Abdullah la 1-a (Jordanio)
Abd Allah ibn Husejn, Abdullah la 1-a, Abdulao la 1-a aŭ Abdalao la 1-a (en araba عبد الله بن حسين) (OBI); variantoj de literumado: Abdullah; bin aŭ ben; Husejn, Hussein, Husain, ktp.), konata kiel Abdullah la 1-a de Jordanio, estis la unua reganto de Jordanio, kun sinsekvaj titoloj de emiro de Transjordanio (1923-1946), reĝo de Transjordanio (1946-1949) kaj fine reĝo de Jordanio (1949-1951). Li naskiĝis en 1882 kaj mortis en la 20-a de julio 1951.
La reĝo Abd Allah estis gravulo malmulte populara inter la araboj de Mezoriento pro sia subiĝema politiko rilate al Usono kaj Granda Britio, sia proksimeco al Israelo kaj la subpremado kiun faris kontraŭ siaj opoziciantoj. Aliflanke, Abd Allah neniam abandonis la haŝemidan ambicion esti reĝo, ne nur de la artefarita Transjordanio sed de araba unuigita regno, kio havigis al li la malamikecon de la estraroj de aliaj koncernaj ŝtatoj, kaj speciale de la Saudoj. Tiuj, en la 1930-aj jaroj, elpelis la Haŝemidojn el Heĝazo kaj kreis novan ŝtaton kiu portus la nomon de la familio: nome Sauda Arabio. Sekvantoj de pekuliara versio de Islamo, nome la doktrino nomata Ŭahabismo, kontraŭis la Haŝemidojn ankaŭ ĉar tiuj estis la plej firmaj kandidatoj al la kaliflando en okazo de restaŭrado de la institucio.
En la 20-a de julio 1951 Abd Allah estis murdita per atenco en la Moskeo Al-Aksa de Jerusalemo, kiam li ĉeestis funebran ceremonion honore de la libana ĉefministro Riad Bej al-Solh, same murdita per atenco. Ambaŭ estis akuzitaj esti negocintaj sekrete kun Israelo cele al pactraktato separate (tio estas, marĝene de la interkonsentoj de la Araba Ligo).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|