Armenia (Romia Imperio)
Armenia ekde la fino de la 1-a jarcento estis tute aŭ parte provinco de la Romia Imperio, daŭre pridisputita kaj pribatalita kun la najbara imperio de Partoj. Post la disfalo de unueca Romia Imperio, ĝi plu apartenis al la Orientromia kaj poste Bizanca Imperio.
Kiam la Romia Respubliko ekspansiis inter la jaroj 88 kaj 63 antaŭ nia erao en tri militoj kontraŭ la regno Pontus, la Reĝlando Armenio estis transformita al Romia Protektejo en 66 / 65 antaŭ nia erao. Dum la sekvaj cent jaroj, Armenia restis sub romia influo. Meze de la 1-a jarcento, la fortiĝanta influo de la Parta Imperio danĝerigis la romian regon de la regiono, kiun restarigis armeaj kampanjoj de Gnaeus Domitius Corbulo. En 114, armeo de la romia imperiestro Trajano enkorpigis la regionon Armenia en la Romian Imperion, kaj deklaris ĝin oficiala provinco. Tre rapide post tio tamen, la romia imperiestro Hadriano en 118 rezignis pri la provinco kaj instalis la partan reganton Parthamaspates kiel reĝo de regno daŭre ligita al Romio. En 161 Armenia transiris al la Parta Imperio, kaj poste la regiono restis en daŭra disputo inter la du imperioj kaj iliaj kandidatoj por la trono de Armenia, situacio kiu restis ĝis la apero de nova potenco, la Sasanidoj.
En 363, traktato estis subskribita inter la Orientromia kaj Sasanida Persa Imperio, kaj Armenia dividiĝis inter la du potencoj. La persoj tenis la pli grandan parton de Armenia ("Persarmenia"), dum la romianoj ricevis la pli malgrandan okcidentan parton. Laŭ plia traktato de 387 la romia parto iom pligrandiĝis, sed daŭre pli-malpli kvar kvinonoj de la malnova Reĝlando Armenia restis sub persa regado.
Dum la sekvaj jardekoj, la provincaj limoj estis plurfoje refiksitaj al pluraj pli malgrandaj organizaj unuoj. En 591, traktato cedis la plej grandan parton de "Persarmenia" al la Orientromia Imperio.
|