Berilia karbonato
Berilia karbonato | |||
Kemia formulo | |||
Berilia karbonato | |||
Blankaj kristaloj de berilia karbonato. | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
CAS-numero-kodo | 13106-47-3 | ||
ChemSpider kodo | 55490 | ||
PubChem-kodo | 61577 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | blanka, nebrulema solidaĵo[1][2] | ||
Molmaso | 67,9452g mol−1 | ||
Denseco | 1,67 g/cm−3 | ||
Fandpunkto | 110°C [3] | ||
Bolpunkto | 333,6°C [4] | ||
Ekflama temperaturo | 169,8°C [5] | ||
Solvebleco | Akvo:0,218 g/L Malkomponiĝas en varma akvo, nesolvebla aŭ malmulte solvebla en malvarma akvo. | ||
Mortiga dozo (LD50) | >2000 mg/kg (buŝe) | ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H301, H330, H315, H319, H317, H335, H372 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P301+310, P305+351+338, P320, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Berilia karbonato aŭ karbonato de berilio estas organika kombinaĵo rezultanta el interagado de la berilia hidroksido kaj karbonata acido. Ĝi estas blanka, nebrulema solidaĵo, nesolvebla en akvo. Berilia karbonato posedas 1 beriliatomon, 1 karbonatomon kaj 3 oksigenatomojn. Berilia karbonato uzatas en kemiaj sintezoj kaj en la preparado de karbonataĵoj kaj beriliaj derivaĵoj.
Estas tri formoj raportitaj, anhidra, tetrahidrato kaj baza berilia karbonato. La anhidra formo estas raportita kiel malstabila, malkomponiĝanta al berilia oksido kaj karbona duoksido, kaj postulanta stokadon sub CO2. La tetrahidrata laŭdire estas formata kiam CO2 estas bobelata en solvaĵo de Be(OH)2 kaj ankaŭ laŭdire estas simile malstabila.
Baza berilia karbonato estas miksita salo, kiu povas esti preparita per la reakcio de berilia sulfato kaj amonia karbonato, kaj enhavas kaj karbonatajn kaj hidroksidajn jonojn, kun formulo Be2CO3(OH)2. Berilio (Be; CAS No. 7440-41-7) troviĝas en la terkrusto je meza koncentriĝo de proksimume 2.8-5.0 mg/kg. Berilio estis malkovrita de Louis Nicolas Vauquelin en la 1797-a kaj unue izolita de Friedrich Wöhler kaj Antoine Bussy en la 1828-a.
Elementa berilio en ĝia elementa formo havas grizan metalan aspekton. Ĝi estas mola metalo, kiu estas kaj forta kaj fragila; ĝia malalta denseco kaj alta varmokondukteco igas ĝin utila por aerospacaj kaj armeaj aplikoj.
Sintezoj
[redakti | redakti fonton]Sintezo 1
[redakti | redakti fonton]- Preparado per agado de fosgeno kaj berilia hidroksido:
Sintezo 2
[redakti | redakti fonton]- Preparado per traktado de karbonata anhidrido kaj berilia hidroksido:
Sintezo 3
[redakti | redakti fonton]- Preparado per reakcio de karbonata acido kaj berilia klorido:
Sintezo 4
[redakti | redakti fonton]- Preparado per interagado de natria karbonato kaj berilia klorido: