Eŭropa Kultura Ĉefurbo
Aspekto
Eŭropa Kultura Ĉefurbo | ||
---|---|---|
honorigo • event sequence | ||
Komenco | 1985 vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Eŭropa Kultura Ĉefurbo estas titolo donata por unu jaro al urbo (aŭ du urboj) de la Konsilio de la Eŭropa Unio.
Ĝis 1999 la titolo oficiale nomiĝis Kultururbo de Eŭropo, ek de 2005 ĝi estas Kultura Ĉefurbo de Eŭropo.
La ideon de kultura ĉefurbo origine proponis Melina Mercouri, kulturministro de Grekio. La nuna procedo de elekto kaj nomumo ekvalidis nur en 1999. Laŭ ĝi la Eŭropa Komisiono, konsiderante la opinion de la Eŭropa Parlamento, proponas al la Eŭropa Konsilio la urbo(j)n, kiu(j)n ĝi nomumu.
Listo de la Kulturaj Ĉefurboj
[redakti | redakti fonton]- 1985: Ateno (Grekio)
- 1986: Florenco (Italio)
- 1987: Amsterdamo (Nederlando)
- 1988: Berlino (Germanio)
- 1989: Parizo (Francio)
- 1990: Glasgovo (Britio)
- 1991: Dublino (Irlando)
- 1992: Madrido (Hispanio)
- 1993: Antverpeno (Belgio)
- 1994: Lisbono (Portugalio)
- 1995: Luksemburgo (Luksemburgio)
- 1996: Kopenhago (Danio)
- 1997: Tesaloniko (Grekio)
- 1998: Stokholmo (Svedio)
- 1999: Weimar (Germanio; tiuokaze inaŭguritis la nova Vajmarhalo)
- 2000: Avinjono (Francio), Bergeno (Norvegio), Bolonjo (Italio), Bruselo (Belgio), Helsinko (Finnlando), Krakovo (Pollando), Prago (Ĉeĥio), Rejkjaviko (Islando), Santiago de Compostela (Hispanio)
- 2001: Porto (Portugalio) – Roterdamo (Nederlando)
- 2002: Salamanca (Hispanio) – Bruĝo (Belgio)
- 2003: Graz (Aŭstrio)
- 2004: Lille (Francio) – Ĝenovo (Italio)
- 2005: Cork (Irlando)
- 2006: Patras (Grekio)
- 2007: Luksemburgo – Sibiu (Rumanio)
- 2008: Liverpool (Anglio) – Stavanger (Norvegio)
- 2009: Linz (Aŭstrio) – Vilno (Litovio)
- 2010: Essen (Germanio) – Pécs (Hungario) - Istanbul (Turkio)
- 2011: Turku (Finnlando) – Talino (Estonio)
- 2012: Guimarães (Portugalio) - Mariboro (Slovenio)
- 2013: Marsejlo Provencio (Francio) – Košice (Slovakio)
- 2014: Riga (Latvio) – Umeå (Svedio)[1]
- 2015: Mons[2] (Belgio) - Plzeň (Ĉeĥio)
- 2016: Vroclavo (Pollando) - Donostio (Hispanio)
- 2017: Arhuzo (Danio), Pafo (Kipro)
- 2018: Leeuwarden (Nederlando), La-Valeto (Malto)
- 2019: Matero (Italio), Plovdiv (Bulgario)
- 2020: Rijeko (Kroatio), Galivo (Irlando)
- 2021:
- 2022: Kaŭno (Litovio), Esch-sur-Alzette (Luksemburgio)
- 2023: Timișoara (Rumanio), Veszprém (Hungario), Eleŭziso (Grekio)
- 2024: Tartu (Estonio), Bad Ischl (Aŭstrio), Bodø (Norvegio)
- 2025: Nov-Gorico (Slovenio), Chemnitz (Germanio)
- 2026: Oulu (Finnlando), Trenčín (Slovakio)
- 2027: Liepāja (Latvio), Évora (Portugalio)
- 2028: České Budějovice (Ĉeĥio), Bourges (Francio), Skopjo (Nord-Makedonio)
Fontoj, notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-08-18. Alirita 2011-01-01 .
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-07-16. Alirita 2011-01-01 .