Saltu al enhavo

ITER

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ITER
emblemo
scienca esplora projekto nuklea fuzio
Tokamako
megaprojekto Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 24-a de oktobro 2006 vd
Antaŭe Joint European Torus vd
Poste DEMO vd
Geografia situo 43° 42′ 28″ N, 5° 46′ 39″ O (mapo)43.7077777777785.7773833333333Koordinatoj: 43° 42′ 28″ N, 5° 46′ 39″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo Cadarache
Situo Saint-Paul-lès-Durance
ITER (Francio)
ITER (Francio)
DEC
Map
ITER
Moto The way to new energy
Retejo Oficiala retejo
vdr
Tranĉmodelo de ITER

ITER estas internacia kunlabora projekto, kiu celas montri la sciencan kaj teknikan fareblon de nuklea kunfandiĝo (fuzio) kiel energifonto. Ĝi baziĝas sur la tokamaka principo (enfermo en magnetaj kampoj, t. n. "magneta botelo"). La nomo de la projekto origine estis akronimo de Internacia Termonuklea Eksperimenta Reaktoro, sed oni decidis ne plu uzi tiun plenan nomon, ĉar ĝi povas memorigi je atombombo.

La nunaj partneroj de la ITER-projekto estas Eŭropa Unio, Japanio, Kanado, Usono kaj Rusio. Usono, kiu unuflanke sin retiris de la projekto en 1998, re-aliĝis al ĝi en 2003. Ankaŭ Ĉinio partneriĝis en la jaro 2003.

Nuklea kunfandiĝo celas reprodukti la procezon okazantan en steloj, kie la intensa temperaturo ĉe la atomkernoj kunfandas ilin kaj produktas amasajn kvantojn da energio en la formo de varmo kaj lumo. Utiligi fuzian potencon en surteraj kondiĉoj provizus sufiĉan energion por kontentigi estontan kreskantan postulon, kaj fari tion en daŭripova maniero, kiu havas relative malgrandan ĝenon al la medio, sen la risko de ĉena reakcio kiu povus krei eksplodon (kazo de la nunaj nukleaj centraloj bazitaj sur la principo de fisio). Unu gramo da deŭterio-tricio brulaĵo en la procezo de fuzio produktas 90.000-kilovatajn horojn da energio, aŭ la ekvivalenton de 11 tunoj da karbo[1].

Kiel loko por konstrui ITER-n estis elektita Cadarache, Francio
Konstruejo desupre

Pluraj landoj proponis sidejon por la ITER: Francio, Hispanio, Kanado kaj Japanio. Post for-elekta proceduro nur postrestis du eblaj ejoj: Cadarache en Francio kaj Rokkasho-mura en Japanio. Eŭropo kaj Japanio dumlonge ne interkonsentis, kie oni ekkonstruu la ITER-ejon. Ambaŭ landoj estis subtenataj de same multaj partneroj. En junio 2005 finfine oni decidis ekkonstrui la reaktoron en Cadarache.

Laŭ ĝiaj elpensintoj, ITER devontus finiĝi en 2018, kun malfruo de du jaroj laŭ antaŭpensita kalendaro[2]. La buĝeto, unue estimata je 10 miliardoj da eŭroj (50% por konstruado kaj 50% por ekspluatado), hazardas pliiĝi je 3 miliardoj[3]. La 17-an de junio 2009, BBC asertis ke la kosto de la projekto duobliĝis rilate al la unue estimata buĝeto, ĝis 16 miliardoj da dolaroj, tio kio povus emigi la respondeculoj al malpliigo de la projekto[4].

Teknikaj malfacilaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Rapidaj neŭtronoj

[redakti | redakti fonton]

Pierre-Gilles de Gennes asertas, ke la ŝanĝo de skalo inter la nunaj prototipoj kaj ITER ne estas superregata kaj ke oni havas neniun pruvon pri ke ĝi povos provizi energion: Konante sufiĉe bone la superkonduktivajn metalojn, mi scias, ke ili estas ege rompiĝemaj. Dume, kreo de bobenaĵoj superkonduktivaj, uzataj por ĉirkaŭbari plasmon, suferantaj de fluoj de rapidaj neŭtronoj similaj kun H-bombo, kapablaj rezisti dum la tuta vivo de tia reaktoro (inter dek kaj dudek jaroj), ŝajnas al mi freneza [5].

Interesaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En la latina lingvo la vorto iter signifas "vojo" aŭ "itinero".

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. What is nuclear fusion? (Kio estas nuklea fisio?). Max Planck Institute for Plasma Physics. Alirita 2021-03-20 .
  2. Timeline, www.iter.org. Ĝisdatigo: komuniko de konsilantaro de ITER, 17-a - 18-a de junio 2008 : http://www.iter.org/PR_18.06.08_FR.pdf
  3. «ITER: le coût de la fusion nucléaire explose» (La kosto de nuklea fuzio eksplodas) Arkivigite je 2008-10-13 per la retarkivo Wayback Machine, Le Temps (Suisse), 13-a de oktobro 2008
  4. Redakcio (junio 2009). “Fusion falters under soaring costs”, BBC News (angle). Alirita la 18-an de junio 2009.. 
  5. intervjuo publikigita en la ĵurnalo Les Échos de la 12-a de januaro 2006, interalie kopiita ĉi tie Arkivigite je 2007-02-16 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Plia legado

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]