Braubach
Aspekto
Braubach | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||||
Distrikto | Distrikto Rhein-Lahn | |||||
Komunumaro | komunumaro Loreley (ĝis junio 2012 komunumaro Braubach) | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 02627 | |||||
Poŝtkodo | 56338 | |||||
Aŭtomobila kodo | EMS | |||||
Oficiala Municipokodo | 07141501 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Rita Wolf | |||||
Titolo de komunumestro | Bürgermeister | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Friedrichstr. 12 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 2975 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 16′ N, 7° 39′ O (mapo)50.2747222222227.6461111111111Koordinatoj: 50° 16′ N, 7° 39′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 65 m | |||||
Areo | 20,26 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.braubach.de/ | |||||
Braubach estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rhein-Lahn de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 2 975 loĝantojn.
La Marksburg estas montburgo el la 12-a jarcento[1] supre de la urbeto Braubach ĉe la Rejno. Ĝi staras sur ardeza konuso en alteco de 160 m s.m. kaj estas la ununura burgo, kiu neniam estis detruita ĉe la meza Rejno.
La kastelo Philippsburg estas kastelo ĉe la suda urborando de Braubach. Ekde 1999 ĝi gastigis la Eŭropan burgoinstituton. Pro multaj alikonstruoj ankoraŭ restis malmulte da originaĵoj. Nur la ŝtuparturo ĉe la okcidenta loĝdomo kaj du pordegokonstruaĵoj kun trabfakaj gabloj estas konservataj.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Die Unbesiegbare: Marksburg en magazina aldonaĵo de la gazeto Kölner Stadt-Anzeiger, paĝo 7, 2-a/3-a de aprilo 2011