moskva Ĉajkovskij Konservatorio (–1952)
Tutrusia Ŝtata Instituto de Kinematografio (–1964) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Mikhalkov vd
Patro Sergej Vladimiroviĉ Miĥalkov Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Natalia Konchalovskaïa (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Nikita Miĥalkov Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Julia Vysotskaya (en) Traduki (1998–)
nekonata valoro (1990–1997)
Viviane Godet (en) Traduki (1969–1980)
Natalya Arinbasarova (en) Traduki (1965–1969)
nekonata valoro (1955–1957) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Yegor Konchalovsky (en) Traduki
 ( Natalya Arinbasarova (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmreĝisoro
televida produktoro
teatra produktoro
publikigisto
impresario
memuaristo
aktoro
teatra reĝisoro
filmproduktoro
scenaristo
reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1960– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andrej KONĈALOVSKIJ aŭ Andrej Sergejeviĉ Miĥalkov-Konĉalovskij (en rusa: Андрей Сергеевич Михалков-Кончаловский; denaske Andrej Sergejeviĉ Miĥalkov; 20a de Aŭgusto, 1937) estas soveta kaj rusa filmisto, teatra reĝisoro, kaj scenaristo.[1] Li ricevis la Ordenon "Por la Merito de la Patrujo", la Nacian Ordenon de la Honora legio, estis Oficiro de la Ordre des Arts et des Lettres, Kavaliro de la Ordeno de Merito de la Itala Respubliko kaj Popola Artisto de la RSFSR. Lia patro estis la verkisto Sergej Miĥalkov.

La verkaro de Konĉalovskij enhavis teatrecajn filmojn, televidajn filmojn, kaj teatrajn produktaĵojn kaj en Rusio kaj en Usono. Li estis ofta kunlaboranto de Andrej Tarkovskij ekkariere, kaj en la listo de liaj reĝisoritaj filmoj estas Onklo Vanja, Sibiriada, Maria's Lovers, Runaway Train, Tango & Cash, Ближний круг, Kuroĉka Rjaba, Dom durakov, Belje noĉi poĉtalona Alekseja Trjapicina, kaj Raj. Li reĝisoris ankaŭ la serieta adaptaĵo de Odiseado. Lia verkaro ricevis nombrajn premiojn, kiel la Granda Premio Speciala de la Ĵurio de la Festivalo de Cannes, la premio FIPRESCI Award, du Arĝentaj Leonoj de la Festivalo de Venecio, tri Oraj Agloj, kaj la premio Primetime Emmy.

Inter liaj verkoj menciindas 35 filmoj, 4 kurtoj, 5 televidaj filmoj, du muzikfilmoj, 11 teatraĵoj, 5 operoj kaj verkoj kaj scenaroj por tiom diversaj laboroj.