Geografio de Israelo
La geografio de Israelo estas tre diversa, kun dezertoj sude, kaj neĝo-pintaj montoj norde. Israelo estas en la orienta pinto de la Mediteranea Maro en Okcidenta Azio.[1] Ĝi limas norde kun Libano, nordoriente kun Sirio, oriente kun Jordanio kaj Cisjordanio, kaj sudokcidente kun Egiptio kaj la Gaza Zono.[1] Okcidente de Israelo estas la Mediteranea Maro, kio formas la majoritaton de la marbordo de Israelo nome 273 km.[2] Israelo havas ankaŭ malgrandan marbordon al la Ruĝa Maro sude.
La surfaco de Israelo estas proksimume 20 770 km², kio inkludas 445 km² de interna akvo.[1][2][3] Israel longas 424 km el la nordo suden, kaj larĝas el la 114 km ĝis sia plej mallarĝa punkto de 15 km.[2] Ĝi havas ekonomian ekskludan zonon de 26,352 km².
Priskribo
[redakti | redakti fonton]En Israelo distingiĝas tri regionoj de Okcidento al Oriento, nome la jenaj:
- la ebenaĵo ĉe la mediteranea marbordo,
- la centra montoĉeno (Judea montaro) kaj la
- Jordana Valo.
Al ĉi tiuj tri regionoj, oni devas aldoni tiun de la dezerto Negevo, lokita sude de Israelo. La aridaj regionoj okupas pli ol duonon de la teritorio de Israelo. Kvankam granda parto de tiu teritorio estas senhoma, en la valoj abundas la iridojn, kaj ankaŭ la arboj kiel pinoj, eŭkaliptoj, olivujoj kaj akacioj.
Israelo estas en la zono de Levantenio de la mondoregiono konata kiel Fekunda duonluno de Azio. La lando estas en la orienta pinto de la Mediteranea Maro, limigita de Libano norde, Sirio nordoriente, Jordanio kaj Cisjordanio oriente, kaj Egipto kaj la Gaza Zono sudokcidente. Ĝi kuŝas inter latitudoj 29° kaj 34° N, kaj longitudoj 34° kaj 36° E (Or).
La suverena teritorio de Israelo (laŭ la limigaj linioj de la Interkonsentoj por Batalhalto de 1949 kaj ekskludante ĉiujn teritoriojn konkeritajn de Israelo dum la Sestaga Milito de 1967) estas proksimume 20 770 km² de surfaco, el kio du procento estas akvo.[1] Tamen Israelo estas tiom mallarĝa (100 km je la plej larĝa punkto, kompare kun 400 km el nordo al sudo) ke la ekonomia ekskluda zono en la Mediteraneo estas duoble granda ol la terareo de la lando.[4] La totala areo sub la "de facto" juro de Israelo, inkludante la zonon de Orienta Jerusalemo kaj la areon de la Golanaj Altaĵoj, estas 22 072 km² ampleksa,[5] kaj la totala areo sub "de facto" kontrolo de Israelo, inklude la milit-kontrolita kaj nur parte Palestin-regata teritorio de la Okcidenta Riverbordo, estas 27 799 km² ampleksa.[6]
Spite sian malgrandan grandon, Israelo estas hejmo de vario de geografiaj trajtoj, el la Dezerto Negevo en la sudo al la interna fekunda Valo de Jizre'el, la montaroj de Galileo, Karmelo kaj al la Golano en la nordo. La Israela Mrborda Ebenaĵo sur la bordoj de la Mediteranea Maro estas hejmo de plej el la landa loĝantaro.[7] Oriente de la centraj altaj teroj estas la Jordana Valo, kiu formas malgrandan apartan parton de la 6 500 km longa Grand-Rifta Valo. La Jordana rivero fluas laŭlonge de la Jordana Valo, el la Monto Hermon tra la Hulaha Valo kaj la Maro de Galileo ĝis la Morta Maro, nome la plej malalta punkto de la surfaco de la Tero.[8] Pli sude estas la Arabaha Valo, kiu finas en la Akaba Golfo, kiu estas parto de la Ruĝa Maro. Unika de Israelo kaj de la Sinaja Duoninsulo estas la "maĥteŝ", aŭ tipaj eroziejoj.[9] La plej granda "maĥteŝ" en la mondo estas la Maĥteŝ Ramon en Negevo,[10] kiu estas 40 por 8 km ampleksa.[11] Israela informo pri la media statuso de la Mediteranea Baseno asertas, ke Israelo havas la plej grandan nombron de plantospecioj por kvadrata metro el ĉiuj landoj de la baseno.[12]
Klimato
[redakti | redakti fonton]Lokita inter la dezertoj de Afriko kaj Azio de unu parto, kaj de la Mediteranea, varma kaj humida maro de la alia, Israelo troviĝas en vojkruciĝo de klimataj influoj, kiuj permesas distingi ĝis kvardek malsamaj tipoj de klimato en tiel reduktita surfaco.
La termika reĝimo varias notinde kun la alteco, speciale en vintro: de la okcidento al la oriento la klimato transiĝas de tipe mediteranea al kontinenta. La montaj regionoj kutimas esti ventaj kaj tre malvarmaj, kelkfoje kun neĝadoj. La beko de la monto Hermono estas kovrita de neĝo dum la plej granda parto de la jaro, kaj Jerusalemo ĝenerale ricevas almenaŭ unu neĝadon ĉiujare.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 "Israel". Arkivigite je 2016-05-27 per la retarkivo Wayback Machine The World Factbook. Central Intelligence Agency. Alirita la 16an de novembro 2020.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Israel – Geography. U.S. Library of Congress. Alirita 8a de Aprilo 2008 .
- ↑ Federal Research Division (2004). Israel A Country Study (Paperback ed.). Kessinger Publishing, LLC. p. 8. ISBN 978-1-4191-2689-5.
- ↑ Cohen, Gili, "Israel Navy to devote majority of missile boats to secure offshore drilling rafts", 9a de Januaro 2012.
- ↑ Area of Districts, Sub-Districts, Natural Regions and Lakes. Israel Central Bureau of Statistics (11a de Septembro 2012). Alirita 13a de Junio 2013 .
- ↑ (7a de Majo 2009) “Israel (Geography)”, Country Studies. Alirita 12a de Februaro 2010..
- ↑ The Coastal Plain. Israel Ministry of Tourism. Arkivita el la originalo je 7a de Januaro 2017. Alirita 6a de Januaro 2017 .
- ↑ (1999) The Living Dead Sea. Israel Ministry of Foreign Affairs. ISBN 978-0-8264-0406-0.
- ↑ (2001) Makhteshim Country. UNESCO. ISBN 978-954-642-135-7.
- ↑ Jacobs 1998 284. "The extraordinary Makhtesh Ramon – the largest natural crater in the world ..." Jacobs, Daniel. (1998) Israel and the Palestinian Territories. ISBN 978-1-85828-248-0.
- ↑ “Makhtesh Ramon”, Jewish Virtual Library.
- ↑ Rinat, Zafrir, "More endangered than rain forests?", 29a de Majo 2008. Kontrolita 20a de Marto 2012.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Geografio kaj Klimato en la retejo de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Israelo
- Geografio kaj Naturo Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine en la retejo de la Ministerio de Turismo de Israelo
- Geografio de Israelo Arkivigite je 2017-01-11 per la retarkivo Wayback Machine en la Jewish Virtual Library