Asizo
Tiu ĉi artikolo traktas la italan urbon Asizo. Pri la jura termino asizo vidu la artikolon asiza tribunalo. |
Assisi | |||||
komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Umbrio | ||||
Provinco | PG Peruĝo | ||||
Geografia situo | 43° 4′ N, 12° 37′ O (mapo)43.06666666666712.616666666667Koordinatoj: 43° 4′ N, 12° 37′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 424 m | ||||
Areo | 186 km² | ||||
Loĝantaro | 27 605 (2023) | ||||
Loĝdenso | 147 loĝantoj/km² | ||||
Najbaraj komunumoj | Bastia Umbra, Bettona, Cannara, Nocera Umbra, Perugia, Spello, Valfabbrica, Valtopina | ||||
Patrono | Sankta Rufino | ||||
Festa tago | 12-a de aŭgusto | ||||
Nomo de loĝantoj | assisani | ||||
Poŝtkodo | 06081 | ||||
Imposta kodo | A475 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 054001 | ||||
Telefona prefikso | 075 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | http://www.comune.assisi.pg.it/ | ||||
Asizo (itale Assisi; IFA: /asˈsizi/[1], loka prononco: /asˈsisi/) estas urbo en la itala regiono Umbrio.
Ĝi situas proksime de la provinca ĉefurbo Peruĝo ĉe monto Subazio. La komunumo etendiĝas sur areo de 186 kvadrataj kilometroj kaj havis 27 605 loĝantojn laŭ la lasta oficiala nombro de 2023.
En Asizo estis fonditaj la katolikaj monaĥaj ordenoj de la franciskanoj kaj de la klaraninoj. La fondintoj, Sankta Francisko kaj Sankta Klara, estas entombigitaj en preĝejoj dediĉitaj al ili: la Baziliko Sankta Francisko kaj la Baziliko Sankta Klara. En 1756 la Baziliko Sankta Francisko nomumiĝis kvina granda baziliko de la Latina Eklezio, kaj en 1906 la la Baziliko Sankta Maria de la Anĝeloj en Asizo nomumiĝis sesa Granda Baziliko (ĉiuj aliaj kvar estas en Romo). Pro tiuj preĝejoj Asizo iĝis la dua plej grava pilgrimejo de katolikismo post Romo.
La Baziliko Sankta Francisko kun la du pliaj bazilikoj kaj aliaj franciskanejoj de la urbo ekde la jaro 2000 apartenas al la monda kultura heredaĵo laŭ UNESKO.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]En 1997 la Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis en la urbo, kaj la kongresanoj spektis esperantlingvan muzikalon pri la vivo de Francisko de Asizo.
En 2016 la jara kongreso de la Itala Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj estis en Asizo.
En 2020 la Itala Esperanto-Federacio okazigos la Italan Kongreson de Esperanto en Asizo.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Propercio, romia poeziisto
- sankta Rufino, episkopo kaj martiro (3-a jarcento)
- sankta Francisko
- sankta Klara
- Tullio Cianetti
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ DiPI Online - Dizionario di Pronuncia Italiana (itale). Alirita 2023-05-01 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- http://www.assisi.com
- http://www.porziuncola.org/tedesco/ted.htm
- http://www.assisionline.net/assisideno4.mv Arkivigite je 2005-08-30 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.assisi.com
- http://www.calendimaggiodiassisi.it
- http://www.tordandrea.com
|