Beatriz Galindo
Beatriz Galindo | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Beatriz Galindo | ||
Naskonomo | Beatriz Galindo | |
Naskiĝo | en Salamanko, [[Dosiero:Lua‑eraro: bad argument #2 to 'formatDate': invalid timestamp 'nekonata valoro'.|20px|link=]] Reĝlando de Kastilio | |
Morto | 23-an de novembro 1535 en Madrido, Reĝlando de Kastilio | |
Tombo | Convento de la Concepción Jerónima (es) (–1891) vd | |
Lingvoj | meza hispana lingvo • renesanca latino • greka vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando de Kastilio vd | |
Alma mater | Universitato de Salamanko vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Gaspar de Gricio (en) vd | |
Edz(in)o | Francisco Ramírez de Madrid (en) (1491–1501) vd | |
Infanoj | 2 | |
Profesio | ||
Alia nomo | la Latina vd | |
Okupo | verkisto kuracisto renesanca humanisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Beatriz Galindo, nomata «la Latina» (n. en Salamanko, ĉ. 1465 – m. en Madrido, la 23-a de novembro 1534), estis hispana verkisto kaj humanisto, instruistino de la reĝino Izabela kaj ŝiaj gefiloj. Galindo estis unu el la plej kleraj virinoj de tiu epoko. Kelkaj historiistoj datigas ŝian naskiĝjaron en 1464 aŭ 1474.
Beatriz Galindo naskiĝis en familio de hidalgoj el zamora deveno, antaŭe riĉa, poste iom malriĉiĝis. El inter ŝiaj fratinoj, ŝi estis elektita por monaĥiniĝi, pro kio la gepatroj decidis ke ŝi ĉeestu klasojn pri Gramatiko en unu el la institucioj dependantaj de la Universitato de Salamanko. Ŝi estis tre lerta kaj kapabla en la latina lingvo, ne nur en tradukado aŭ legado de klasikaj tekstoj, sed ankaŭ, nur 15jara, sufiĉe flue parolis la lingvon. Ŝia famo disvastiĝis tra Salamanko kaj poste tra la Reĝlando de Kastilio kaj estis ekkonata kiel «La Latina». Ŝi estis speciale allogata de Aristotelo. En 1486, kiam ŝi prepariĝis por eniri en la monaĥinejon, estis vokata de la reĝino Izabela la Katolika al la Kortego. Ŝia vivo en la Kortego ne nur limiĝis al la instruado, sed ankaŭ kiel rakontas Lucio Marineo Sículo, la reĝino alte estimis ŝiajn konsilojn.
Beatriz edziniĝis en decembro 1491 al la kapitano artileriano kaj konsilanto de la Katolikaj Gereĝoj, Francisco Ramírez de Madrid, geedziĝo al kiu la Katolikaj Gereĝoj donacis 500.000 maravediojn, ŝi havis du filojn, Fernán kaj Nuflo. Vidviniĝis en 1501, retiriĝante sin de la kortego kaj loĝante en ŝia rezidejo en Madrido, tie kie hodiaŭ troviĝas la Palaco de Viana.
Oni ŝuldas al ŝi la fondiĝon de la hospitalo de la Sankta Kruco (1506) kaj la Monaĥejo de la Ĥeronima Koncipiĝo en Madrido (al kiu ŝi lasis sian bibliotekon) kaj oni atribuas al ŝi latinlingvajn poemojn kaj kelkajn Komentariojn pri verkaĵoj de Aristotelo. Ŝi verkis poemojn en la latina kaj studis teologion kaj medicinon.
La Kvartalo La Latina de Madrido prenas sian nomon de la kromnomo de Beatriz Galindo, ĉar tiu estas la madrida kvartalo kie ŝi vivis. Ankaŭ ekzistas statuoj je ŝia omaĝo en Salamanko, ŝia naskiĝurbo kaj en Madrido.