Eŭrovizia Kantokonkurso
Tiu ĉi artikolo temas pri la kantokonkurso. Por la tuteŭropa televida komunika reto, rigardu la artikolon Eŭrovizio (reto). |
La Eŭrovizia Kantokonkurso (oficiale angle Eurovision Song Contest kaj france Concours Eurovision de la Chanson), ofte konata simple kiel Eŭrovizio, estas ĉiujara televida kantokonkurso kun partoprenantoj el diversaj landoj kies naciaj publikaj servoj de radio kaj televido estas membroj de la Eŭropa Radio kaj Televido Unio. La konkurso estas dissendata televide kaj ankaŭ radie tra Eŭropo. Lastatempe, la konkurso televidiĝis ankaŭ en aliaj partoj de la mondo.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La nomo de la konkurso devenas de Eŭrovizio (internacie: Eurovision), la televida distribua reto prizorgata de la Eŭropa Unio de Radio kaj Televido (oficiale EBU, angle: European Broadcasting Union). Ĉiu membro de EBU rajtas partopreni la konkurson, do ankaŭ afrikaj kaj aziaj landoj kiel Israelo, Maroko, Tunizio, Alĝerio, Egiptio, Libano kaj Sirio. El tiuj neeŭropaj landoj nur Israelo kaj Maroko iam partoprenis. Laŭ tradicio la internacia konkurso sursceneje okazas en la lando de la antaŭa venkinto. Escepte, pro la milito de Rusio en Ukrainio, en 2023 ĝi okazas en Britio.
Reguloj pri la prezentoj
[redakti | redakti fonton]- La kanto kaj la prezento ne povas montri politikan opinion (nova regulo pri la konkurso 2006).
- Neniu kanto rajtas daŭri pli longe ol tri minutojn.
- Neniu besto rajtas esti sur la scenejo dum la kanto.
- Neniu kanto aŭ prezento povas damaĝi la reputacion de la kantokonkurso.
- Ĉiu artisto devas havi 16 jarojn almenaŭ.
- La kanto devas esti kantata vive.
- La nacieco de la artistoj kaj la lingvo de la kanto ne devas korespondi al lando. Ekzemple Hispanio povus esti reprezentata de franca kantisto, kiu kantas anglan kanton.
Atribuado de poentoj
[redakti | redakti fonton]Post la prezentado de ĉiuj kantoj ĉiuj partoprenantaj landoj balotas per telefona balotado. Dum la duonfinalo ankaŭ landoj, kiuj partoprenas nur en la granda finalo, povas baloti. Neniu lando havas permeson voĉdoni por si. Poste ĉiu lando estas alvokata kaj devas atribui siajn poentojn. La kanto kun la plej multaj voĉoj en la nacia telefona balotado ricevis 12 poentojn, la dua 10 poentojn, la tria 8, poste 7, 6, 5 … 2, 1. En la okazo de teknikaj problemoj landa juĝistaro (konsistanta el ok personoj) havas permeson aljuĝi la poentojn.
La venkanto estas la kanto, kiu fine havas la plej multajn poentojn. Se du aŭ pli da kantoj havas fine la saman nombron de poentoj, gajnas la kanto, kiu ricevis poentojn el pli da landoj.
Por mallongigi la atribuadon de poentoj oni enkondukis novan koncepton: La landa anoncisto atribuas nur la tri plej altajn poentarojn. La poentoj 1 ĝis 7 estas montrataj aŭtomate sur la bildekrano. La koncepto estis provata unuan fojon ĉe la Junior Eurovision Song Contest en 2005 en Belgio.
Geopolitiko en la atribuado
[redakti | redakti fonton]Ekde pluraj jaroj oni konstatas, ke multaj landoj, kiuj estas politikaj, kulturaj aŭ lingvaj najbaroj, atribuas ofte 10 aŭ 12 poentojn al siaj najbaroj.
