Albuino
Sankta | |||||
Albuino | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 10-a jarcento | ||||
Morto | 5-an de februaro 1006 en Brixen | ||||
Tombo | Katedralo de Brixen vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Familio | |||||
Familio | Aribonidoj | ||||
Patro | Albuin, margrafo de Karintio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto pastro katolika episkopo vd | ||||
Laborkampo | Teologio vd | ||||
| |||||
Episkopo de Brixen | |||||
Dum | ekde ĉ. 975 en Säbenekde 991 en Brixen | ||||
Sanktulo | |||||
Festotago | 5-a de februaro | ||||
Patroneco | diocezo Bozen-Brixen | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sankta Albuino (naskiĝis en Karintio, mortis la 5-an de februaro 1006 en Brixen) estas - kune kun Sankta Ingenuino - la patrono de la katolika diocezo Bozen-Brixen.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li originas el la karintia branĉo de la Aribonidoj kaj estis parenco de imperiestro Henriko la 2-a. Lia patrino estis Hildegardis. Albuino iĝis episkopo de Säben ĉ. la jaro 975 proksime de Klausen kaj translokigis en 991 la sidejon episkopan al Brixen kiu intertempe estis pli granda ol Säben.
Kiel konsilisto por imperiestro Oto la 2-a li riĉiĝis, kiam donacitis al li bienoj i.a. en la Markio Krain. Li ankaŭ zorgis por la bonstato de la eklezio.
Jam dum la 11-a jarcento komencis la kulto ĉirkaŭ Albuino. En 1141 liaj ostoj venis en la katedralon de Brixen kie konservatas (eble) ankaŭ kazublo de li. Lia festotago estas la 5-a de februaro. En la 13-a de majo la brixenanoj festas la translokon de liaj ostoj.