Arbara marmoto
Arbara marmoto | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Marmota monax (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Arealo de arbara marmoto
| ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Arbara marmoto (Marmota monax) estas ronĝulo el familio de sciuredoj, apartenanta al genro de marmotoj. Ĝi estas iom aparta inter marmotaj specioj: dum ĉiuj aliaj marmotoj preferas montarajn areojn, stepojn kaj herbejojn, la arbara marmoto estas plej kutima en malaltebenaĵaj arbaroj. La specio troveblas en vastaj areoj de Norda Ameriko, aparte en centra kaj nord-okcidenta Usono. La plej nordaj populacioj estas en Alasko, dum la plej sud-orientaj troveblas en Georgio.[2]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La arbara marmoto estas la plej granda sciuredo en sia geografia vivareo. Averaĝa speciano estas inter 40 kaj 65 cm longa, inkluzive 15-cm'an voston, kaj pezas inter 3 kaj 5 kg. En areoj kun malmultaj naturaj malamikoj kaj grandaj kvantoj de luzerno, kiu estas plej oportuna nutraĵo por arbaraj marmotoj, ili kreskas ĝis 80 cm kaj 14 kg. Samkiel ĉiuj aliaj marmotoj, ili estas bone adaptitaj por fosado, kun siaj fortaj kaj mallongaj limboj kaj kurvitaj, fortaj ungegoj. Malsimile al aliaj sciuredoj, arbara marmoto havas kurvitan vertebraron, simile al tiu de talpoj. Vosto de arbara marmoto estas pli mallonga rilate al la korpo ol ĉe ĉiuj aliaj sciuredoj — nur ĉ. ¼ de korpa longo. Arbaraj marmotoj vivas en sufiĉe malvarma klimato kaj ili havas dulaminan felon: densan grizan subfelon kaj pli longan superfelon, kiu donas al la marmoton ĝian karakteran "frostitan" aspekton.
Travivo
[redakti | redakti fonton]En naturo vivdaŭro de arbaraj marmotoj estas ne pli ol ses jarojn, averaĝe du aŭ tri. En kaptiveco, tamen, ekzistas raportoj pri arbaraj marmotoj, kiuj travivis 9-14 jarojn. Naturaj malamikoj de arbaraj marmotoj estas lupoj, kojotoj, rufaj linkoj, ursoj, grandaj akcipitroj kaj aliaj rabobirdoj kaj hundoj. Idoj estas ankaŭ ofte manĝataj fare de serpentoj, kiuj facile eniras la ternestojn.
Dieto
[redakti | redakti fonton]Plejparte arbaraj marmotoj estas herbovoruloj kaj plejparto de ilia dieto konsistas je herboj kaj beroj, inkluzive kultivitajn plantojn kiam tiuj estas atingeblaj.[3] Aldone, la marmotoj manĝas larvojn, lokustojn kaj aliajn insektojn, helikojn kaj aliajn malgrandajn animalojn. Arbaraj marmotoj kutime manĝas nuksojn, ekzemple fruktojn de hikorio, tamen, malsimile al sciuroj, la marmotoj ne enterigas nuksojn por estonto. Akvon marmotoj atingas parte el sukecaj folioj kaj parte rekte de akvujoj.
Ternestoj
[redakti | redakti fonton]Arbaraj marmotoj konstruas profundajn sistemojn de ternestoj, kiujn ili uzas por dormo, brediĝo kaj protekto de idoj kaj por hiberniĝo. Averaĝe arbara marmoto movas ĉ. 1 m3 aŭ 320 kg da grundo dum elfoso de ternesto. La ternestoj estas tre komplikaj, kun 2 ĝis 5 eliroj por evito de rabobestoj kaj multaj subgrundaj "ĉambroj". Suma longo de ĉiuj tuneloj en ternesto de arbara marmoto povas atingi 14 metrojn kaj ĝia maksimuma profundo estas ĝis 1.5 m. Pro tio grandaj populacioj de marmotoj povas kaŭzi danĝeron por agrikulturo kaj eĉ minaci domajn fundamentojn. Kvankam arbaraj marmotoj estas ĝenerale pli solecemaj ol aliaj marmotaj specioj, ekzistas observoj de kelkaj individuoj loĝantaj en la sama ternesto.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Linzey, A. V. & NatureServe (Hammerson, G. & Cannings, S.) (2008). Marmota monax. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 6 January 2009.
- ↑ Marmota monax (Linnaeus); Woodchuck Arkivigite je 2013-07-28 per la retarkivo Wayback Machine. Pick4.pick.uga.edu. Retrieved on 2011-09-15.
- ↑ Whitaker, John O; Hamilton, W J.. (1998) Mammals of the Eastern United States. Cornell University Press. ISBN 0-8014-3475-0.
- ↑ Light, Jessica E.. Animal Diversity Web: Marmota monax. University of Michigan Museum of Zoology. Alirita 2009-07-14 .