Buŝido
Buŝido (japane 武士道, laŭvorte „vojo (do aŭ tao) de la militisto (buŝi)“; romaji-e Bushidō) nuntempe estas la konduta regularo kaj la filozofio de la japana armea nobelaro en la malfrua japana mezepoko – la samurajoj. Sian popularecon kaj konatecon ekster Japanio la termino aparte dankas al la dum 1899 anglalingve publikigita libro Bushido – the Soul of Japan ("Buŝido – la animo de Japanio") de Inazo Nitobe (Nitobe Inazo). Laŭ tiu libro Buŝido estas neskribe fiksita kodekso. La vorto en Japanio unuafoje aperis dum la 17-a jarcento.
La sep virtoj de Buŝido (el "Buŝido – la animo de Japanio" de Nitobe Inazo)
[redakti | redakti fonton]- Gi (義): justo
- Ju (勇): kuraĝo
- Jin (仁): bono
- Rej (礼}: afableco aŭ respekto
- Makoto (誠) aŭ Ŝin (真): vero kaj sincero
- Meijo (名誉): honoro
- Ĉugi (忠義): fideleco aŭ Ĉu (忠): lojalecos
Historia prijuĝo
[redakti | redakti fonton]Buŝido estis kodekso de virtoj kaj ne rajtas esti komprenata kiel fonto pri historia vereco, kion facilas kompreni laŭ la eventoj de la japana historio: Samkiel inter la mezepokaj nobelaj kavaliroj en Eŭropo ankaŭ inter la samurajoj fakte oftis perfido, subaĉeto, fia murdo kaj ŝanĝado de partioj.
La filozofio de Buŝido influis iujn bataloartojn, kiuj praktikiĝis per samurajaj armiloj, kiel ankaŭ senarmilajn bataloartojn (ekzemple iujn stilojn de karateo). Tiu filozofio mem forte influiĝis de la Zen-budhismo.