Saltu al enhavo

Internacia Konfederacio de Artdomaj-Kinejoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Konfederacio de Artdomaj-Kinejoj
premgrupo
kina organizaĵo
neprofitcela organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 21-a de julio 1955 vd
Lando(j) FrancioGermanio vd
Sidejo Parizo
Agareo

promotion

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Konfederacio de Artdomaj-Kinejoj (france Confédération Internationale des Cinémas d’Art et d’Essai, angle International Confederation of Arthouse Cinemas, germane Internationale Verband der Filmkunsttheater, akronime CICAE laŭ la oficiala nomo en la franca) estas internacia unuiĝo de artdomaj kinejoj. Ĝi estas neprofitcela asocio kiu antaŭenigas kulturan diversecon en kinejoj kaj festivaloj kinematografiaj (filmfestivaloj).

Ĝia ĉefa celo estas promocii kaj subteni filmarton kaj la artdoman sektoron. Ĝi estas la nurunua internacia filmarta kinorganizaĵo de sia speco.

Aktuale en 2021, ĝi havas pli ol 2 000 rilatajn kinejojn, rekte aŭ tra 12 landaj asocioj, entute situantaj en 46 landoj.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La CICAE estis fondita en 1955 fare de la naciaj artkinejo-unuiĝoj de Germanio, Francio, Nederlando kaj Svislando kiel lobia organizaĵo kun la celo de antaŭenigado de la artkinejo-sektoro kaj protekti kinematografian diversecon kontraŭ la domineco de tielnomitaj komercaj filmoj.  Ekde tiam, la CICAE kunigis sendependajn filmartajn kinejojn same kiel tiujn jam asociitajn en landaj asocioj kun totalo de preskaŭ 3 000 ekranoj, inkluzive de dekkvin filmfestivaloj kaj certa nombro da filmdistribuistoj de ĉirkaŭ 30 landoj en internacia tegmenta organizaĵo.

La jura oficejo estas en Parizo, dum la teamo laboras en Berlino (funkcia oficejo).

La memdeklaritaj celoj, laŭ ĝiaj statutoj, estas evoluigi kunlaboron inter ĝiaj membroj kaj peni influon al naciaj kaj internaciaj aŭtoritatoj por rekoni kaj subteni la kinematografian artan industrion, same kiel la ekspansiigi cirkuladon kaj distribuadon de filmoj kiujn ĝi konsideras esti de alta kvalito. Krome, la CICAE provas igi specialajn filmojn kaj la tutan filmindustrion pli popularaj per kulturaj iniciatoj kaj publikaĵoj.

La asocio ankaŭ organizas laborrenkontiĝojn kiuj celas ĉefe al filmartaj kinejoj kaj manaĝeroj kaj celas transdoni la scipovon por administri kaj prizorgi artdomajn kinejojn kaj starigi taŭgan horaron.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj

[redakti | redakti fonton]