Konataj "najbaro-paroj“ aŭ -grupoj:
- Britio-Irlando
- Islando-Norvegio-Danio-Svedio-Finnlando (Nordio, oni rimarkas ofte la paron Norvegio-Danio)
- Belgio-Francio-Monako (multaj franc-parolantoj en Belgio kaj Monako balotas por Francio)
- Germanio-Turkio (pli ol unu miliono da turkoj vivas en Germanio kaj balotas por Turkio)
- Hispanio-Portugalio
- Estonio-Latvio-Litovio (baltaj ŝtatoj)
- Serbio kaj Montenegro-Kroatio-Albanio-Bosnio kaj Hercegovino-Makedonio (slava Balkanio)
- Grekio-Kipro (En 2002, 2003, 2004 kaj 2005 Grekio donis ĉiam 12 poentojn al Kipro kaj Kipro donis 12 poentojn al Grekio)
- Rusio-Belorusio
- Rumanio-Moldavio
- Belgio-Nederlando (nederlandlingvanoj en Belgio voĉdonas por Nederlando kaj inverse)
Estas rimarkeble, ke ofte la multaj ŝtatoj de sud-orienta Eŭropo (Balkanio, Hungario, Ukrainio, Rumanio, Bulgario…) atribuas siajn valoraĵojn de 8, 10 kaj 12 poentoj en la regiono.
La fuŝuloj, nulo poentoj[1]
[redakti | redakti fonton]Ekde la enkonduko de la "sistemo de 12 poentoj“ (1975), kiu validas ĝis hodiaŭ, okazis plurajn fojojn, ke kantoj ricevis neniujn poentojn de ĉiuj landoj:
- 1978: "Mil etter mil" de Jahn Teigen (Norvegio)
- 1981: "Aldri i livet" de Finn Kalvik (Norvegio)
- 1982: "Nuku pommiin" de Kojo (Finnlando)
- 1983: "Opera" de Çetin Alp and Short Wave (Turkio) kaj "¿Quién maneja mi barca?" de Remedios Amaya (Hispanio)
- 1987: "Şarkım sevgi üstüne" de Seyyal Taner & Lokomotif (Turkio)
- 1988: "Lisa, Mona Lisa" de Wilfried (Aŭstrio)
- 1989: "Það sem enginn sér" de Daníel Ágúst Haraldsson (Islando)
- 1991: "Venedig im Regen" de Thomas Forstner (Aŭstrio)
- 1994: "Lopšine mylimai" de Ovidijus Vyšniauskas (Litovio)
- 1997: "San Francisco" de Tor Endresen (Norvegio) kaj "Antes do adeus" de Célia Lawson (Portugalio)
- 1998: "Lass ihn" de Gunvor (Svislando)
- 2003: "Cry Baby" de Jemini (Britio)
- 2004: "Celebrate" de Piero & the MusicStars (Svislando en la duonfinalo)
- 2015: "Black Smoke" de Ann Sophie kaj "I Am Yours" de The Makemakes
Historio
[redakti | redakti fonton]1956 – 1959
[redakti | redakti fonton]En 1956 en Lugano (Svislando) la “The Eurovision Grand Prix“ okazis. Nur sep landoj (Belgio, Francio, Germanio, Italio, Luksemburgo, Svislando kaj Nederlando) partoprenis kaj prezentis po du kantojn. Britio preterlasis la daton pri la aliĝo kaj ne povis partopreni. Juĝistaro de 14 personoj (du el ĉiu lando) venkigis Lys Assia (Svislando) kun kanto “Refrain”.
Jam en 1957 devis ĉiu lando prezenti nur unu kanton. La konkurso okazis en Germanio; la regulo, ke la antaŭe venkinta lando prezentas la konkurson, ankoraŭ ne ekzistis.
