Heinrich Leberecht Fleischer
Heinrich Leberecht Fleischer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de februaro 1801 en Bad Schandau |
Morto | 10-an de februaro 1888 (86-jaraĝa) en Leipzig |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Saksio |
Alma mater | Universitato de Lepsiko |
Okupo | |
Okupo | orientalisto arabisto universitata instruisto |
Heinrich Leberecht FLEISCHER (naskiĝinta la 21-an de februaro 1801 en Bad Schandau, mortinta la 10-an de februaro 1888 en Lepsiko) estis germana orientalisto. Estante filo de impostokontrolisto li nuptis en 1836 Ernestine Mathilde Jässing kun kiu li havis du filojn kaj ses filinojn.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post kiam jam dum gimnaziaj tagoj vekiĝis lia intereso pri la araba lingvo Fleischer studis inter 1819 kaj 1824 ĉe la Universitato de Lepsiko krom teologio kaj klasika filologio ankaŭ orientalajn lingvojn. Post doktoriĝo en la 1824-a jaro li daŭrigis studi la lingvojn araban, persan kaj turkan en Parizo inter 1825 kaj 1828. Tie li lernis ĉe Antoine-Isaac Silvestre de Sacy tekstinterpretadon bazitan sur strikta raciismo.[1] En 1835 (post kvar jaroj da gimnazia instruado je Kreuzschule) venis vokiĝo je la lepsika katedro pri orientalaj lingvoj kiu translokigitis en 1840 disde la teologia fakultato al la filozofia (ankaŭ laŭ instigado de Fleischer mem). Sukcesis tie ĝis 1888 ege fruktodona docentado.
Graveco
[redakti | redakti fonton]Restante disĉiplo de pozitivismo laŭ modelo de Sacy li emfazis la forman flankon de orientalismaj studoj. Li ade lernigis al multaj germanaj kaj eksterlandaj studentoj akuratajn konojn de la lingvoj araba, persa kaj turka laŭ gramatiko, vortaro kaj praktika uzo. Ankaŭ liaj publikigoj montras grandan talenton pri kritika analizado, ekz. la verko Beiträge zur arabischen Sprachkunde (t.e. prilaborado de la sacy-a verko Grammaire arabe), Studien über Dozy's Supplément aux dictionnaires arabes kaj la multo de plibonigoj de arabaj tekstoj. Siajn esplorrezultojn li parte mem eldonis parte grandanime metis je dispono de eldonintoj de similaj verkoj.
Krome Fleischer estis gravega teologo kiel videblas ĉe lia tre ŝatata eldono de la Korano-komento de al-Baidāwī (1846-49). Por la estiĝanta fako de islamaj sciencoj sur bazo de historiismo disponigis Fleischer kaj lia lepsika skolo altvaloran filologian fundamenton. Fleischer estis kunfondinto de Deutsche Morgenländische Gesellschaft (1845) kaj kuneldonanto de ties organo. Sekve li eĉ trans la mondo de siaj samfakanoj povis influadi diskutojn kaj esplorojn. Fleischer estis grava leksikografo kaj priesploradis la verkon Mil kaj unu noktoj. Li ricevis multajn honorajn doktorecojn kaj estis membro de multaj akademioj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Ebert, Hans-Georg/Hanstein, Thoralf (eld.): Heinrich Leberecht Fleischer - Leben und Wirkung. Ein Leipziger Orientalist des 19. Jahrhunderts mit internationaler Ausstrahlung (=Leipziger Beiträge zur Orientforschung, 30), Frankfurt a. M. 2013
- Fück, Johann: Die arabischen Studien in Europa bis in den Anfang des 20. Jahrhunderts, Leipzig 1955
- Mangold, Sabine: Eine weltbürgerliche Wissenschaft. Die deutsche Orientalistik im 19. Jahrhundert, Stuttgart 2004
- Preißler, Holger/Kinitz, Daniel: "Arabistik", ĉe: Franz Häuser (eld.): Geschichte der Universität Leipzig 1409-2009, Leipzig 2009, 415 – 438
Fonto
[redakti | redakti fonton]Fück, Johann W.: "Fleischer, Heinrich Leberecht". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 5 (1961), p. 231-232 (tie ĉi interrete)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vikifontaro
- prelegoj en Lepsiko
- katalogo de lepsikaj profesoroj
- Informoj pri Heinrich Leberecht Fleischer en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Reprezentanto de pli praktika aliro al orientalistiko estis Joseph von Hammer-Purgstall en Vieno; lin Fleischer ade kritikis.