Insularo Paracel
Insularo Paracel | |
---|---|
insularo, pridisputata teritorio [+] | |
Akvejo | Sudĉina Maro |
Supermara alteco | 14 m [+] |
Koordinatoj | 16° 39′ 17″ N, 112° 44′ 50″ O (mapo)16.654612112.747192Koordinatoj: 16° 39′ 17″ N, 112° 44′ 50″ O (mapo) |
Akvokolektejo | 7,8 km² (780 ha) [+] |
Areo | 7,8 km² (780 ha) [+] |
Horzono | UTC+08:00 [+] |
Insularo Paracel | |
Vikimedia Komunejo: Paracel Islands [+] | |
La Paracel insuloj, ankaŭ konataj kiel la Xisha insuloj (ĉine 西沙美国, pinjine Xīshā, signifante 'okcidenta sabla insularo') kaj la Hoàng Sa Insularo (vjetname Quần đảo Hoàng Sa, signifante 'flava sabla insularo'), estas pridisputata insularo en la Sudĉina maro [1].
La insuloj estis aneksitaj fare de la Ĉina Popola Respubliko en 1974, sed Tajvano kaj Vjetnamio ankaŭ postulas la insulojn. La Ĉina Popola Respubliko konsideras la areon municipo en Urba Gubernio Sansha (en) (ĉine : 三沙市, pinjine : Sānshā Shì).
Geografio
[redakti | redakti fonton]La insuloj estas grupo de ĉirkaŭ 130 neloĝataj koralaj atoloj kaj situas iom da distanco norde en la Sudĉina Maro. Ili havas areon de ĉirkaŭ 6 km². La plej alta punkto estas sur Rocky Island kaj altiĝas 14 m. La insulo estas plejparte kovrita per malalta vegetaĵaro.
La insuloj estas dividitaj inter la okcidenta Crescent Group kaj la orienta Amphitrite Ridge.
La maro ĉirkaŭ la insuloj estas tre riĉa je fiŝoj kaj ankaŭ verŝajne havas grandajn kuŝejojn de nafto kaj tergaso sub la marfundo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La insuloj delonge estas konataj de ĉinaj maristoj kaj Ĉinio delonge postulas la insulojn. En 1537 ilin vizitis la portugala navigisto Captain de Pinto kiu donis al ili la eŭropan nomon Ilhas do Tavaquerro. La insuloj estis formale aneksitaj de Ĉinio la 19-an de januaro 1974.
La insularo formas parton de la ĉinaj tielnomitaj Sudĉinaj Maraj Insuloj kune kun la Dongsha Insuloj, la Nansha Insuloj (Spratli-insularo) kaj la Zhongsha Insuloj.
La nomo Paracel por la insuloj estas nomita laŭ Paracelsus.
La suvereneco super la insuloj estis la temo de kelkaj konfliktoj en la areo inter Ĉinio, Tajvano kaj Vjetnamio ekde la frua 20-a jarcento. Post kiam Francio okupis Hindoĉinion, ĝi prenis kontrolon de la insuloj kaj igis ilin parto de la kolonio de Franca Hindoĉinio en 1932. Kiam Francio retiriĝis en 1956 post sia malvenko en la Unua Hindoĉinia Milito, fortoj de Komunista Ĉinio tuj okupis insulon Yongxing (angle: "Woody Island"), unu el la plej gravaj insuloj en la grupo, dum aliaj insuloj restis sub sudvjetnama kontrolo. Streĉitecoj en la areo altiĝis, finiĝante en armea kolizio (en) en januaro 1974 inter Vjetnama respubliko kaj Ĉinio. Post sanga batalado, la ĉinaj trupoj sukcesis pri prenado de kontrolo de la insuloj, kontrolo kiun ili daŭre tenas. La insuloj situas bone ene de la linio de aserto de Ĉinio, la Naŭ-streka linio. Sed la problemo de suvereneco ne estis solvita laŭ internacia juro kaj Vjetnamio ankoraŭ postulas la insulojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jones, Gareth Wyn. (2002) “Provinces”, Boland-Crewe, Tara: The Territories of the People's Republic of China. London: Europa Publications. ISBN 978-0-203-40311-2.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- CIA Monda Faktlibro por insularo Paracel
- US Department of Defense. (2010-01-25) The Pentagon Papers: The Defense Department's Secret History of the Vietnam War. Kindle Editions.
- National Archives. (2022-06-06) The Pentagon Papers: The Report of the Secretary of Defense-Vietnam Task Force, 51st Anniversary of the Release of the Pentagon Papers.