Insula turdo
Insula turdo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Maskla subspecio de Turdus poliocephalus carbonarius el la insulo Nov-Gvineo
Insula turdo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Turdus poliocephalus (Latham, 1802) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Insula turdo, (Turdus poliocephalus) estas komuna birdospecio membro de la familio de Turdedoj en Azio kaj Oceanio. Oni priskribis preskaŭ 50 subspeciojn el Tajvano, tra Sudorienta Azio kaj Melanezio, al Samoo, montrantaj grandajn diferencojn en plumaro. Kelkaj subspecioj estas minacataj kaj 3 jam iĝis formortintaj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La Insula turdo estas membro de la tutmonda genro Turdus (Linnaeus, 1758), unu el la plej ampleksaj distribuataj genroj de birdoj en la mondo. La taksonomio de la Insula turdo estas kompleksa, kaj jam oni klopodis disigi la grupon surbaze de 4 supozataj morfologiaj tipoj. La subspecio Turdus poliocephalus niveiceps el Tajvano reprezentas la plej distingan taksonon kaj povas esti separata specio. Tiu subspecio loĝas en la plej norda parto de la teritorio de la specio, kaj estas la ununura kie maskloj kaj inoj diferenciĝas en koloro. Ŝajne estas almenaŭ ankaŭ du pliaj subspecioj ne ankoraŭ priskribitaj science, ambaŭ el insulo de Indonezio nome Sulaveso.
Listo de subspecioj
[redakti | redakti fonton]La jena listo estas farata laŭ alfabeta ordo.[1][2]
- T. p. albifrons (E. P. Ramsay, 1879). Erromango, Vanuatuo.
- T. p. becki Mayr, 1941. Paama, Lopevi, Epi kaj Emae, en Vanuatuo.
- T. p. beehleri Ripley, 1977. Nova Irlando.
- T. p. bougainvillei Mayr, 1941. Insulo Bougainville.
- T. p. canescens (De Vis, 1894). Insulo Goodenough.
- T. p. carbonarius Mayr & Gilliard, 1951. Montoj de orienta-centra Novgvineo.
- T. p. celebensis (Büttikofer, 1893). Sudorienta Sulaveso.
- T. p. deningeri Stresemann, 1912. Seram.
- T. p. efatensis Mayr, 1941. Efate kaj Nguna, en Vanuatuo.
- T. p. erythropleurus Sharpe, 1887, Kristnaskinsula turdo. Kristnaskinsulo.
- T. p. fumidus Statius Muller, 1844. Montoj de okcidenta Javo.
- T. p. hades Mayr, 1941. Insulo Njaŭ, Fiĝioj.
- T. p. heinrothi Rothschild & Hartert, 1924. Insulo Sankta Matiaso, Papuo-Nov-Gvineo.
- T. p. hygroscopus Stresemann, 1931. Suda Sulaveso.
- T. p. indrapurae Robinson & Kloss, 1916. Sudcentra Sumatro.
- T. p. javanicus Horsfield, 1821. Montoj de centra Javo.
- T. p. katanglad Salomonsen, 1953. Centra Mindanao, Filipinoj.
- T. p. kelleri (Mearns, 1905). Monto Apo, Filipinoj.
- T. p. keysseri Mayr, 1931. Montoj de Duoninsulo Huon, Nov-Gvineo.
- T. p. kulambangrae Mayr, 1941. Kolombangara, Salomonoj.
- T. p. layardi (Seebohm, 1891). Insuloj Viti Levu, Ovalau, Jasava kaj Koro, Fiĝioj.
- T. p. loeseri Meyer de Schauensee, 1939. Norda Sumatro.
- T. p. malekulae Mayr, 1941. Insuloj Pentekosto, Malekulo kaj Ambrimo, Vanuatuo.
- T. p. malindangensis (Mearns, 1907). Monto Malindango, Filipinoj.
