Kantono Lebanon
kantono Lebanon (Pensilvanio) | |
Mapo | |
Situo en Pensilvanio | |
Statistikaĵoj | |
Fondita | 16-a de februaro 1813 |
---|---|
Ŝtato | Usono |
Subŝtato | Pensilvanio |
Ĉefurbo | Lebanono |
Areo - Sume - Tero - Akvo |
939 km² 937 km² 2 km² |
Loĝantaro - Censo en 2020: - Loĝdenso: |
143 257 153 / km² |
Horzono: | UTC−5, somere UTC−4 |
Nomita laŭ: Lebanono | |
La kantono Lebanon - jen kun duone anglalingva kantona nomo (vidu sube), plene angle estus Lebanon County - estas kantono de Usono en la subŝtato Pensilvanio. La administra centro estas la urbo Lebanono. La kantono kaj do ankaŭ la centra urbo situas rekte inter la pli grandaj urboj Harrisburg kun la kantono Daŭfeno okcidente kaj Reading kun la kantono Berks pli oriente. La kantono Libano estis fondita la 16-an de februaro 1813. La teritorio havas sume komunan limon kun kantono Schuylkill, kantono Berks, kantono Lankastro kaj kantono Daŭfeno.
Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono Libano vivis 143 257 personoj sur areo de 939 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 153 loĝantoj/km². El la kantona teritorio cetere 937 kvadrataj kilometroj estas tera areo kaj 2 kvadrataj kilometroj estas akva areo.
Hipoteza nomo en Esperanto
[redakti | redakti fonton]Hipoteza nomo en Esperanto povus esti kantono Lebanono aŭ kantono Libano, sen ke pri la efektiva uzo de tiu esperantigita kantona nomo en la gazetaro aŭ literaturo de Esperanto estus eksteraj referencoj: Lebanono kiel la montaro Lebanono en la okcidentazia lando Libano (kaj la montaro kaj la lando nomiĝas "Lebanon" en la angla), ĉar la lokaj cedroj similas la lebanonajn cedrojn. Ambaŭ esperantigoj, kaj kantono Lebanono aŭ kantono Libano jam estis proponitaj fare de la nordamerikaj esperantistoj en Vikipedio kaj probable ankaŭ ekster ĝi, sed indas esti hezitema pri facilanima adopto de fantaziaj esperantaj nomoj sen fidindaj pruvoj pri efektiva uzo de tiuj nomoj, tial provizore la teksto estos sub la duon-esperanta kaj duon-angla nomo kantono Lebanon.
Lingva diverseco
[redakti | redakti fonton]La areo estas inter tiuj usonaj kantonoj kie la pensilvanigermana estas parolata.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]