Kimle
Kimle estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Mosonmagyaróvár. Kamana slave signifas ŝtono. La komunumo estas kroate Kemlja, germane Kimling.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Poŝtkodo: 9181
- Telefonprefikso: 96
- Areo: 37 km²
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.818/17.3678
- Loĝantaro: 2300
Situo
[redakti | redakti fonton]Kimle situas ambaŭflanke de Mosoni Duna. Fervojo kaj aŭtoŝoseo M1 inter Budapeŝto kaj Vieno estas ne tro for. Mosonmagyaróvár troviĝas je 8 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo senhomiĝis post la kontraŭturkaj bataloj, poste kroatoj kaj ŝvaboj refondis ĝin. La ŝvaboj estis deportitaj al Germanio en 1946. En 1959 kolĥozo Rákóczi formiĝis en tiama vilaĝo Magyarkimle, poste formiĝis en la proksimeco kolĥozoj Tritikospiko kaj Eta Danubo, kiuj aliĝis al Rákóczi.
En 1966 ponto konstruiĝis tra la riverobranĉo, sekve memstaraj vilaĝoj Horvátkimle, Magyarkimle kaj Novákpuszta unuiĝis. En Novákpuszta kampadejo funkcias.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika Preĝejo Vizito de Maria (Kimle) omaĝe al Serpa en la iama Magyarkimle el la 13-a jarcento, kiu tute barokiĝis en 1692, la turo estas 20 m-ojn alta
- romkatolika (iam gotika) Preĝejo Sankta Mikaelo (Kimle) en la iama Horvátkimle, kiu barokiĝis en 1780
- moderna preĝejo
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Magyarkimle naskiĝis entomologo Gyula Kadocsa.