Grekaj eŭro-moneroj
€ |
La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 20 el la 27 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Grekio, kaj de 4 nemembraj ŝtatetoj ene de la Eŭropa Unio. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn. La grekajn eŭro-monerojn produktigas la centra Banko de Grekio.
Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde ĉiam sama desegnaĵo (ekzemple Estonio kaj Irlando) aŭ simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio kaj Nederlando) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Grekio kaj Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.
Bildoj de la naciaj flankoj de la grekaj eŭro-moneroj
Eŭro-moneroj | |
---|---|
Eŭrozono | |
Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj | |
| |
Ontaj membroj de la Eŭrozono | |
Ĉiu greka eŭro-monero havas sian propran desegnaĵon, kiun desegnis Georgios Stamatopulos. La nacia flanko de la grekaj moneroj, nature, sed unike inter la aliaj naciaj moneroj, montras la valoron de la monero per grekaj literoj. La eŭro-cendo nomiĝas lepto (greke λεπτό [lepto], plurale λεπτά [lepta]).
0,01 € | 0,02 € | 0,05 € |
---|---|---|
de la 5-a jarcento a.K. |
de la frua 19-a jarcento. |
|
0,10 € | 0,20 € | 0,50 € |
greka poeto 1757—1798 |
greka ŝtatisto 1776—1831 |
greka politikisto 1864—1936 |
1,00 € | 2,00 € | 2,00 € memorigaĵo |
de Ateno el la 5-a jarcento a.K. bildigante strigon |
fare de Zeŭso en formo de taŭro |
28-aj Olimpiaj ludoj en Ateno, 2004 |
La ĉirkaŭo de la 2 € monero surhavas la vortojn Greka Respubliko, greklingve kaj greklitere ΕΛΛΗΝΙΚΗ ΔΗΜΟΚΡΑΤΙΑ [Elliniki Dimukratia].
Vidu ankaŭ la paĝoj pri
- bildoj de komunaj flankoj de eŭro-moneroj
- la komuna valuto Eŭro
- la antaŭa nacia valuto moderna greka draĥmo
Eksteraj ligiloj
- paĝoj de la Eŭropa Centra Banko en Frankfurto-ĉe-Majno
- paĝoj de la centra banko de Grekio
- paĝo germanlingva pri la unua speciala 2-eŭra monero de la Eŭrozono - la greka eldono pri la someraj olimpiaj ludoj de 2004 Arkivigite je 2006-02-11 per la retarkivo Wayback Machine
- paĝoj anglalingvaj pri diversaj aldonaj oraj kaj arĝentaj memorigaj moneroj (10- kaj 100-eŭraj) pri la someraj olimpiaj ludoj de 2004