Saltu al enhavo

Die Liebe der Danae

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Die Liebe der Danae
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 20-a jarcento
vdr

Die Liebe der Danae (eo: La amo de Danao) estas opero de Richard Strauss (verknumero op. 83), kiun li nomis „serena mitologio en tri aktoj“. Ĝi estas la antaŭlasta muzikteatra verko de la komponisto kaj ekestis inter 1938 kaj 1940. La libreto devenas de Joseph Gregor, kiu inkluzivis i. a. koncepton de Hugo von Hofmannsthal.

Strauss studas la pianopartituron (1945)

Ekestohistorio

[redakti | redakti fonton]

La unua prezentado estis planita kadre de la festivalo de Salcburgo en 1944. Post la atenco de la 20-a de julio 1944 kontraŭ Hitler tamen la festivalo estis malanoncata. Anstataŭe la 16-an de aŭgusto 1944 okazis nur unua kaj ununura prezentado laŭ formo de publika ĉefa provludo, je kiu sub direktado de Clemens Krauss kantis Viorica Ursuleac la titolrolon, Hans Hotter Jupiteron kaj Horst Taubmann Midason. Reĝisoris Rudolf Hartmann, la scenaranĝaĵon kreis Emil Preetorius. Ĉar ne jam ekzistis presita notomaterialo, la verko estis provludata el la manskribaĵo.

La oficiala unua prezentado okazis do post la morto de Strauss la 14-an de aŭgusto 1952 en la Granda Festivaldomo dum la festivalo de Salcburgo. Muzikdirektisto, reĝisoro kaj scenaranĝisto estis la samaj kiel en 1944, kantis Annelies Kupper (Danao), Josef Gostic (Midaso) kaj Paul Schöffler (Jupitero).

En la tronhalo de Polukso, reĝo de Eoso, ties kreditoroj estas renkontiĝintaj por rericevi de la alte ŝuldohavanta reganto sian monon. Por akiri tion, tiu ĉi vidis nur unu esperon, nome dissendi siajn kvar nepojn kun la bildo de la filino, por ke tiu ĉi estu edzinigota kun riĉulo. Edzokandidato estas rapide trovita: temas pri la ororeĝo Midaso de Lidio. Dum tio Danao sonĝas de oropluvo. Tiun ĉi travivaĵon ŝi priskribas al sia servistino Ksantea, kiam tiu ĉi anoncas, ke nova kandidato alvenos. En la kolonaro de la palaco la hejmenvenintaj kvar reĝoj prezentas la donacon de Midaso, ora florbranĉo. En ĉi tiu momento estas anoncata la alveno de la ororeĝo, kiu tamen sinprezentas kiel ties amiko kaj „portanto de la oro“ Kristororo. Konfuzita Danao enamiĝas en la mesaĝiston, kaj kiam aperas la „vera“ Midaso, la transvestiĝinta Jupitero, kantante varbokanton, ŝi kolapsas subigita de siaj sentoj.

Orkestra instrumentado

[redakti | redakti fonton]

Fluteto, 3 flutoj (2-a kaj 3-a ankaŭ fluteto), 2 hobojoj, angla korno, klarneto en E♭ (ankaŭ en D kaj C), 2 klarnetoj en B♭, tenorklarneto, basklarineto en B♭, 3 fagotoj, kontrafagoto, 6 konoj, 4 trumpetoj, 4 trombonoj, tubjo, timbaloj, frapinstrumentoj (2 ludisto: kampaneto, tamburino, triangulo, cimbalo, tamburego, tambureto, tamo), 2 harpoj, celesto, piano 16 unuaj violonoj, 16 duaj violonoj, 12 vjoloj, 10 violonĉeloj, 8 kontrabasoj[1]

Apartaĵoj

[redakti | redakti fonton]

La rolo de Jupitero estas tre altregistra por la baritono; ĝi moviĝas en tonamplekso de G ĝis g', plejofte tamen inter g kaj g'. Pro tio Strauss kompletigis plurajn partojn de la partituro per transponiloj, kiuj ebligas malaltenŝovi ĉiujn voĉojn en pli agrablan tonalon por la kantisto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Richard Strauss: Die Liebe der Danae. Heitere Mythologie in drei Akten von Joseph Gregor, op. 83. Studopartituro (= Richard-Strauss-Edition. Sämtliche Bühnenwerke. Vieno kaj Majenco 1996, Orkestra instrumentado

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]