Hošťálková
Hošťálková | |||
germane Hostialkau, pli antaŭe germane Hostialkow | |||
municipo | |||
Vilaĝa placo en Hošťálková
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Hošťálková | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Zlín | ||
Distrikto | Distrikto Vsetín | ||
Administra municipo | Vsetín | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Parto de | Valaĥio | ||
Montaro | Hostýnské vrchy | ||
Rojo | Ratibořka | ||
Situo | Hošťálková | ||
- alteco | 370 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 21′ 17″ N 17° 51′ 40″ O / 49.35472 °N, 17.86111 °O (mapo) | ||
Katastro | 26,87 km² (2 687 ha) Hošťálková | ||
Loĝantaro | 2 294 (2024) | ||
Denseco | 85,37 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1505 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 756 22 | ||
NUTS 3 | CZ072 | ||
NUTS 4 | CZ0723 | ||
NUTS 5 | CZ0723 542750 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Hošťálková | |||
Retpaĝo: www.hostalkova.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Hošťálková estas municipo en Ĉeĥio, en distrikto Vsetín. La vilaĝo situas en montoriĉa tereno de Hostýnské vrchy, en orienta Moravio, okcidente de urbo Vsetín. Vivas ĉi tie 2 294 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kateřinice, Rajnochovice, Držková, Podkopná Lhota, Trnava, Ratiboř kaj Liptál.
Historio
[redakti | redakti fonton]Hošťálová estis fondita en periodo de kamparana kaj arbarhakeja kolonigado verŝajne en la 14-a jarcento, sed la unua skribmencio pri ĝi estas el la jaro 1505. Ĝis la jaro 1678 Hošťálková estis parto de vsetína sinjorujo. En ties tenado alternis vico da anoj de noblaj familioj.
Ekde la 16-a jarcento en konekso kun kresko de loĝantaro okazas al klopodoj pri disvastigo de plugebla grundo je konto de arbaroj, kiuj apartenis al superularo. Tiu ĉi procedo daŭris ĝis la 18-a jarcento, ĝi estas konata kiel arbarhakeja kolonigado.
Krom la arbarhakeja kolonigado okazas en regiono de Vsetín ekde la 16-a jarcento al procedo nomata valaĥia kolonigado. Ties principo estis eluzo de arbaroj, do plimulte folioarbaroj por bredado de kaproj kaj ŝafoj. Nocio "valaĥo" markis helpantaron okupitan dum la bredado de tiu ĉi brutaro. En parolo de sinjorujaj oficistoj la vorto "valaĥo" signifis tute saman kiel ribelanto, malkontentulo kaj rezistema elemento.
Ĉiu grundo en Hošťálková escepte de valo estis en la jaro 1834 karakterizita kiel malfekunda. Por vivtenado de la loĝantoj havis grandan signifon minado kaj transporto de ligno. La ligno estis sur ĉevalveturiloj transportata ĝis Jablůnka kaj de tie dum pli alta stato de akvo, ĉefe printempe kaj aŭtune flosata per rivero Bečva en ebenaĵan regionojn de Moravio.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 802 |
1880 | 1 878 |
1890 | 1 877 |
1900 | 1 805 |
1910 | 1 671 |
1921 | 1 747 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 915 |
1950 | 1 818 |
1961 | 2 023 |
1970 | 1 903 |
1980 | 1 991 |
1991 | 2 009 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 2 032 |
2014 | 2 200 |
2016 | 2 211 |
2017 | 2 219 |
2018 | 2 206 |
2019 | 2 218 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 2 224 |
2021 | 2 176 |
2022 | 2 223 |
2023 | 2 280 |
2024 | 2 294 |
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Kastelo
-
Katolika preĝejo de Avanco de Sankta kruco kun tombejo
-
Memorige protektita domo n-ro 16
-
Monumento al viktimoj de la 2-a mondmilito en evangelia tombejo