- T. p. mareensis E. L. Layard & Tristram, 1879. Insulo Maré, en la Lojaleca insularo, Nov-Kaledonio. Formortinta.
- T. p. mayonensis (Mearns, 1907). Suda Luzono, Filipinoj.
- T. p. mindorensis Ogilvie-Grant, 1896. Mindoro, Filipinoj.
- T. p. nigrorum Ogilvie-Grant, 1896. Negros, Filipinoj.
- T. p. niveiceps (Hellmayr, 1919), Tajvaninsula turdo. Tajvano.
- T. p. papuensis (De Vis, 1890). Montoj de sudorienta Nov-Gvineo.
- T. p. placens Mayr, 1941. Ureparapara kaj Vanua Lava, Vanuatuo.
- T. p. poliocephalus Latham, 1801, Norfolkinsula turdo. Norfolkinsulo. Formortinta.
- T. p. pritzbueri E. L. Layard, 1878. Lifou, Lojaleca insularo, Nov-Kaledonio (probable formortinta); kaj Tanna, Vanuatuo.
- T. p. rennellianus Mayr, 1931. Insulo Rennell, sudaj Salomonoj.
- T. p. ruficeps (E. P. Ramsay, 1876). Kadavu, Fiĝioj.
- T. p. samoensis Tristram, 1879. Insuloj Savai'i kaj Upolu, Samoo.
- T. p. schlegeli P. L. Sclater, 1861. Okcidenta Timoro.
- T. p. seebohmi (Sharpe, 1888), Borneinsula turdo. Montoj de norda Borneo.
- T. p. sladeni Cain & Galbraith, 1955. Gvadalkanal, Salomonoj.
- T. p. sterlingi Mayr, 1944. Orienta Timoro.
- T. p. stresemanni M. Bartels, Jr, 1938. Monto Lavu, Javo.
- T. p. tempesti E. L. Layard, 1876. Taveuni, Fiĝioj.
- T. p. thomassoni (Seebohm, 1894). Norda Luzono, Filipinoj.
- T. p. tolokiwae Diamond, 1989. Insulo Tolokivo, Bismarkoj; kaj eble Nov-Britio.
- T. p. vanikorensis Quoy & Gaimard, 1830. Vanikoroj kaj Utupua, en Salomonoj; kaj Espiritu Santo kaj Malo, Vanuatuo.
- T. p. versteegi Junge, 1939. Montoj de okcidenta Nov-Gvineo.
- T. p. vinitinctus (Gould, 1855), Lordhovinsula turdo. Insulo Lordhovo. Formortinta.
- T. p. vitiensis E. L. Layard, 1876. Vanua Levu, Fiĝioj.
- T. p. whiteheadi (Seebohm, 1893). Montoj de orienta Javo.
- T. p. whitneyi Mayr, 1941. Nguna, en Vanuatuo
- T. p. xanthopus J. R. Forster, 1844. Insulo Jandeo, Nov-Kaledonio.
