Ervin Lázár
Aspekto
Ervin Lázár | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ervin Lázár en 1989
| |||||
Persona informo | |||||
Lázár Ervin | |||||
Naskiĝo | 5-an de majo 1936 en Budapeŝto | ||||
Morto | 22-an de decembro 2006 (70-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Mortis per | Spirhalto vd | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét, 7/6-1-88 vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Zsuzsa Vathy vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto verkisto de porinfana literaturo ĵurnalisto novelisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ervin Lázár, hungare Lázár Ervin estis hungara verkisto kaj ĵurnalisto.
Ervin Lázár naskiĝis la 5-an de majo 1936 en Budapeŝto. Li mortis la 22-an de decembro 2006 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ervin Lázár akiris abiturienton en 1954, poste li frekventis universitaton en Budapeŝto. En 1959 li iĝis ĵurnalisto en Pécs. En 1965 li iris al Budapeŝto, kie li estis redaktoro en literatura revuo. Inter 1971-1989 li estis liberprofesia verkisto. En 1989 ankaŭ li apartenis al tiuj, kiuj volis politikan ŝanĝon. Li ricevis premion Kossuth en 1996, inter 1974-2005 ankaŭ aliajn premiojn.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- debuta novelo en 1958
- unusola romano A fehér tigris (La blanka tigro) 1971
- noveloj, ekzemple Hét szeretőm (Miaj sep amatinoj) 1994; Kisangyal (Anĝeleto) 1997
- fabeloj, ekzemple A kisfiú meg az oroszlánok (La knabo kaj la leonoj) 1964; A manógyár 1994
- infanromanoj, ekzemple Gyere haza, Mikkamakka (Mikkamakka venu hejmen) 1980
- 10 filmoj inter 1979-2005, ekzemple Szegény Dzsoni és Árnika 1983