Gainesville (Florido)
Gainesville | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono urbego academic enclave (en) kantona sidejo vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 141 085 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 858 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 29° 40′ N, 82° 20′ U (mapo)29.665277777778-82.336111111111Koordinatoj: 29° 40′ N, 82° 20′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 54 m [+] | ||||
Areo | 164,428812 km² (1 644 2.8 812 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Gainesville, Florida [+] | |||||
Gainesville estas grandurbo en Usono, en subŝtato Florido, en distrikto Alachua. Ĝi estas grava universitata urbo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Koordinatoj: 29° 39′ N, 82° 19′ U (mapo)29.65-82.316666666667
- Areo: 127 km²
- Loĝantaro: 125.326 (en 2011)
- Supermara alteco: 54 m
- Horzono: UTC-5h (en somero UTC-4h)
- Poŝtkodo: 32601–32614, 32627, 32635, 32641, 32653
- Telefonkodo: 352
Geografio
[redakti | redakti fonton]Gainesville situas sur ebenaĵo en la sudorienta parto de Usono, en la meza parto de Florido.
Historio
[redakti | redakti fonton]En tiu loko indianoj vivis jam en la 9-a jarcento. Post malkovro de Ameriko hispanoj alvenis, kiuj paŝtis brutojn. En 1853 oni konstruis fervojon, en la sekva jaro Gainesville estis oficiale fondita.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Gainesville havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 14-27 °C. La varmo kulminas inter junio-julio (foje kun 39 °C), la malvarmo dominas inter novembro-aprilo (foje eĉ frostas kaj neĝas). Jare pluvas po 1256 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte en aŭgusto, plej malofte en oktobro.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Gainesville havas flughavenon kaj ĉefŝoseajn kontaktojn kun Miamo kaj Atlanta.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Universitato de Florido
- hotelo Thomas 1919
- teatro, pli frue poŝto 1913
- preĝejo 1913
- plej alta domo 1937
- Florida Muzeo de Natura Historio kaj pri artoj
- botanika ĝardeno
- bestoĝardeno
Gravuloj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Angla Vikipedio