1960 – 1969
[redakti | redakti fonton]En 1961 la nombro de la landoj jam estis kreskinta al 16. Dum la 1960-aj jaroj la sistemo de poentoj kaj balotadoj estis ŝanĝata plurajn fojojn. En 1962 la venkanta kanto povis atingi maksimume 45 poentojn, tiel ke Francio venkis kun nur 26 poentoj. Ekde 1964 ĉiu juĝistaro de lando povus atribui nur naŭ poentojn. Ekde 1966 ĉiu lando devis kanti en sia nacia lingvo – regulo kiu estis nuligita en 1999. En 1969 la malnova sistemo de poento-atribuaĵo rezultigis kvar (!) venkantojn (Francio, Nederlando, Hispanio kaj Britio).
1970 – 1979
[redakti | redakti fonton]En 1975 finfine nova sistemo de poento-atribuaĵo estis enkondukita: Ĉiu lando atribuas 1-8 poentojn kaj 10 kaj 12 poentojn al la du plej amataj kantoj. De 1973 ĝis 1976 estis suspendita la regulo, ke oni devas kanti en sia lingvo. Ĉi-tion ekspluatis la sveda grupo ABBA, kiu gajnis en 1974 per la angla kanto "Waterloo“ la konkurson kaj tiel komencis sian internacian karieron.
Inter 1977 kaj 1980 la landoj de orienta Eŭropo okazigis propran konkurson, nomitan "Intervision Song Contest“.
1980 – 1989
[redakti | redakti fonton]En 1980 partoprenis unuafoje afrikana lando: Maroko. Johnny Logan estis la unua artisto, kiu gajnis en du jaroj: 1980 kaj 1987, ambaŭ venkoj por Irlando. Irlando estas la unua lando, kiu gajnis sep fojojn la konkurson. Germanio gajnis solan fojon dum la tuta 50-jara historio de la konkurso en 1982 (Nicole kun “Ein bißchen Frieden”). En 1988 Svislando gajnis kun kanada kantisto Céline Dion. Tio estis la komenco de monda kariero por ŝi.
1990 – 1999
[redakti | redakti fonton]En 1991 finis Francio kaj Svedio kun po 146 poentoj. Laŭ la tiama regularo Svedio estis proklamata venkanto, ĉar la sveda kanto ricevis pli da 10-poentoj-atribuadoj ol la franca. Irlando gajnas kvar fojojn (1992-1994 kaj 1996). La 1990-aj jaroj estis markataj per novaj ŝanĝegoj. Post la falo de la Fera Kurteno pli kaj pli da ŝtatoj el orienta Eŭropo partoprenas. La nombro de la partoprenantoj poste devas esti limigita kaj oni enkondukis sistemon de rotacio. Ekde 1997 ekzistas la telefona balotado kaj ekde 1999 ĉiu rajtas kanti en ĉia lingvo. Unuan fojon en 1998 gajnis transseksa artisto: Dana International el Israelo.
2000 – 2009
[redakti | redakti fonton]Ekde 2001 gajnis pli kaj pli ofte baltaj ŝtatoj aŭ ŝtatoj de sud-orienta Eŭropo. La fakto, ke nur 24 landoj el eblaj 40 povis partopreni, necesigis novan sistemon: Ekde 2004 ekzistas duonfinalo kaj granda finalo. En la granda finalo konkuras la dek plej bonaj el la duonfinalo, la dek plej bonaj landoj de la antaŭa jaro kaj la financantaj “grandaj kvar“ landoj (Germanio, Francio, Britio kaj Hispanio), kune 24. Ekde 2003 ekzistas speciala konkurso por infanoj kaj junuloj (8-15 jaroj): La Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso (“Junior Eurovision Song Contest“).
