Konstanteno (papo)
Aspekto
Konstanteno | ||
---|---|---|
88-a papo de la katolika eklezio | ||
Pontifiko | de la 25-a de marto 708 | |
ĝis la 9-a de aprilo 715 | ||
Antaŭulo | Sisinio | |
Sekvanto | Gregorio la 2-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | en la dua duono de la 7-a jarcento en Granda Sirio | |
Morto | 9-an de aprilo 715 en Romo | |
Tombo | Baziliko de Sankta Petro en Romo [#] | |
Lingvoj | latina lingvo [#] | |
Familio | ||
Gefratoj | Sisinio [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Konstanteno aŭ Konstantino, latine Constantinus naskiĝis nekonatan daton en Sirio kaj mortis la 9-a de aprilo 715. Li estis papo ekde la 25-a de marto 708 ĝis sia morto. En tiu funkcio antaŭis lin Sisinio kaj sekvis lin Gregorio la 2-a.
De siria deveno, li partoprenis la Trian koncilion de Konstantinopolo dum la regado de papo Agatono. Li ankaŭ partoprenis je la 6-a Koncilio de Konstantinopolo kiel delegito de la papo Vitaliano (680-681) kaj sukcesis altiri al si la favoron de la imperiestro Justiniano la 2-a. Post la falo de la imperiestro, Konstanteno rifuzis agnoski lian posteulon Filipiko Bardano, kiu apogis la monotelismon, kiun papo Konstanteno kaj la plejparto de la antaŭaj kaj postaj papoj en Romo konsideris herezon.