Arbitracio
Arbitracio, en Juro, estas formo solvi juĝ-aferon sen turni sin al la ordinara juĝinstanco.
La koncernaj partoj, interkonsente, decidas elekti trian sendependulon, nomita arbitracianto, kiu estos la respondeculo solvi la konflikton. La arbitracianto, siavice, vidos sin limigita de tio interpaktita inter la koncernaj partoj por setligi la arbitran traktaton. Tiu devos fari ĝin kompreneble laŭ la leĝaro elektita de la koncernaj partoj, aŭ eĉ kun bazo en la simpla egaleco, se tion oni ne interkonsentis de antaŭe.
Kiam arbitracio kongruas kun la leĝareco, anstataŭas komplete la ordinaran juraĵon, kiu devos sin deteni sin eĉ de koni la konflikton. Tamen, necese oni devos turniĝi al tiu (pere de plenuma agado) kiam estos necesa la interveno de las aŭtoritatoj por plenumigi la arbitran traktaton.
Inter la avantaĝoj de la arbitracio troviĝas rapideco, fleksibleco kaj la fakto ke oni povas interkonsenti antaŭe la kostojn.
Tipoj de arbitracio
[redakti | redakti fonton]Ekzistas du tipoj de arbitracio, la jenaj:
- Institucia: tiu kiu plenumiĝas en arbitra institucio ĝenerale laŭ siaj propraj reguloj kun fermita listo de arbitraciantoj.
- Ad Hoc: tiu kiun plenumas la partoj, ĉar tiuj elektas la arbitraciantojn kaj la regulojn regontajn la arbitracion.
Ĝenerale tiuj du tipoj de arbitracio baziĝas sur reguloj similaj al tiuj de Uncitral, realigitaj de Unuiĝintaj Nacioj.[1]
Arbitraciaj klaŭzoj
[redakti | redakti fonton]Ĝenerale, la partoj en konflikto turnas sin al arbitracio, ĉar estas jam enmetita en la kontrakto arbitracia klaŭzo kie oni decidis, ke la koncernaj partoj en konflikto devigas sin al submeto al arbitracia tribunalo. Prezentiĝas multaj problemoj pro la interpretado de tiuj klaŭzoj, speciale pri tio rilata al la juro.
Lingvaj defioj
[redakti | redakti fonton]Arbitracio elstariĝas kiel neŭtrala forumo en disputsolvado, aspirante esti la preferata forumo por uzantoj de tre malsamaj mondpartoj kaj juraj kulturoj. Malgraŭ la uzo de naciaj lingvoj, la plej ofta uzata lingvo en statistikoj de interncia arbitracio montras ke la la angla estas plej priviligiata procedura lingvo, ne kondukanta al egala ludkampo kaj krome altrudante specifan juran kulturon kaj anglajn jurprincipojn. Gi iel reflektas geopolitikan kaj kulturan superregadon. La angla ne estas neŭtrala Esperanto, kvankam multaj arbitracioj estas farataj kvazaŭ la angla estus ja Esperanto[1]. Same kiel en la 20-jarcento arbitracio donus pli grandan pezon al la franca lingvo, ne certas ke estonte novaj arbitraciaj lingvoj altrudiĝo, ekzemple la ĉina aŭ hispana. Malgraŭ la bona servo de interpretistoj, iuj lingvaj grupoj disponas pri pli bonaj interpretistoj dum aliaj estas en malfavora situacio[2].
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Kie lingvaj defioj pruvas nesupereblaj, uzantoj el neceso limigas sin al tio kio ili povas diri prefere ol diri tion kio estu dirata. Tio ofte okazas kiam arbitraciantoj estas postulataj apliki la leĝon de jurisdikcio fremada por ili kaj kies lingvon ili ne parolas.
Esperanto ne retroveblas ĝis nun en la statistikoj de gvidaj arbitraj institucioj, kvankam ĝi estis konceptita kiel neŭtrala lingvo, ne ligita al iu specifa kulturo kaj tial adoptebla en internaciaj aŭ interkulturaj rilatoj sen doni lingvan kaj politikan avantaĝon al tiuj kiuj uzas sian propran lingvon[2].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Internacia arbitracio
- Konstanta Kortumo de Arbitracio
- Mediacio
- Traktado
- Tribunalo de Arbitracio pri Sporto
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (fr, en) Charles Xavier Durand, Les menaces de l'« espéranglais», Oktobro 2007, HERMES (France) n-ro 40(40), DOI:10.4267/2042/9544
- ↑ 2,0 2,1 (en) Daniel Greineder, Arbitrators Don’t Speak Esperanto: The Difficulties and Dominance of English as a Procedural Language in Arbitration, Kluwer Arbitration Blog, la 7-an de novembro 2021.