Katalin Pitti
Katalin Pitti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Pitti Katalin |
Naskiĝo | 7-an de decembro 1951 (72-jaraĝa) en Szentes (Hungario) |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (–1978) |
Familio | |
Edz(in)o | Wolfhard von Boeselager (en) (1995–2000) Győző Leblanc |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
TTT | |
Retejo | http://hosting.operissimo.com/triboni/exec?method=com.operissimo.artist.webDisplay&xsl=webDisplay&id=ffcyoieagxaaaaabecaj |
Katalin Pitti, laŭ hungarlingve kutima nomordo Pitti Katalin estas hungara operkantisto, operetkantisto, oratorikantisto (soprano).
Katalin Pitti [1] naskiĝis la 7-an de decembro 1951 en Szentes.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Katalin Pitti frekventis muzikan mezlernejon en Budapeŝto, poste ŝi akiris diplomon en Muzikakademio Franz Liszt en 1976. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Miklós Lukács kaj Ádám Medveczky. Jam dum la studentaj jaroj ŝi atingis la duan lokon en kantokonkurso de Lejpcigo. En 1977 ŝi aliĝis al la Budapeŝta Ŝtata Operejo, krome ŝi kantadis ankaŭ eksterlande. Ŝia repertuaro konsistas ankaŭ el operetoj kaj oratorioj. Ŝi estas docento de Universitato de Okcidenta Hungario, krome ŝi instruas ankaŭ en muzika mezlernejo. Ŝi ricevis plurajn premiojn inter 1985-2013. Ŝi edziniĝis sesfoje, ŝi naskis unufoje [2].
El ŝia opera repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Ferenc Erkel:
- Bánk bán — Melinda
- György Dózsa (opero) - Csáki Laura
- Pongrác Kacsóh: János vitéz – franca reĝidino
- Giuseppe Verdi:
- La Traviata – Violetta
- Aida – titolrolo
- Il Trovatore – Leonora
- Otello (opero) – Desdemona
- Simon Boccanegra – Amelia Grimaldi
- Richard Wagner: Parsifal — dua florvendistino
- Johann Strauß (filo): Der Zigeunerbaron — Saffi
- Giacomo Puccini:
- Madama Butterfly — titolrolo dum 16 jaroj
- Gianni Schicchi — Nella; Lauretta
- Turandot — Liu
- Charles Gounod: Faust – Siebel; Margit
- Jacques Offenbach:
- Les Contes d'Hoffmann — Antonia
- Orphée aux enfers — Diana
- Gaetano Donizetti: Anne Boleyn (opero) – titolrolo
El ŝia opereta repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Ferenc Lehár:
- A víg özvegy - Glavari Hanna
- Luxemburg grófja - Angéle
- A mosoly országa - grafino Liza
- Cigányszerelem Kőrösházy Ilona
- Imre Kálmán: Marica grófnő - titolrolo
El ŝiaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Szomszédok (televizia serio, 1990-1991)
- A Napba öltözött leány (2006)
- Otello - Desdemona - 1978
- Viktor Jacobi: Sybill - titolrolo, 1980
- Pitti Katalin portréfilm 1998