2010 – 2019
[redakti | redakti fonton]Venkintoj ekde 1956 ĝis hodiaŭ
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loko | Venkanta ŝtato | Kanto kaj artisto | Titolo en Esperanto |
---|---|---|---|---|
EKK 1956 | Lugano (Svislando) | Svislando | Refrain (Lys Assia) | «Refreno» |
EKK 1957 | Frankfurto ĉe Majno (Germanio) | Nederlando | Net als toen (Corry Brokken) | «Kiel tiam» |
EKK 1958 | Hilversum (Nederlando) | Francio | Dors mon amour (André Claveau) | «Dormu, mia amo» |
EKK 1959 | Cannes (Francio) | Nederlando | Een beetje (Teddy Scholten) | «Iom» |
EKK 1960 | Londono (Britio) | Francio | Tom Pillibi (Jacqueline Boyer) | — |
EKK 1961 | Cannes (Francio) | Luksemburgo | Nous les amoureux (Jean-Claude Pascal) | «Ni, la enamiĝintoj» |
EKK 1962 | Luksemburgo (Luksemburgo) | Francio | Un premier amour (Isabelle Aubret) | «Unua amo» |
EKK 1963 | Londono (Britio) | Danio | Dansevise (Grethe & Jørgen Ingmann) | «Dancbalado» |
EKK 1964 | Kopenhago (Danio) | Italio | Non ho l'età (Gigliola Cinquetti) | «Mi ne havas la sufiĉan aĝon» |
EKK 1965 | Napolo (Italio) | Luksemburgo | Poupée de cire, poupée de son (France Gall) | «Vaksa pupo, brana pupo» |
EKK 1966 | Luksemburgo (Luksemburgo) | Aŭstrio | Merci Chérie (Udo Jürgens) | «Dankon, karulino» |
EKK 1967 | Vieno (Aŭstrio) | Britio | Puppet on a string (Sandie Shaw) | «Fadenpupo» |
EKK 1968 | Londono (Britio) | Hispanio | La, la, la ... (Massiel) | — |
EKK 19691 | Madrido (Hispanio) | Hispanio Francio Nederlando Britio |
Vivo cantando (Salomé) Un jour, un enfant (Frida Boccara) De troubadour (Lenny Kuhr) Boom bang a bang (Lulu) |
«Mi vivas kantante» «Iun tagon, infano» «Trobadoro» — |
EKK 1970 | Amsterdamo (Nederlando) | Irlando | All kinds of everything (Dana) | «Ĉiaspeca ĉio» |
EKK 1971 | Dublino (Irlando) | Monako | Un banc, un arbre, une rue (Séverine) | «Benko, arbo, strato» |
EKK 1972 | Edinburgo (Britio) | Luksemburgo | Après toi (Vicky Leandros) | «Post vi» |
EKK 1973 | Luksemburgo (Luksemburgo) | Luksemburgo | Tu te reconnaîtras (Anne Marie David) | «Vi rekonos vin» |
EKK 1974 | Brajtono (Britio) | Svedio | Waterloo (ABBA) | — |
EKK 1975 | Stokholmo (Svedio) | Nederlando | Ding-a-dong (Teach-In) | — |
EKK 1976 | Hago (Nederlando) | Britio | Save your kisses for me (Brotherhood of Man) | «Konservu viajn kisojn por mi» |
EKK 1977 | Londono (Britio) | Francio | L'oiseau et l'enfant (Marie Myriam) | «La birdo kaj la infano» |
EKK 1978 | Parizo (Francio) | Israelo | A-Ba-Ni-Bi (Yizhar Cohen & Alpha Beta) | — |
EKK 1979 | Jerusalemo (Israelo) | Israelo | Hallelujah (Gali Atari & Milk and Honey) | «Haleluja» |
EKK 1980 | Hago (Nederlando) | Irlando | What's another year (Johnny Logan) | «Kio estas plia jaro» |
EKK 1981 | Dublino (Irlando) | Britio | Making your mind up (Bucks Fizz) | «Vi decidiĝu» |
