Saltu al enhavo

Henrik Wergeland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henrik Wergeland
Persona informo
Naskonomo Henrik Arnold Wergeland
Naskiĝo 17-an de junio 1808 (1808-06-17)
en Kristiansand
Morto 12-an de julio 1845 (1845-07-12) (37-jaraĝa)
en Christiania
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per vd
Tombo Vår Frelsers gravlund en Oslo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj norvegadana vd
Loĝloko Grotten • Q11975534 vd
Ŝtataneco Norvegio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Oslo
Osla Katedrala Lernejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Nicolai Wergeland (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Alette Dorothea Wergeland (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Camilla Collett (en) Traduki, Augusta Antoinette Wergeland Vedøe (en) Traduki, Harald Titus Alexis Wergeland (en) Traduki kaj Joseph Frantz Oscar Wergeland (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Amalie Sofie Bekkevold (en) Traduki (1839–nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Olaf Knudsen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Siful Sifadda vd
Okupo poeto
arkivisto
ĵurnalisto
teologo
historiisto
verkisto
dramaturgo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henrik Arnold WERGELAND (naskiĝis 17-a de junio 1808 en Kristiansand, Norvegujo, mortis 12-a de julio 1845 en Christiania) estis norvega aŭtoro. Multaj pensas pri li kiel la plej grava lirikisto de Norvegujo tra la tempoj. Oni komparas lin al poetoj kiel Byron, Puŝkin kaj Victor Hugo. Li havis kelkajn kaŝnomojn, la plej konata estas Siful Sifadda. La poezio de Wergeland estas malfacile tradukebla, kaj li kelkfoje esprimis ke aparteni al malgranda lingvosocio estas malhelpo. Lia sento de manko de mondlingvo ekzemple esprimiĝis en la poemo "Følg Kaldet" (1844). Sed li samtempe vidis la sencon en verki por "eta amikema ularo".

Malgraŭ ke Wergeland ankaŭ estis grava dramisto, liaj dramoj restas tro nekonataj.

Wergeland estis tre agema, kaj faris pionirajn laborojn en pluraj kampoj en la juna Norvegujo post 1814. Li estis nelacigebla instruisto kaj varmkora prizorgisto. Li kontribuis fonde fari la novan ŝtaton kulturnacio, per sia verkado kaj per sia multflanka agado. Li ankaŭ interesiĝis pri la lukto por libereco de subpremitaj popoloj de aliaj lokoj en la mondo, kiel en Polujo, Irlando kaj Brazilo. Li kunflankis kun Barato kontraŭ la koloniiga potenco.

Patrioto kaj mondcivitano

[redakti | redakti fonton]

En Norvegujo oni skribis la danan lingvon, sed Wergeland volis ke la juna ŝtato Norvegujo havu memstaran norvegan skriblingvon. Li ekuzis apartajn norvegajn vortojn, kaj norvegajn fleksiojn en siaj tekstoj. Li eĉ verkis kantojn en dialektoj. Wergeland laboris por norvega sendependceo, sed samtempe li ankaŭ sekvis kion okazis en eksterlando. Li skribis honorpoemon pri la Julia monarkio, kaj riproĉis la rusan caron post la atako al Polujo en 1831. Per sia plumo li subtenis la strebojn por libereco en aliaj mondpartoj. En sia verkado li ne ĝenis sin pri landlimoj, sed skribis pri kaj Barato kaj Brazilo.

Kelkaj de liaj verkoj

[redakti | redakti fonton]
  • Digte. Første Ring, 1829
  • Skabelsen, Mennesket og Messias, 1830
  • Spaniolen, 1833
  • Papegøien : et Fastelavensriis, 1835 (de Siful Sifadda)
  • De Sidste Kloge, 1835 (de Siful Sifadda)
  • Barnemordersken, 1835
  • Stockholmsfareren, 1837 (de Siful Sifadda)
  • Vinterblommer i Barnekammeret, 1840
  • «Vord Lys» kaj «Skaaltale for et godt Aar», 1840
  • Jan van Huysums Blomsterstykke, 1840
  • Mig selv, 1841
  • Norges Konstitutions Historie, 1841-43
  • Svalen : et skærsommermorgensæventyr for mødre som har mistet børn, 1841
  • Jøden : ni blomstrende tornekviste, 1842
  • Jødesagen i det norske storthing, 1842
  • Den engelske Lods, 1844
  • Jødinden : elleve blomstrende tornekviste, 1842
  • Mennesket, 1845
  • Til min Gyldenlak, 1845
  • Hassel-Nødder : med og uden Kjerne, dog til Tidsfordriv, plukkede af min henvisnede Livs-Busk, 1845
  • Fjeldstuen, 1845

Verkoj tradukitaj al Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Periodaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Kiel verkisto

[redakti | redakti fonton]
  • For Almuen, 1830-1839
  • For Menigmand, 1836-38
  • For Arbeidsklassen, 1839-45

Kiel redaktoro

[redakti | redakti fonton]
  • Statsborgeren : en tidende for Norges vel