Cĥinvalo
Cĥinvalo [1] | |||||
---|---|---|---|---|---|
osete Цхинвал/Чъреба · kartvele ცხინვალი | |||||
urbo komunumo en Kartvelio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Sud-Osetio / Kartvelio | ||||
Fondita | 1398 | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 7300 | ||||
Telefonkodo | (+7) 997 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Ромео Хугаев (Romeo Ĥugajev)[2] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 32 699 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 873 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 42° 14′ N, 43° 58′ O (mapo)42.22566143.970072Koordinatoj: 42° 14′ N, 43° 58′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 50 m | ||||
Areo | 17,46 km² (1 746 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC +3 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Tskhinvali [+] | |||||
Cĥinvalo[1] (osete Цхинвал oficiale, Cĥinval, same en la rusa, ĝis 2008 Цхинвали, Cĥinvali, neoficiale en la oseta ankaŭ Чъреба, Ĉ'reba, kartvele ცხინვალი, Cĥinvali) estas ĉefurbo de la nur de malmultaj ŝtatoj agnoskita ŝtato Sud-Osetio, kiu laŭ Internacia juro apartenas al Kartvelio. Sekve de la moderna administra divido de Kartvelio la urbo apartenas al la Goria distrikto. Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 32 699 loĝantoj sur areo de 17,46 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 873 loĝantoj/km².
Cĥinvalo estis signife damaĝita dum la oseta-kartvela kontraŭstaro en 1991-1993 jaroj.
Dum la milito en 2008 la urbo estis grave damaĝita[3].
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 32 699 loĝantoj sur areo de 17,46 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 873 loĝantoj/km². En 2015 estis 30 432 personoj.[4] El ili tiam estis (laŭ etno):
- osetoj - 28.712
- kartveloj - 535
- rusoj - 479
- armenoj - 339
- ukrainoj - 75
- azeroj - 42
- taĝikoj - 33
- grekoj - 21
- belorusoj - 9
- abĥazoj - 8
- germanoj - 7
- kabardoj - 7
- tabasaranoj - 7
- ciganoj - 6
- araboj - 5
- avaroj - 4
- lezgoj - 4
- moldavoj - 4
- tataroj - 4
- karaĉajoj - 3
- kirgizoj - 3
- ĉeĉenoj - 3
- asirianoj - 3
- aliaj etnoj - 120
El ili tiam estis (laŭ civitaneco):
Rango | Ŝtato | Kvanto de civitanoj |
---|---|---|
1 | Sud-Osetio | 28.416 |
2 | Rusio | 1850 |
3 | Ne deklaris civitanecon | 89 |
4 | Armenio | 27 |
5 | Sen civitaneco | 23 |
6 | Kartvelio | 9 |
7 | Azerbajĝano | 8 |
8 | Taĝikio | 5 |
9 | Ukrainio | 4 |
10 | Kazaĥio | 1 |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Esperanta nomo Cĥinvalo laŭ mapo "17a" de la "Poŝatlaso de la mondo" de 1971, Prago, la ĝis nun sola renoma atlaso en Esperanto.
- ↑ ruslingva bonvenigo de la urbestro (aktuala en 2024, jen en pli-malpli-traduko)
- ↑ United Nations High Commissioner for Refugees UNHCR – UNHCR secures safe passage for Georgians fearing further fighting. UNHCR. Alirita 21 August 2015 .
- ↑ http://ugosstat.ru/wp-content/uploads/2017/06/Itogi-perepisi-RYUO.pdf