EKK 1982 | Harrogate (Britio) | Germanio | Ein bißchen Frieden (Nicole) | «Iomete da paco» |
EKK 1983 | Munkeno (Germanio) | Luksemburgo | Si la vie est cadeau (Corinne Hèrmes) | «Se vivo estas donaco» |
EKK 1984 | Luksemburgo (Luksemburgo) | Svedio | Diggi-loo diggi-ley (Herrey's) | — |
EKK 1985 | Göteborg (Svedio) | Norvegio | La det swinge (Bobbysocks) | «Lasu ĝin svingi» |
EKK 1986 | Bergen (Norvegio) | Belgio | J'aime la vie (Sandra Kim) | «Mi amas vivon» |
EKK 1987 | Bruselo (Belgio) | Irlando | Hold me now (Johnny Logan) | «Tenu min nun» |
EKK 1988 | Dublino (Irlando) | Svislando | Ne partez pas sans moi (Céline Dion) | «Ne foriru sen mi» |
EKK 1989 | Laŭzano (Svislando) | Jugoslavio | Rock me (Riva) | «Roku min» |
EKK 1990 | Zagrebo (Jugoslavio) | Italio | Insieme 1992 (Toto Cutugno) | «Kune 1992» |
EKK 1991 | Romo (Italio) | Svedio | Fångad av en stormvind (Carola Häggkvist) | «Kaptita de ŝtormvento» |
EKK 1992 | Malmö (Svedio) | Irlando | Why me (Linda Martin) | «Kial mi» |
EKK 1993 | Millstreet (Irlando) | Irlando | In your eyes (Niamh Kavanagh) | «En viaj okuloj» |
EKK 1994 | Dublino (Irlando) | Irlando | Rock'n Roll kids (Paul Harrington & Charlie McGettigan) | «Rokenrolaj infanoj» |
EKK 1995 | Dublino (Irlando) | Norvegio | Nocturne (Secret Garden) | «Nokturno» |
EKK 1996 | Oslo (Norvegio) | Irlando | The voice (Eimear Quinn) | «La voĉo» |
EKK 1997 | Dublino (Irlando) | Britio | Love shine a light (Katrina & The Waves) | «Amo briligu lumon» |
EKK 1998 | Birmingham (Britio) | Israelo | Diva (Dana International) | — |
EKK 1999 | Jerusalemo (Israelo) | Svedio | Take me to your heaven (Charlotte Nilsson) | «Portu min al via ĉielo» |
EKK 2000 | Stokholmo (Svedio) | Danio | Fly on the wings of love (Olsen Brothers) | «Flugu sur la flugiloj de amo» |
EKK 2001 | Kopenhago (Danio) | Estonio | Everybody (Tanel Padar & Dave Benton) | «Ĉiuj» |
EKK 2002 | Talino (Estonio) | Latvio | I wanna (Marie N) | «Mi volas» |
EKK 2003 | Rigo (Latvio) | Turkio | Everyway that I can (Sertab Erener) | «Ĉiel ke mi povas» |
EKK 2004 | Istanbulo (Turkio) | Ukrainio | Wild dances (Ruslana) | «Sovaĝaj dancoj» |
EKK 2005 | Kievo (Ukrainio) | Grekio | My Number One (Elena Paparizou) | «Mia numero unu» |
EKK 2006 | Ateno (Grekio) | Finnlando | Hard Rock Hallelujah (Lordi) | «Ŝtonroka Haleluja» |
EKK 2007 | Helsinko (Finnlando) | Serbio | Molitva (Marija Šerifović) | «Preĝo» |
EKK 2008 | Beogrado (Serbio) | Rusio | Believe (Dima Bilan) | «Kredu» |
EKK 2009 | Moskvo (Rusio) | Norvegio | Fairytale (Aleksander Ribak) | «Fabelo» |
EKK 2010 | Oslo (Norvegio) | Germanio | Satellite (Lena Meyer-Landrut) | «Satelito» |
EKK 2011 | Düsseldorf (Germanio) | Azerbajĝano | Running scared (Ell & Nikki) | «Kuri timigite» |
EKK 2012 | Bakuo (Azerbajĝano) | Svedio | Euphoria (Loreen) | «Eŭforio» |
