East 17
East 17 | |
---|---|
dum albuma prezento en Kolonjo, en marto 2012 | |
Fondo | en 1992 |
Malfondo | en 1999, refondo en 2006 |
Ĝenro | popmuziko |
Oficiala retejo | oficiala retejo (angle) |
Muzikistaro | |
aktuale (stato de 2015)
gravaj antaŭaj membroj estas
| |
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko | |
East 17 estas tiel nomata "knaba popmuzikgrupo" el Britio. Ĝi fondiĝis en 1992 kaj aparte furoris en la 1990-aj jaroj. En 1999 ĝi malfondiĝis, sed en iom ŝanĝita kantista konsisto refondiĝis en 2006. Kiel en aliaj knabaj popmuzikgrupoj, la membroj ĉiuj kantas kaj, ofte per samaj movoj, dancas sur la scenejo - muzikiloj ne videblas dum scenejaj prezentiĝoj kaj la ne-voĉa muzika akompano estas antaŭe profesiece registrita en muzikstudio. Tiun akcenton de sceneja prezentado respegulas la fakto ke en 1995 ili honoriĝis per la Eŭropa Muzika Premio de MTV - ne pro la muziko, sed en la kategorio de "plej bonaj dancaj artistoj". Intertempe, kompreneble, la membroj jam ne plu estas en "knaba" aĝo: aktuale la grupo prezentiĝis en konsisto de Terry (Terence Mark) Coldwell, nun 50-jara, John (Jonathan Darren) Hendy, nun 54-jara, kaj Robbie (Robert) Craig, gravaj antaŭaj membroj estas Brian Lee Harvey, nun 50-jara, Tony (Anthony Michael) Coldwell, nun 54-jara, kaj Blair Dreelan.
La nomo East 17 respektive pli mallonge E 17 cetere aludas al la poŝtkodo de la kvartalo Walthamstow en la orienta parto de Londono. Ankaŭ la unua studia albumo de la grupo, registrita en 1993, nomiĝis laŭ la kvartalo.