Kantono Remich
Kantono Remich | |
---|---|
canton of Luxembourg | |
Administrado | |
Lando | Luksemburgio |
Estas parto de | Luksemburgio |
Administra centro | Remich |
Demografio | |
Loĝantaro (laŭ la stato de januaro 2021[1]) | 23 529 |
Loĝdenso | 150 loĝ./km² |
Geografio | |
Areo | 128 km² (12 800 ha) |
Kantono Remich sur la mapo de Luksemburgio | |
Geografia situo | 49° 30′ 0″ N, 6° 18′ 0″ O (mapo)49.56.3Koordinatoj: 49° 30′ 0″ N, 6° 18′ 0″ O (mapo) [+] |
Kodoj | |
ISO 3166-2 | LU |
Eksteraj paĝoj | |
La kategorio en la Komunejo | Kantono Remich [+] |
Pliaj informoj | |
LAU1-kodo[2] | 00008 |
Rango laŭ areo | 11 el 12 |
Rango laŭ loĝantaro | 7 el 12 |
La kantono Remich laŭ areo estas la dua plej malgranda el la dek du kantonoj de la Grandduklando Luksemburgio. Ĝi situas en la pleja sudoriento de la lando kaj limas norde je la kantono Grevenmacher, oriente je la federaciaj landoj Rejnlando-Palatinato kaj Sarlando de Germanio, sude je la francia regiono Loreno kaj okcidente je la kantonoj Esch-sur-Alzette kaj Luksemburgo.
Administra divido
[redakti | redakti fonton]La kantono Remich ampleksas ok komunumojn (nombroj de loĝantoj laŭ la stato de januaro 2021).
- Bous-Wadbredimus (Bous-Waldbriedemes) (3054 loĝantoj)
- Dalheim (Duelem) (1711)
- Lenningen (Lenneng) (2358)
- Mondorf-les-Bains (Monneref) (2071)
- Remich (Réimech) (5404)
- Schengen (3787), la 1-an de Januaro 2012 kreita el
- Schengen,
- Burmerange kaj
- Wellenstein
- Stadtbredimus (Stadbriedemes) (4956)
Diversaĵoj
[redakti | redakti fonton]La loĝloko Schengen internacie konatiĝis pro la eŭropa interŝtata traktato de Schengen, kiu forigis ŝtatliman kontrolon de personoj veturantaj trans ŝtatlimoj inter la traktataj ŝtatoj. En la loĝloko Dalheim loĝas la esperantistoj Brian Moon kaj ĝis sia morto en 2022 loĝis Claude Nourmont, ekde sia juneco aktivaj en la gvidaj organoj de unue TEJO kaj poste UEA, kaj kompreneble ankaŭ en la nacia Esperanto-movado.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ ŝtata statistika oficejo "loĝantoj laŭ kantonoj kaj komunumoj 1821-2021" (france)
- ↑ Loka Administra Unuo
Capellen | Clervaux | Diekirch | Echternach | Esch-sur-Alzette | Grevenmacher | Luksemburgo | Mersch | Redange | Remich | Vianden | Wiltz