Galo (unuo)
Aspekto
La galo[1] (mallongigo: Gal[2]:Tableau 8) estas la mezurunuo de akcelo en la CGS-sistemo.
Difino
[redakti | redakti fonton]Unu galo estas la akcelo, kiu pligrandigas la rapidon po unu cm/s en sekundo. Ekvacie,
- .
Historio
[redakti | redakti fonton]La galo nomiĝas laŭ la itala fizikisto Galilejo; pro tio, ke la unuo nomiĝis laŭ propra nomo, la mallongigo Gal estas majuskla. Ĝi estas ofte uzata por geofiziko kaj geodezio.[2]:Tableau 8
La galo, kiel parto de la arkaika CGS-sistemo, estas nun arkaika, kaj nun oni uzu la mezurunuon metro en kvadrata sekundo (m/s2) de la Internacia Sistemo de Unuoj.