Haringey estas urbodistrikto (angleborough) de Granda Londono. Ĝi situas proksimume 10 kilometrojn norde de la pleja urbokerno de Londono kaj ties plej malnova kvartalo, simple nomata City. Laŭ la stato de 2018, en la urbodistrikto vivis 270 624 loĝantoj sur areo de 29,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9 143 loĝantoj/km². Parto de la urbodistrikto interalie estas la kvartalo Tottenham, kie baziĝas la konata futbalklubo Tottenham Hotspur.