Ian Paisley
Aspekto
Ian Richard Kyle Paisley (naskiĝis la 6-an de aprilo 1926 en Armagh, mortis la 12-an de septembro 2014[1]) estis nord-irlanda politikisto kaj pastro. Li fondis la Democratic Unionist Party (DUP) en 1971 kaj estis ĝia gvidanto ĝis majo 2008.
Li fondis la Liberan Presbiterianan Eklezion de Ulster (angle: Free Presbyterian Church of Ulster) en 1951 kaj estis parlamentano (MP) por la elektodistrikto de North Antrim de 1970 ĝis 2010. Li estis Unua Ministro de Nord-Irlando de majo 2007 ĝis Junio 2008 ĉe la kapo de plur-partia registaro.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ian Paisley has died. BBC News (12 Septembro 2014). Alirita 12 Septembro 2014 .
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ian Paisley en la baza angla Vikipedio.