EKK 2013 | Malmö (Svedio) | Danio | Only teardrops (Emmelie de Forest) | «Nur larmaĵoj» |
EKK 2014 | Kopenhago (Danio) | Aŭstrio | Rise Like A Phoenix (Conchita Wurst) | «Leviĝu kiel fenikso» |
EKK 2015 | Vieno (Aŭstrio) | Svedio | Heroes (Måns Zelmerlöw) | «Herooj» |
EKK 2016 | Stokholmo (Svedio) | Ukrainio | 1944 (Ĝamala) | «1944» |
EKK 2017 | Kievo (Ukrainio) | Portugalio | Amar pelos dois (Salvador Sobral) | «Amo duopa» |
EKK 2018 | Lisbono (Portugalio) | Israelo | Toy (Netta Barzilai) | «Ludilo» |
EEK 2019 | Tel-Avivo (Israelo) | Nederlando | Arcade (Duncan Laurence) | «Arkado» |
EEK 2020 | Roterdamo (Nederlando) | La konkurso estis nuligita pro la pandemio de malsano COVID-19. | ||
EEK 2021 | Roterdamo (Nederlando) | Italio | Zitti e buoni (Måneskin) | «Silentaj kaj bonaj» |
EEK 2022 | Torino (Italio) | Ukrainio | Stefania (Kalush Orchestra) | — |
EEK 2023 | Liverpool (Britio) | Svedio | Tattoo (Loreen) | «Tatuo» |
EEK 2024 | Malmö (Svedio) | Svislando | The Code (Nemo) | «La kodo» |
1 En 1969 estis kvar venkintoj.
Lingvoj, Esperanto kaj internaciaj kantokonkursoj
[redakti | redakti fonton]En la komenco, ekzistis neniu regulo pri la lingvo en kiu la landoj povas kanti kaj ĝis 1965 ĉiu lando uzis sian nacian lingvon. Svedio estis la unua lando kiu rompis la normon en tiu jaro partoprenante per kanto en la angla. En la venonta jaro, la organizantoj enkondukis la unuan lingvan regulon, laŭ kiu lando partoprenanta en la konkurso devas uzi unu el siaj oficiale agnoskitaj lingvoj[2].
En 1999 la Eurosong-organizantoj definitive nuligis la devigan uzon de la propra landlingvo kaj tio kondukis ekde tiam al tendenco kanti nur en la angla lingvo.
La Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso (oficiala angla nomo angle Junior Eurovision Song Contest), la kantokonkurso por infanoj kaj junuloj (8-15 jaroj) pli emas al lingva diverseco, eble pro malpli da komerca premo kaj limigita lingvokono de la partoprenantoj[3].
Ĝis nun Esperanto tute ne ĉeestis en la kantokonkurso mem, kvankam en la jaro 2006 gajnis la finna grupo Lordi kun la angla kanto Hard Rock Hallelujah en kiu kunludis klavare esperantisto (Leena Peisa). Ŝi ludis sub la pseŭdonimo "Awa" en la bando Lordi kaj sub "Lenja" en la Esperanta grupo Dolchamar[3].
Ankaŭ la islanda kantisto Páll Óskar, kvankam kantante en Esperanto la kanton Gordjöss á esperantó[4], ne kantis en Esperanto kiam li en la jaro 1997 partoprenis en la kantkonkurso Eurovision[5].
Francis Soghomonian, esperantisto kaj profesia kantverkisto de la kanto Mer ashkharh ê (Estas nia mondo) partoprenis en la armenia antaŭselektado por la konkurso Eurovision 2006 (kun paroloj en la lingvoj franca, Esperanta kaj armena), kantis la Esperantlingvan version de Sanomi (Vi kaj mi, frapkanto de Urban Trad post la EKK de 2003) dum la samjara Universala Kongreso de Esperanto en Svedio[3].
