Saltu al enhavo

Georg Mentz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Mentz
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1870 (1870-03-31)
en Apolda
Morto 26-an de junio 1943 (1943-06-26) (73-jaraĝa)
en Jena
Tombo Norda tombejo (Jena) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
tombo de Georg Mentz sur la Norda tombejo

Georg MENTZ (naskiĝinta la 31-an de marto 1870 en Apolda, mortinta la 26-an de junio 1943 en Jena) estis germana historiisto pri la moderna tempo.

Vivo kaj agadoj

[redakti | redakti fonton]

Estante filo de la urbestro Hugo Mentz li trapasis la abiturientan ekzamenon en Jena antaŭ ekstudi historion ĉe la universitato samurba. Doktoriĝo sukcesis en la 1892-a jaro ĉe Ottokar Lorenz. Kvar jarojn poste venis la habilitiĝo kaj en 1901 li ekdocentis; en 1910 li fariĝis eksterorda, en 1923 orda profesoro en Jena.

Mentz okupiĝis pri la historio de Germanujo en la 16-a kaj 17-a jarcentoj kaj pri la landa historio de Turingio (ekz. Dukujo de Vajmaro; biografio de Johano Frederiko la Grandanima). Famiĝis li per la en 1913 aperinta manlibro pri germanuja historio dum Reformacio, kontraŭreformacio kaj la Tridekjara milito.

Inter 1931 kaj 1940 li gvidis la historiistan klubon Verein für Thüringische Geschichte por kies organo li ĉefredaktoris. En 1937 li iĝis honora membro de la ĵus fondita Historia komisiono por Turingio.

Politike li favoris Friedrich Naumann estante de 1918 membro de la maldekstra-liberalisma partio DDP (Deutsche Demokratische Partei). Li aktivis ankaŭ ĉe VDA (Verein für das Deutschtum im Ausland), societo por eksterlande vivantaj germanoj. Ĝin li eniris en 1897; la turingian filion de VDA li estris inter 1907 kaj 1933. Okaze de la datreveno 70-a de la naskiĝtago gratulantoj substrekis lian pioniran engaghighon tiurilatan.

En 1910 li edzinigis la pentristinon Frida Mentz-Kessel; la paro havis du filinojn.

Verkoj(elekto)

[redakti | redakti fonton]

monografioj kaj eseoj

[redakti | redakti fonton]
  • Ist es bewiesen, daß Trithemius ein Fälscher war?, Frommann, Jena 1892 (= disertacio, Jena 1892), Archive.
  • Johann Philipp von Schönborn, Kurfürst von Mainz, Bischof von Würzburg und Worms 1605–1673. Ein Beitrag zur Geschichte des siebzehnten Jahrhunderts. Fischer, Jena 1896–1899 (habilitiĝo 1896, dua parto 1899), Archive.
  • Die deutsche Publizistik im 17. Jahrhundert. Ein Vortrag, Hamburg 1897.
  • Die Bedeutung der Kriegssammlungen. Ĉe: Mitteilungen. Verband deutscher Kriegssammlungen (1919), Heft 3, p. 76–80 (interrete).
  • Deutsche Geschichte im Zeitalter der Reformation, der Gegenreformation und des Dreißigjährigen Krieges 1493–1648. Ein Handbuch für Studierende. Mohr, Tübingen 1913.
  • Europäische Geschichte im Zeitalter Karls V., Philipps II. und der Elisabeth. Teubner, Leipzig und Berlin 1921 (= Geschichte der neueren Zeit, 2, Aus Natur und Geisteswelt, 528).
  • Ludwig XIV., sein Reich und seine Zeit. Mit einer Zeittafel. Schroeder, Bonn und Leipzig 1922 (= Bücherei der Kultur und Geschichte. Bd. 24).
  • Weimarische Staats- und Regentengeschichte vom Westfälischen Frieden bis zum Regierungsantritt Carl Augusts, ĉe: Erich Marcks, Willy Andreas (eld.): Carl August. Darstellungen und Briefe zur Geschichte des weimarischen Fürstenhauses und Landes, Frommann, Jena 1936.
  • Ein Jahrhundert thüringischer Geschichtsforschung. Dem Gesamtverein der deutschen Geschichts- und Altertumsvereine zu seiner Jahresversammlung in Gotha am 19.–24. September 1937 dargebracht vom Verein für Thüringische Geschichte und Altertumskunde. Fischer, Jena 1937.

eldonistece kaj prilaborantece

[redakti | redakti fonton]
  • (prilab.) Johann Friedrich der Grossmütige 1503–1554. Namens des Vereins für Thüringische Geschichte und Altertumskunde herausgegeben von der thüringischen historischen Kommission, 3 Teile, Fischer, Jena 1903, 1908 (= Beiträge zur neueren Geschichte Thüringens, Bd. 1), Teil 1, Archive, Teil 2, Archive, Teil 3, Archive.
  • (eld.) Die Wittenberger Artikel von 1536 (Artickel der christlichen lahr, von welchen die legatten aus Engelland mit dem herrn doctor Martino gehandelt anno 1536). Lateinisch und deutsch zum ersten Male. Deichert, Leipzig 1905 (= Quellenschriften zur Geschichte des Protestantismus, Heft 2).
  • (prilab.) Handschriften der Reformationszeit, Marcus & Weber, Bonn 1912 (= Tabulae in usum scholarum, 5).
  • (prilab.) Namenverzeichnis, ĉe: Regesta diplomatica necnon epistolaria historiae Thuringiae / Namens des Vereins für Thüringische Geschichte und Altertumskunde, eldonis Otto Dobenecker, Band 4: 1267–1288, Teil 3. Fischer, Jena 1939.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • August Ludwig Degener: Degeners Wer Ist´s? Band 10. 1935, p. 1057
  • Uwe Hoßfeld u. a. (eld.): Kämpferische Wissenschaft. Studien zur Universität Jena im Nationalsozialismus, Böhlau, Weimar 2003, p. 915.
  • Georg Mentz zum 70. Geburtstag. 31. März 1940. Ĉe: Zeitschrift des Vereins für thüringische Geschichte und Altertumskunde. Bd. 34, 1940, p. VI. (interrete).
  • Lothar Frede, Willy Flach: Georg Mentz 1870–1943. Ĉe: Zeitschrift des Vereins für Thüringische Geschichte und Altertumskunde. Bd. 37, 1943, p. 7 ff. (interrete).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]