Flughaveno Zuriko
Flughaveno Zuriko-Kloten | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia flughaveno | |||||
IATA: ZRH ICAO: LSZH | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Zuriko | ||||
Regiono | Zuriko | ||||
Tipo | Civila flughaveno | ||||
Mastrumanto | Unique (Flughafen Zürich AG) | ||||
Alteco | 432 m | ||||
Geografia situo | CH1903: 683730 / 257697 (mapo)47.4647222222228.5491666666667Koordinatoj: 47° 27′ 53″ N, 8° 32′ 57″ O; CH1903: 683730 / 257697 (mapo) | ||||
| |||||
Kurej-angulo | 16/34 14R/32L 10L/28R | ||||
Kurej-longo | 3.700 m / 3.300 m / 2.500 m | ||||
Retejo | www.flughafen-zuerich.ch | ||||
La Flughaveno Zuriko (IATA: ZRH, ICAO: LSZH, antaŭe nomita Flughaveno Zuriko-Kloten) estas laŭ nombro de la flugmovoj la plej granda flughaveno de Svislando. Ĝin mastrumas la sociento "Flughafen Zürich AG" kiu komercas sub la nomo "Unique".
La Flughaveno Zuriko troviĝas rekte norde de la urbo Zuriko en la distrikto Bülach. Ĝia areo etendiĝas sur la teritorio de la komunumoj Kloten, Opfikon-Glattbrugg, Rümlang, Oberglatt kaj Winkel. Ĝi estas bazo de la aviadilkompanioj Swiss, servas kiel 3-a ĉefflughaveno de la germana Lufthansa, al Air Berlin kaj estas hejmflughaveno de Belair, Edelweiss Air kaj Helvetic Airways. Ĝi ankaŭ estas la sidejo de la Schweizerische Rettungsflugwacht (Rega) (esperante: Svisa Vivsavflugkompanio).
Historio
[redakti | redakti fonton]Unua civila flughaveno en la regiono Zuriko estis en Dübendorf, kiu samtemtempe servis al la armeo. Por disigi armean kaj civilan aviadiladon necesis konstrui en la zurika regiono novan grandan flughavenon kaj la registaro konsilantaro trovis la taŭgan lokon sur la teritorio de la urbo Kloten. Per decido de la Federacia Konsilio de la 22-a de junio 1945 estis decidita, ke tie estos la loko de estonta interkontinenta flughaveno. Jam en 1946 povis komenci la konstrulaboroj kaj la 14-an de junio 1948 startis la unua flugo de la nova flughaveno. Ek de tiam la flughaveno estis konstante grandigita kaj plibonigita. La 1-an de junio 1980 estis malfermita la subtera fervoja stacidomo Zürich Flughafen. Ek de tiam la Ĉefstacidomo Zuriko kaj la centro de la urbo Zuriko atingeblas en 11 minutoj trajne kaj la flughaveno estas ligita al la Zurika Trafik-Unio. Lasta granda novkonstruo estis la terminalo E malfermita la 5-an de decembro 2002.
Ciferoj
[redakti | redakti fonton]En 2007 tra la Flughaveno Zuriko pasis 20 739 113 pasaĝeroj kaj oni nombris 268 476 flugmovojn. La kargo-volumeno estis 374 300 tunoj. La flughaveno posedas tri kureojoj, nome: 16/34 kun longeco de 3 700 metroj, 14/32 kun longeco de 3 300 metroj kaj 10/28 kun longeco de 2 500 metroj.
La mastrumanta kompanio (Unique (Flughafen Zürich AG) en 2007 faris profiton de 17,3 milionoj da sivsaj frankoj je vendo cifero de 637 milionoj da svisaj frankoj.
Rektaj flugceloj de la Flughaveno Zuriko
[redakti | redakti fonton]De Zuriko estas rektaj liniaj flugoj al 80 urboj en Eŭropo kaj 39 ekstereŭropaj urboj kaj krome ĉarterfluoj al diversaj aliaj urboj: (La suba listo ne jam kompletas - helpu ĝin kompletigi!)
- Johanesburgo, Sudafriko, Swiss International Airlines
- Najrobio, Kenjo, Swiss International Airlines
- Tunizo, Tunizio, Tunis Air kaj Swiss International Airlines
- Bankoko, Tajlando, Thai Airways kaj Swiss International Airlines
- Dubajo, Dubajo, United Airlines kaj Swiss International Airlines
- Honkongo, Ĉinio, Swiss International Airlines
- Seulo, Sud-Koreio, Korean Air kaj Swiss International Airlines
- Singapuro, Singapura Respubliko, Singapore Airlines kaj Swiss International Airlines
- Tokio, Japanio, Swiss International Airlines
- Katmanduo, Nepalo, Nepal Airlines
- Amsterdamo, Nederlando, KLM Royal Dutch Airlines
- Ateno, Greklando, Swiss International Airlines
- Barcelono, Germanio, Swiss International Airlines
- Berlino, Germanio, Lufthansa kaj Swiss International Airlines
- Bruselo, Flughaveno Bruselo-Zaventem BRU, Belgio, Brussels Airlines kaj Swiss International Airlines
- Budapeŝto, Hungario, Swiss International Airlines
- Frankfurto ĉe Majno, Germanio, Lufthansa kaj Swiss International Airlines
- Dublino, Irlando, Swiss International Airlines
- Hamburgo, Germanio, Lufthansa kaj Swiss International Airlines
- Istanbulo, Turkio, Turkish Airlines kaj Swiss International Airlines
- Kopenhago, Danio, SAS Scandinavian Airlines kaj Swiss International Airlines
- Liono, Francio, Air France
- Lisbono, Portugalio, TAP-Portugal
- Londono, Britio, British Airways kaj Swiss International Airlines
- Madrido, Hispanio, Iberia kaj Swiss International Airlines
- Milano, Italio, Alitalia kaj Swiss International Airlines
- Moskvo, Rusio, Swiss International Airlines
- Munkeno, Germanio, Lufthansa kaj Swiss International Airlines
- Romo, Italio, Alitalia kaj Swiss International Airlines*
- Parizo, Francio, Air France kaj Swiss International Airlines
- Stutgarto, Germanio, Lufthansa kaj Swiss International Airlines
- Stokholmo, Svedio, SAS Scandinavian Airlines kaj Swiss International Airlines
- Varsovio, Pollando, LOT Polskie Linie Lotnicze kaj Swiss International Airlines
- Vieno, Aŭstrio, Austrian Airlines kaj Swiss International Airlines
- Ĉikago, Usono, United Airlines kaj Swiss International Airlines
- Filadelfio (Pensilvanio), Usono, Swiss International Airlines
- Miamo, Usono, United Airlines, Lufthansa kaj Swiss International Airlines
- Novjorko, Usono, Swiss International Airlines
- San-Francisko, Flughaveno San-Francisko (SFO), Usono, United Airlines UA
- San-Paŭlo, Brazilo, Swiss International Airlines
- Santiago de Chile, Ĉilio, Swiss International Airlines
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj Ligiloj
[redakti | redakti fonton]Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
La nova ĉefkonstruaĵo de la Zurika Flughaveno
-
Ombro de alteriĝanta aviadilo (Flugo Malto-Zuriko)
-
Subtera stacidomo Zürich Flughafen