Distribuado
[redakti | redakti fonton]La Insula turdo estas amplekse sed laŭpece distribuata en sia teritorio. Ĝi ĉeestas en insuloj de Samoo, Fiĝioj, Vanuatuo, Nov-Kaledonio, Salomonoj, Nov-Gvineo kaj ĉirkaŭaj insuloj, multaj insuloj de Indonezio, Filipinoj kaj Tajvano. Tamen, ĝi estas limigita al areoj kun birdokomunumoj de malpli da 25-35 specioj. En pli grandaj insuloj (kiel Borneo aŭ Nov-Gvineo) tio signifas, ke ĝi troviĝas nur je altaj altitudoj, super 2750 m. Pli malgrandaj insuloj povas elteni nur multe pli malgrandajn birdokomunumojn, kaj en ili la Insula turdo povas troviĝi je pli malaltaj altitudoj. Povas ekzisti du aŭ pliaj subspecioj en kelkaj insuloj, separataj laŭ diversaj habitatoj. La teritorioj de multaj subspecioj povas esti tiom malgrandaj kiom unu insulo elzemple la subspecio de Kadavu nome T. p. ruficeps.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La 49 subspecioj de la Insula turdo ege varias laŭ aspekto, sed preskaŭ ĉiuj similas al tipa turdo de la genro Turdus kaj havas flavajn bekon, okulringon kaj gambojn. La samoa subspecio, T. p. samoensis, estas identa laŭ aspekto al la Merlo (Turdus merula), dum T. p. seebohmi de norda Borneo estas malhela supre kun ruĝa brusto kaj similas al la amerika Migra turdo (Turdus migratorius). Kelkaj subspecioj havas tute blankan kapon (inklude la masklon de T. p. niveiceps, sed ne la inon), kaj la formo de Kadavu T. p. ruficeps havas tutoranĝan kapon.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Dieto
[redakti | redakti fonton]La Insula turdo havas ĉiomanĝantan dieton, de ampleksa vario de senvertebruloj kiaj insektoj (ĉefe skaraboj), araneoj, helikoj, tervermoj, krom kadavraĵoj kaj eĉ malgrandaj reptilioj. Ili manĝas ankaŭ fruktojn kaj semojn, depende de kio estas surloke disponebla. La manĝotekniko estas priskribita kiel simila al tiu de la merlo, traserĉanta la sekan foliaron kaj malaltajn branĉojn en densa arbaro, sed en kelkaj lokoj ili povas manĝi ankaŭ en la alta foliaro.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Plej parto de Insulaj turdoj reproduktiĝas en diskretaj sezonoj de 2 aŭ 3 monatoj (la preciza tempo varias depende de la loko), kvankam la birdoj de Fiĝioj nestumas el junio ĝis januaro. Ili nestumas en bone konstruita tasforma nesto bone kaŝita en densa vegetaĵaro, kie la ino demetas 1 al 3 ovojn.
Konservado
[redakti | redakti fonton]Kiel specio la Insula turdo ne estas minacata, kaj multaj subspecioj estas surloke tre komunaj. Tamen kelkaj subspecioj estas minacataj, kaj T. p. erythropleurus estas konsiderata endanĝerita specio. Tiu subspecio troviĝas en Kristnaskinsulo, kaj estas minacata pro enmetita flava freneza formiko, kiu kapablas mortigi idojn. Kelkaj aliaj subspecioj havas malpliiĝantajn teritoriojn, inklude la T. p. samoensis el Samoo, kaj T. p. xanthopus el Nov-Kaledonio, kiu jam estas formortinta el Grande-Terre kaj estas limigita al nur 100 individuoj survivantaj nur ĉe Jandeo kaj Neba.
Tri subspecioj formortis, nome la T. p. vinitinctus el Lordhovinsulo, T. p. mareensis el Lojaleca insularo kaj la nomiga raso T. p. poliocephalus el Norfolkinsulo. T. p. poliocephalus estis relative komuna tiom ĵuse kiom ĝis 1941, sed ĉirkaŭ 1975 formortiĝis, pro enmetita Nigra rato, habitatoperdo kaj hibridiĝo sekve de la koloniigo de la tre rilata Merlo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Internet Bird Collection: Island Thrush (Turdus poliocephalus) accessed 1 February 2009
- ↑ Peterson, A. Townsend. (2007). Geographic variation in size and coloration in the Turdus poliocephalus complex: A first review of species limits. University of Kansas Natural History Museum Scientific Papers 40: 1-17.[1] Arkivigite je 2008-10-31 per Archive-It
- BirdLife International (2004). Turdus poliocephalus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej zorgiga
- Collar, N. J. (2005) Familio Turdedoj (Turdoj) Pp. 514-811 in: del Hoyo. J., Elliott, A., Sargatal, J., (eds), Handbook of the Birds of the World, Volumo 10, Cuckoo-shrikes to Thrushes, ISBN 84-87334-72-5