Filipinoj en la Somera Olimpiko 2024
Aspekto
Filipinoj en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Somera Olimpiko 2024 en Parizo | ||||||||||||
22 sportistoj en 9 disciplinoj (fakoj) | ||||||||||||
Flagoportanto | Carlo Paalam kaj Nesthy Petecio (inaŭguro) Carlos Yulo kaj Aira Villegas (fermo) |
|||||||||||
Medaloj Rango: #37 |
oro 2 |
arĝento 0 |
bronzo 2 |
sumo 4 |
||||||||
Olimpika historio (detaloj) | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
La sportista teamo de Filipinoj konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 23-a partopreno en Someraj Olimpikoj.
Konkuras sume 22 filipinaj atletoj en 9 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la boksisto Carlo Paalam kaj la boksistino Nesthy Petecio. En la solena fermo la flagoportantoj estis la escdepte sukcesa gimnastikisto Carlos Yulo kaj la boksistino Aira Villegas.
La teamo sume atingis 4 medalojn, 2 orajn kaj 2 bronzajn (dp neniujn arĝentajn), kaj sekve ricevis la 37-an rangon.
Medalistoj
[redakti | redakti fonton]Medalo | Nomo | Disciplino | Evento | Dato |
---|---|---|---|---|
Oro | Carlos Yulo | gimnastiko | vira "planka" konkurso | 3-a de aŭgusto |
Oro | Carlos Yulo | gimnastiko | vira konkurso de "ĉevalo" | 4-a de aŭgusto |
Bronzo | Aira Villegas | boksado | inoj de ĝis 50 kg | 6-a de aŭgusto |
Bronzo | Nesthy Petecio | boksado | inoj de ĝis 57 kg | 7-a de aŭgusto |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retejo (angle)
- oficiala paĝo en la retejo Facebook (same angle)
- paĝo en la retejo de la Internacia Olimpika Komitato (france kaj angle)