Ian Carter
Ian Carter | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1950 (74-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Ian CARTER (naskiĝis la 9-an de septembro 1950 en Ĉesterfildo, Darbiŝiro; mortis la 17-an de septembro 2024) estis angla esperantisto, instruisto, muzikisto kaj dancvokisto (angle Barn dance caller).[1] Li edziĝis tri fojojn kaj havis 6 gefilojn, 12 nepojn kaj eĉ 3 pranepojn.
Dum lia junaĝo, li neatendite trovis libron (”Teach Yourself Esperanto”) en la urba biblioteko en 1966, kaj frapis lian okulon la numersistemo. ”Ĉu eble tiel malkomplika?” Kompreneble jes, do li tuj eklernis la lingvon. Post nur tri monatoj li sukcesis korespondi kun fremduloj en Hungario, Ĉinio, Japanio kaj Francio. En 1968 – do post nur du jaroj – li atingis diploman nivelon, kaj gajnis la Diplomon de la (tiama) Brita Esperanto-Asocio (BEA).
Lia unua Brita Kongreso okazis en Manĉestro en 1968, kaj lia unua Universala Kongreso estis en Beogrado, tiama Jugoslavio, en 1973. La tujpostan jaron li fariĝis instruisto en mezlernejo en Derby.
Ĉirkaŭ tiu periodo, li donis al si la esperantan nomon "Jano". En 1975, li deĵoris kiel prezidanto de Junularo Esperantista Brita (JEB) kaj redaktis ties ĵurnalon Kial Ne?. Unu el la plej allogaj enhavaĵoj estis la aventuroj de SuperZam. Li aparte internacie konatiĝis pro invento de tiu bildstria personaĵo.
Eldoniĝis la lasta (100-paĝa, festa) numero de tiu revuo en 1978, kaj ĝi nun troveblas interrete.[2] En 1978 li ankaŭ estis prezidanto de JEB.
En tiu sama jaro, Jano gvidis grupon da junaj esperantistoj al kunveno en Epe, Nederlando. Dum tiu aranĝo, li kantis kun gitaro plurajn anglajn popolkantojn, iujn el kiuj li mem tradukis. Unu el tiuj kantoj, kiun Jano fakte ne tradukis, sed petis la mondfaman skotan poeton William Auld traduki por li, estas longa balado, "Eta Mazgrev", trovebla ĉe JuTubo.[3]
Inter septembro 1991 kaj decembro 2006, li instruis eksterlande: unue en Sauda Arabio (1991–1994), poste en Tajlando (1995–1996) kaj fine en Birmo (1996–2006). Reveninte al sia hejmurbo, Jano retrovis Esperanton, kaj baldaŭ tre okupiĝis pri esperantaj aferoj. Ĉe la Brita Kongreso en Brajtono en 2015, lin oni elektis por fariĝi kuratoro de Esperanto-Asocio de Britio (EAB). De 2016 ĝis 2021 li estas prezidanto de EAB.
Li ĉeestis la 100-an Universalan Kongreson en Lillo, Norda Francio, en 2015.
Por helpi disvastigi informaĵon pri Esperanto, Jano produktis kelkajn filmetojn, kaj esperantlingve subtekstigis kelkajn kanzonojn, serĉeblajn rete.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ian Carter the Caller. Arkivita el la originalo je 2020-07-06. Alirita 2015-10-14 .
- ↑ Kial Ne?. Arkivita el la originalo je 2021-03-05. Alirita 2021-08-13 .
- ↑ YouTube: Eta Mazgrev
- ↑ Ian Carter – YouTube