Béla Schick
Aspekto
Béla Schick | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de julio 1877 en Balatonboglár |
Morto | 6-an de decembro 1967 (90-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Lingvoj | hungara • germana • angla |
Ŝtataneco | Hungario Usono |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | pediatro universitata instruisto |
Béla Schick [ŝik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schick Béla estis hungardevena aŭstra kaj usona infankuracisto, profesoro.
Béla Schick [1] naskiĝis la 16-an de julio 1877 en Balatonboglár. Li mortis la 30-an de oktobro 1967 (laŭ alia informo en la 6-a de decembro) en Novjorko.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Schick akiris medicinan diplomon en Graz en 1900, post 2 jaroj li eklaboris en kliniko de Vieno. Kun Clemens von Pirquet li kreis teston pri difterio en la 1900-aj jaroj. En 1907 li ekinstruis en la sama urbo en la universitato. En 1912 li estis nomumita privata profesoro. En 1923 li translokiĝis al Novjorko, kie li laboris en hospitalo ĝis 1942 (ĝis la pensiuliĝo). De 1936 li ankaŭ estis profesoro en Universitato Kolumbio.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Die Serumkrankheit (1905) kun Clemens von Pirquet
- Scharlach (1912) kun Theodor Escherich
- The care of your child from infancy to six. (1949) kun William Rosenson
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en sia naskiĝdomo