En 2016 María Villalón, kiu jam kantis en Esperanto, partoprenis en la antaŭselekta konkurso de RTVE por reprezenti Hispanion dum la Eŭrovido-Kantokonkurso en 2017 en Kievo[6].
En 2017 ankaŭ okazis jam por la kvina fojo la Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj[7]. Kuba esperantisto Guillermo Sanchez Cordero, iama kantisto de la Esperanta muzikgrupo Amindaj, sukcese partoprenis la germanan talentokonkurson DSDS (februaro 2017) de la germana televido[8].
En 2024 la brazila tenoro Sandro Machado, konata en Rumanio pro sia partopreno en la rumana versio de la televidprogramo "The Voice", kantis en Esperanto "Mi Sangas sen Vi" reprezentante tiun landon (kie li loĝas depost 2018) dum elektaj duonfinaloj de Eŭrovizio.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La "nill points" estas tre fama frazo en ĝi. Kiam Britio havis "nill points" (en 2003), estis Angla radioprezentanto Terry Wogan, kiu ŝercis dirante ke Britio estas malpopulara pro la milito en Irako.
- ↑ (eo) Langoly, La leviĝo kaj falo de lingva diverseco en Eŭrovido, Global Voices, la 6-an de majo 2023.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 Lingvoj kaj internaciaj kantkonkursoj ENa, 7-a majo 2015, konsultita la 17-an majo 2017.
- ↑ Páll Óskar, Gordjöss á esperantó
- ↑ "Minn hinsti dans (Mia lasta danco, 1997) (Islanda Eurovision kantkonkurso 1997)
- ↑ (hispana) José Garcia kaj Vicente Rido, "María Villalón: "Voy a presentar dos canciones para Eurovisión 2017", 13-a septembro 2016, konsultita la 22-an majo 2017.
- ↑ Interkultura Majrendevuo, Kaleidoskop, Revuo Esperanto 1311 (3), marto 2017, p.53, Universala Esperanto-Asocio.
- ↑ Kuba esperantisto atingas kvar milionojn, Revuo Esperanto 1311 (3), marto 2017, p.53, Universala Esperanto-Asocio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Eŭrovido-Kantokonkurso 2006
- Eŭrovido-Kantokonkurso 2007
- Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso
- Statistiko de la Eŭrovido-Kantokonkurso
- ABU TV Kanto-Festivalo
- Festivalo Sanremo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- (en) Oficiala paĝo de la Eŭrovido-konkurso
- (en) ESCtoday ĉiutagaj informoj pri la konkurso
- (en) ESC Radio - elsendanta nur kantojn de la EKK
- (eo) Lingvoj en eŭropa kanzonkonkurso, Esperanta retradio, la 15-an de majo 2017.
- Langoly (2023-05-06) La leviĝo kaj falo de lingva diverseco en Eŭrovido (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 2023-07-09. Alirita 2023-10-28 .
Eŭrovido-Kantokonkurso |
---|
1956 • 1957 • 1958 • 1959 • 1960 • 1961 • 1962 • 1963 • 1964 • 1965 • 1966 • 1967 • 1968 • 1969 • 1970 • 1971 • 1972 • 1973 • 1974 • 1975 1976 • 1977 • 1978 • 1979 • 1980 • 1981 • 1982 • 1983 • 1984 • 1985 • 1986 • 1987 • 1988 • 1989 • 1990 • 1991 • 1992 • 1993 • 1994 • 1995 1996 • 1997 • 1998 • 1999 • 2000 • 2001 • 2002 • 2003 • 2004 • 2005 • 2006 • 2007 • 2008 • 2009 • 2010 • 2011 • 2012 • 2013 • 2014 • 2015 2016 • 2017 • 2018 • 2019 • |
Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso |
2003 • 2004 • 2005 • 2006 • 2007 • 2008 • 2009 • 2010 • 2011 • 2012 • 2013 • 2014 • 2015 • 2016 • 2017 • 2018 • 2019 • 2020 • 2021 • 2022 2023 • 2024 |